— Mi vidas, kiel zorgigas vin ilia sorto. Finfine, vi estas ne tiel senpasia, kiel vi strebas ŝajni al ni, loĝantoj de Jan-Jaĥ! — Li turnis malgrandan diskon sur la tablo kaj ekiris en najbaran ĉambron. — Mi revenos post minuto!
Lin atendis alta maldika «serpentulo» kun kavaj okuloj kaj maldiklipa, rane larĝa buŝo.
— Sendu du aviojn el la garda rezervo al Kin-Nan-Te por savi niajn gastojn el la Tero, — komencis la reganto, rigardante super la oficisto, klinita en respekta riverenco. — Ilia defendo funkcios ankoraŭ sep horojn, — daŭrigis Ĉojo Ĉagas, — sekve, post sep horoj kaj duono estos jam malfrue. Ĉu vi aŭdas — post sep kaj duono!
— Mi komprenis, ho granda! — La oficisto levis al la reganto la fidelajn okulojn.
— La «ofendantoj» devas esti ekstermitaj ĉiuj ĝis la lasta. Ĉi-foje sen torturoj kaj proceduroj — simple neniigitaj!
La «serpentulo» riverencis eĉ pli malalte kaj eliris. Ĉojo Ĉagas revenis en la verdan ĉambron, dirante al si: «Ni rigardos, ĉu ili vere tiel infane naivas, kiel kredigas tiu Circo. Tio estu siaspeca eksperimento».
— La ordono estas farita! Miajn ordonojn oni plenumas ĉi tie!
Faj Rodis dankis per rigardo kaj subite maltrankviliĝis.
— Pri kia eksperimento vi pensas?
— Mi mem dezirus fari al vi kelkajn demandojn, — haste diris Ĉojo Ĉagas. — Ĉu vi post la ricevita leciono plu strebos en forajn regionojn de la planedo?
— Ne. Tiu ekskurso estis farita eksklude pro deziro de niaj esploristoj vidi la praan naturon de Jan-Jaĥ.
— Jen, ili ĝin vidis!
— La danĝero venis ne el la naturo. La «ofendantoj» estas produkto de la homa socio, konstruita sur subpremado kaj malesto de egaleco.
— Pri kia egaleco vi parolas?
— Pri la sola! Pri egaleco de samaj ebloj.
— Egaleco ne eblas. Homoj estas tre malsamaj, sekve, ne egalas ankaŭ iliaj ebloj.
— Malgraŭ granda diverseco de homoj ekzistas egaleco de tio, kion homoj donas al la socio.
— Elpensaĵo! Kiam limigitaj rimedoj de la planedo estas elĉerpitaj ĝis limo, tute ne ĉiu homo meritas vivon. Homoj bezonas tiel multe, kaj se ili estas sen kapabloj, do per kio ili estas pli bonaj, ol vermoj?
— Ĉu vi opinias meritaj nur tiujn, kiuj havas elstarajn kapablojn? Sed estas simple bonaj, bonkoraj, zorgemaj laborantoj!
— Kiel ilin determini, kiu bonas, kiu malbonas? — neglekte ridetis Ĉojo Ĉagas.
— Sed tio ja estas tiel simpla! Eĉ en profunda antikveco oni povis rekoni homojn. Ne povas esti, ke vi ne konus tiajn malnovajn vortojn, kiel simpatio, ĉarmo, influo de persono?
— Kaj kia vi trovas min? — demandis Ĉojo Ĉagas.
— Vi estas saĝa. Vi havas elstarajn kapablojn, sed vi ankaŭ estas tre malbona homo, kaj tial tre danĝera.
— Kiel vi tion determinis?
— Vi bone konas vin mem, kaj el tio devenas via suspektemo, kaj la gigantomanio, kaj la bezono ĉiam treti homojn, kiuj estas pli bonaj, ol vi. Vi deziras posedi ĉion sur la planedo. Kvankam malracieco de tia deziro estas klara al vi, ĝi estas pli forta ol vi. Vi eĉ rezignas komunikadon kun aliaj mondoj, ĉar ne eblas ekposedi ilin. Krome, tie povas troviĝi homoj pli altaj ol vi, pli bonaj ol vi kaj pli puraj ol vi!
— Pensolegantino! — Ĉojo Ĉagas penis kaŝi siajn sentojn sub ordinara esprimo de malestima orgojlo. — Ekde iam… ekde iam mi deziras posedi ankaŭ tion, kio ne estas, kio ankoraŭ ne estis sur mia planedo.
Ĉojo Ĉagas abrupte turniĝis kaj eliris el la ĉambro.
Tivisa rekonsciiĝis de memhipnoto. Kun ĝia helpo la teranoj laŭvice liberigadis sin de la vido de la furiozanta homamaso — rigardi al tio estis super homaj fortoj.
La «venĝantoj» havis nelacigeblon de psikopatoj. La aspekto de la tri teranoj, senpasie kaj senmove sidantaj, submetinte la piedojn, sur ŝtona plato, furiozigadis la amason.
«Eble, ni devus montri timon, por ke ili iomete trankviliĝu», — pensis Tivisa. Preskaŭ kvin horoj pasis post la interparolo kun la stelŝipo. Tivisa ne dubis, ke la helpo venos ĝustatempe, sed la lastaj horoj de pasiva atendo en la sieĝo ŝajnis nekredeble longaj. Kaj post la vekiĝo ĉiu minuto plifortigadis la maltrankvilon. Plejmulto da homoj de la Tero en la Epoko de Kuniĝintaj Manoj havis kapablon antaŭvidi eventojn. Iam homoj ne komprenis, ke subtila sento de interligiteco de okazaĵoj kaj kapablo rigardi en la estontecon prezentas nenion supernaturan kaj ĝenerale similas al matematika kalkulo. Dum ne ekzistis la teorio de antaŭvido, eventojn povis antaŭvidi nur homoj, speciale dotitaj per sento de ligo kaj daŭro de fenomenoj. Oni opiniis, ke ili posedas specialan talenton de klarvido.
Nun psika trejno permesis al ĉiu posedi tiun «talenton», nature kun malsama grado de kapabloj. Virinoj ekde antikveco en tio estis pli kapablaj ol viroj.