La tri teranoj, juĝante sin pro prokrasto, elkuris sur la placon. Triumfa muĝo eliĝis el cento da sovaĝaj gorĝoj, sed la homamaso ekvidis neordinaran aspekton de la homoj kaj eksilentis. Tivisa kliniĝis super la agonianta kaptito, pririgardis la ponardon. Ĝi estis kovrita per ŝtalaj lamenoj, risorte deiĝantaj de la klingo simile al konifera strobilo kun longaj skvamoj. Tian armilon eblis elŝiri nur kun internaĵoj. Tivisa momente faris decidon: trankviliginte la vunditon per sugestio, Tivisa premis du punktojn sur lia kolo, kaj la vivo de la suferanto finiĝis.
La virino, ne povanta ekstari sur la piedojn, alrampis la teranojn, petege etendante al ili la manojn. La duonnuda ĉefo saltis al ŝi, sed subite ekturniĝis kaj kun obtuza frapo batiĝis per la kapo kontraŭ la platojn. Tor Lik, kiu faligis lin per aera ondo el la neŝargita narkota pistolo, ĵetis sin al la virino, por levi ŝin. De ie el la homamaso elflugis sama peza tranĉilo, tuj mortiginte ŝin. La dua tranĉilo batiĝis je la skafandro de Tor Lik kaj desaltis flanken, la tria preterfajfis ĉe la vango de Tivisa. Gen Atal, kiel ĉiam, esperante je teĥniko, ŝaltis defendon de sia SDP, al kiu li anticipe ordonis esti apude.
Sub muĝo de la ekscitita amaso kaj tintado de tranĉiloj, desaltantaj de la nevidebla baro, la teranoj kaŝiĝis en la trairejo de la muro. Ne tuj la atakantoj komprenis, ke ili renkontis nesupereblan forton. Ili retiriĝis sur la placon kaj komencis konsiliĝi. Ĉirkaŭrigardinte, la vojaĝantoj komprenis, ke ili troviĝas en eksa parko, ĉirkaŭbarita per masivaj muroj. Polvo de forputrintaj arbostumpoj kuŝis en amasetoj inter ŝtonaj fostoj kun surskriboj, ŝtonplatoj kaj skulptaĵoj. Tio estis tombejo de tiuj foraj tempoj, kiam homojn oni enterigadis en la urbo, apud famaj temploj. La muro de la tombejo ne prokrastus atakon, tial Gen Atal elektis lokon por la defenda kampo proksime de la enirejo. Li starigis du SDP-ojn en «aksajn» angulojn de kvadrato, konturita per bluaj ceramikaj kolonetoj. Ĉi tie por la atakontoj estis pli klara la limo de la malpermesita zono. Post kelkaj atakoj en ili aperos reflekso pri netraireblo, kaj tiam eblos de tempo al tempo malŝaltadi la kampon. La stato de la baterioj tre zorgigis la inĝenieron de kirasa defendo. Ne atendante tiajn aventurojn, ili malŝparis multe da energio por rapida veturado…
Tor Lik levis periskopon de la SDP, samtempe servantan kiel anteno. Estis proksimiĝanta la horo, kiam «Malhela Flamo» kreos reflektan «spegulon» en superaj tavoloj de la atmosfero super la urbo Kin-Nan-Te. La vojaĝantoj vokos avion kaj povos konsiliĝi pri la okazintaĵo.
La indikilo de komunikado montris bluan lumeton. Por ŝparado de energio ili decidis komunikiĝi sen bildoj, kun malŝaltita TVF.
Afekciita Tivisa vagis inter tomboj kaj neniel povis trankviliĝi, riproĉante sin pro malfruiĝo kun helpo al la kaptitoj.
Tor Lik aliris ŝin kaj deziris brakumi, sed ŝi depaŝis, dekliniĝis.
— Kiuj estas tiuj estaĵoj? Ili estas nedistingeblaj de homoj, sed samtempe ili ne estas homoj. Por kio ili estas ĉi tie? — sufere sonis ŝia demando.
— Jen tio, verŝajne, estas ĝuste tiu danĝero, pri kiu aludis la tormansaj oficistoj, — konvinkite diris Gen. — Evidente, ili hontas agnoski, ke sur la planedo Jan-Jaĥ ekzistas tiaj specoj — tion ne eblas nomi socio, — specoj de banditaj grupoj, kvazaŭ reviviĝintaj el la Malhelaj Jarcentoj de la Tero!
— Jes, la danĝero estas multe pli timinda, ol la limajoj de la Spegula maro kaj la manĝantoj de kranioj en la arbaro, — konsentis Tor.
— Mi rememoris, bedaŭrinde, malfrue, unu el lekcioj de Faj Rodis, — afliktite suspiris la inĝeniero de kirasa defendo, — pri terura krueleco, akumuliĝinta en psikologio de antikvaj rasoj. El tio sekvis konkludo pri malsamaj niveloj de infereco ĉe diversaj popoloj en sama tempo. Pro humuligiteco antaŭ vivregantoj de ajna speco — bestoj, dioj, regnestroj — aperas bezono pri triumfo per artifika turmentado kaj mokado de ĉiuj, trafantaj sub potencon de tiaj malhomoj.
— Al mi ŝajnas, ĉi tie estas alio! — ekscitite kriis Tor Lik. — Samkiel ajna alia, la tormansa socio akumulis moralajn riĉaĵojn per edukado en la severa lernejo de la vivo. Oni elĉerpis ilin en tirana ekspluatado, kaj tiam venis ĉies malmoraleco, kiun povas bridi neniuj minacaj leĝoj kaj feroco de la «liluloj».
— Ne, mi devas paroli kun ili! Gen, malŝaltu la kampon. — Tivisa ekiris al la pasejo en la muro.
La apero de Tivisa kaŭzis kriojn de la amaso, kiu plenigis la placon. Tivisa levis la manojn, montrinte, ke ŝi deziras paroli. El du flankoj venis, evidente, la ĉefoj — la duonnudulo kun node ligitaj haroj, kaj la tatuito — akompanataj de siaj amikinoj. La virinoj, similaj unu al la alia, kiel fratinoj, iris, svingante la maldikajn koksojn.
— Kiuj vi estas? — demandis Tivisa en la lingvo de Jan-Jaĥ.
— Kaj kiuj estas vi? — demandis siavice la tatuito, li parolis en la «malalta», primitiva dialekto de la planedo, kun ĝia malklara prononco, glutado de konsonantoj kaj abrupta altiĝo de tono fine de frazoj.
— Viaj gastoj el la Tero!