Tivisa fiksaŭskultis siajn sentojn — ili klare sumigis perean rezulton. Fatala morto, kvazaŭ tiu kolosa pagodo malantaŭ la pordego, pendis super ili. En sopira deziro malproksimigi la ekkonon de la neeviteblaĵo Tivisa eksidis ĉe la kapo de senzorge dormanta Tor kaj malgaje rigardis al la senfine kara, saĝa kaj samtempe infane naiva vizaĝo. La konscio de la fatalo leviĝis ĉiam pli forte, kaj kun ĝi kreskis tenero kaj stranga sento de kulpo, kvazaŭ ŝi kulpis, ke ne sukcesis defendi sian amaton.
La astrofizikisto, sentinte ŝian rigardon, leviĝis, vekis Gen Atal-on. La viroj antaŭ ĉio pririgardis la SDP-ojn.
— La minimuma uzado de energio estas aranĝita tre bone, — mallaŭte diris Tor Lik, — sed la rezervo estas tre malgranda…
— Du fadenoj el dudek sep, kaj nur kun resonanca ekscito, — konsentis Gen Atal, kaŭrinta antaŭ la SDP.
— En la mia estas tri…
— Se la avioj ne venos en la kalkulita tempo, ni vokos «Malhelan Flamon».
Maltrankvila Grif Rift sciigis, ke Rodis estis ĉe la reganto mem. En ŝia ĉeesto estis farita la ordono. La helpo devas veni tuj. Rift petis ne malŝalti la kanalon, dum li enketas.
Pasis ankoraŭ duonhoro… Kvardek minutoj. Avioj ne aperis super Kin-Nan-Te. Vespera ombro de la grandega pagodo trais la tutan tombejon. Eĉ la «venĝantoj» mallaŭtiĝis. Ili dissidiĝis sur vojetoj kaj tomboj kaj, brakuminte la genuojn, observis la teranojn. Ĉu ili konjektis, ke la defenda kampo, komence ŝirmanta la vojaĝantojn per maldika muro de nebulo, iĝas ĉiam pli travidebla? De tempo al tempo iu ĵetadis tranĉilon, kvazaŭ elprovante forton de la defenda muro. La tranĉilo desaltadis, tintis je ŝtonoj, kaj ĉiuj ree trankviliĝadis.
La voĉo de Grif Rift en la kara tera lingvo subite penetris en la streĉitan silenton de la tombejo, kaŭzinte respondan bruon de la amaso.
— Atenton! Tivisa, Gen, Tor! Ĵus Rodis parolis kun Ĉojo Ĉagas. La avioj trabatiĝas tra tempesto, furiozanta sur la ebenaĵo Men-Zin. Ili venos kun prokrasto. Ŝparu bateriojn kiom eble, sciigu la staton en ajna momento, mi atendas ĉe la regpanelo!
«Ĉu subita tempesto ĉi tie, en la plej kvietaj latitudoj de Tormans? Kaj kial pri tio oni eksciis nur nun, kiam en la indikiloj de la baterioj lumas la lasta fadeno?» Tor Lik morne malfermis la malantaŭan lukon de la SDP kaj intencis elpreni atmosferan periskopan sondilon, sed Gen Atal donis al li la sian.
Tor Lik silente kapjesis. Iĝis malpli facile paroli. La defenda kampo jam ne plu mutigis muĝadon de la amaso. La brilanta cilindro, ekfluginta en la ĉielon, silentigis la «venĝantojn» por ioma tempo. Nur du minutoj necesis, por konvinkiĝi pri plena kvieteco de la atmosfero je multaj kilometroj al la ekvatoro de Kin-Nan-Te, samkiel pri malesto de avioj almenaŭ sur distanco de horo da flugado.
— Ĉojo Ĉagas mensogas. Por kio ili bezonas nian morton? — ekkriis Tivisa.
La viroj ne respondis. Gen Atal vokis «Malhelan Flamon».
— Mi levas la stelŝipon! Tenu vin, reduktante la kampon, — mallonge diris Grif Rift.
Gen Atal faris momentan kalkulon: ekflugo el fiksita stato — tri horoj, surteriĝo — ankoraŭ horo. Ne! Malfrue!
— Trabatiĝu ekster la urbon, disĵetinte la amason per infrasono! — kriis la ŝipestro.
— Senutile. Malproksime ni ne foriros. Ni tro longe atendis, kredinte pri la avioj de Ĉagas, alie ni penus fortikiĝi en iu konstruaĵo, — kun kulpa tono diris la inĝeniero de kirasa defendo, — restis nur unu afero. Sed tre danĝera… Voku ĉiujn, Rift, ni aduaŭos por ajna okazo. Sed rapide. — Gen Atal haste malŝaltis la elsendon.
Tivisa, brakuminte siajn amikojn, kun senfina kareso diris al Tor Lik:
— Al mi ĉiam estis hele kun vi, Afi, kaj estos ĝis la fino. Mi ne timas, nur estas tre malgaje, ke ĉi tie kaj tiel… abomene. Afi, mi kunhavas kristalon de «Gardantoj en Mallumo»…
El la diafana pluredro eksonis severa melodio de ŝia plej ŝatata simfonio, kiel maltrankvila atendo de nekonataĵo.
Tivisa leviĝis kaj malrapide ekiris laŭ ŝtona vojeto, glitante per rigardo laŭ ĉirkaŭantaj ruinoj, kaj la pensoj iris laŭ sia vico, klaraj, plenaj je granda sopiro, alkalkulante ŝin al la sennombra aro da mortintoj, kiuj pasis sian vojon sur la perdita Tero kaj ĉi tie, sur la fremda planedo, turmentiĝanta en kaptilo de infero.
La tombejo, kiel antikve sur la Tero, servis por privilegiitaj mortintoj, meritintaj enterigon en la centro de la urbo, en la ombro de la antikva templo. Pezaj platoj estis kovritaj per fajnaj hieroglifoj, brilis per orumo.
Tivisa rigardis al statuoj de belaj virinoj kun amare mallevitaj kapoj kaj de viroj en lasta impeto de antaŭmorta lukto; de birdoj, etendintaj potencajn flugilojn, jam ne kapablajn levi ilin en flugon; de infanoj sur genuoj, brakumantaj ŝtonon, por ĉiam kovrintan iliajn gepatrojn.