— Mi scias, kion ili diros, — ekreginte sin, respondis Grif Rift, rigardante preter Rodis. — Ili diros, ke ilia ĉeesto mem estas necesa, ke ĝi donas al la homoj de Tormans revon kaj kredon kaj per tio kunigas en strebo al la celo.
— Jen, vi mem respondis, Rift! Vi scias, ke ju pli longe ni estas ĉi tie, des pli bone estas por ili. Kun tuta nia malperfekteco por ili ni estas la viva realiĝo de ĉio, kion alportas al la homo la komunisma socio. Se ni fuĝos, tiam la pereo de Tivisa, Tor kaj Gen vere estos vana. Sed se ĉi tie kreiĝos grupo de homoj, posedantaj scion, forton kaj kredon, do tiam nia misio estos pravigita, eĉ se ni ĉiuj pereos.
— La legendo pri sep virtuloj. Sed la tuta planedo ne estas urbeto, kaj ni estas tro malmultaj! — morne subridis la stelŝipestro.
— Kaj ree vi forgesas, ke kun ni estas la Tero, ĝiaj scioj, ĝia aspekto en la stereofilmoj, tiom sukcese demonstrataj de vi. Aldonu niajn prelegojn, kaj rakontojn, kaj nin mem. Baldaŭ Ĉedi, Vir kaj Eviza iros en la urbon, se mia interparolo kun la reganto estos sukcesa.
— Ĉu Tael diris al vi, ke oficistoj de la Konsilio indignas pri la demonstro de la filmoj? — demandis Grif Rift.
— Ankoraŭ ne. Mi atendis tion. Mi esperas bridi la regantojn, por ke ili ne malutilu al tiuj, kiuj spektis kaj spektos. Kaj ne staru tiel ŝtipe, kara!
Grif Rift senhelpe dismetis la manojn, evitante la rigardon de Rodis. Subite li rimarkis malantaŭ ŝi sur la muro kolorajn konturojn de iaj bildoj: antaŭe ili ne ekzistis. Rodis movis la fokuson de la ekrano, kaj mem depaŝis flanken.
La tuta muro de ŝia ĉambro estis pripentrita per helaj krudetaj farboj de Jan-Jaĥ. La ĵus finita fresko, kiel tuj komprenis Grif Rift, simbolis leviĝon el infero.
Laŭ teruraj deklivoj, helpante unu al alia, per lastaj penoj grimpis homoj. Malsupre, sur abunda herbo, svarmis diversspeca homamaso, malestime montrante al la ŝvitkovritaj, kompatindaj kaj palaj grimpantoj. Malproksime staris grupetoj de homoj, certaj pri sia supereco, rigardantaj fremde kaj indiferente.
Tragike senespera ŝajnis tiu leviĝo. Alte supre, preskaŭ sur la eĝo de la muro, ĉirkaŭanta la belan malaltaĵon, per akra kojno elstaris la lasta ŝtupo de la leviĝa vojo. Blua lumo estis leviĝanta el ombro, reflektiĝante en la roko. Sur la rando mem de la elstaraĵo, katenita per brilanta ĉeno, sur la genuoj staris virino, ŝiaj manradikoj kun kruela forto estis altiritaj al la dorso per tria turno de la ĉeno, ĉirkaŭinta la ventron kaj la dekstran femuron. La ĉeneroj enpremiĝis en la nudan korpon, apenaŭ kovritan sur la dorso per nigra ondo de la haroj. Ligita, ne povanta etendi la manojn al la grimpantoj kaj eĉ doni kuraĝigan signon, ŝi tamen estis simbolo: neŝancelebla certeco de la scio! Kvazaŭ ŝi koncentris en si ĉiujn ĝojojn de konsolo kaj espero. La Katenita Kredo ŝajnis sendependa kaj libera, kvazaŭ ne estis la kruelaj katenoj, morto kaj sufero. Ĉu hazarde, ĉu intence, la Katenita Kredo similis al Ĉedi…
— Por kio ĝi estas ĉi tie? — ekdubis Grif Rift. — Ĉu oni komprenos?
— Komprenos, — certe diris Rodis, — mi volas lasi en la palaco memoron pri ni.
— Ili neniigos!
— Eble. Sed antaŭ tio ĝiaj fotoj disiros laŭ la planedo.
— Vi estas pli forta ol mi ĉiufoje… — Rift, eksilentinte, rigardis al Rodis kiel antaŭ disiĝo.
Ŝi kliniĝis al la limo de la fokuso mem, movis la manon trankvilige kaj karese.
— Lastatempe mi sonĝas pri Amria Maĉen, la plej granda monto de Azio. Sur monta plataĵo, kie bosko de himalajaj piceoj limas kun senarba monteto, staras budaisma antikva templo — restadejo por laculoj. En tiu templo — la loko de ripozo kaj medito antaŭ potenca impeto de la montoj al la ĉielo — dum mateniĝo kaj antaŭ sunsubiro sonas grandegaj gongoj de pura ora koloro el tantal-kupra alojo. Longaj potencaj sonoj flugas en senfinan foron, kaj ĉiu bato longe daŭras en ĉirkaŭanta silento.
Saman senton kaŭzas sonorilejoj de antikvaj rusaj temploj, restaŭritaj kaj provizitaj per titanaj sonoriloj. Tiuj arĝentecaj sonoriloj sonoras per same longaj notoj de speciale pura tono, altirantaj el malproksime per sorĉa nesuperebla voko. Kaj kvazaŭ mi kuras al tiu voko tra maldensa matena nebulo en arĝento de mateniĝo… sed ĉi tie mateniĝo alportas nur mornan rememorigon pri nefiniteco. Kaj kuras nur tempo…
Rodis rapide adiaŭis kaj malŝaltis la TVF-on.
En najbara ĉambro Eviza Tanet estis kritike pririgardanta Ĉedi-n kaj Vir Norin-on, vestintajn sin por eliro ekster la ĝardenojn Coam, malsupren, en la vivsvarmon de la ĉefurbo, loĝata, el la tera vidpunkto, kun nekredebla denseco.
— Malsukcese, Ĉedi, — decideme deklaris Eviza, — el kilometra distanco en vi videblas tera virino. Se ĉi tie homoj estas vere malbone edukitaj, do vin sekvos tuta homamaso.
— Nu, kaj kiel vi?
— Mi ne intencas vagi laŭ stratoj sola, kiel vi kaj Norin, min akompanos tormansaj kolegoj. Ili ekipos min per speciala vesto de medicinisto, de kanarie flava koloro. Tial por mi sufiĉas pantalono kaj bluzo.