«Jen saĝa komplimento de la inĝeniero, — pensis la reganto, — sed ekzistas alio, pri kio la kompatindulo, certe, eĉ ne kuraĝas pensi. Ŝi estas virino de sama radiko kun ĉiuj, kaj tial neeviteble devas obei al volo kaj forto de viro. Tamen, mi ne pensas, ke tiu malvarma, gaja kaj memfida filino de la Tero estos same bona amorantino, kiel mia Er Vo-Bia. Sed tamen tio estas provinda!»
Kaj, kiel ĉiuj regantoj de ĉiuj tempoj kaj mondoj, la prezidanto de la Kvaropa Konsilio komencis senprokraste plenumi sian intencon.
Li ekstaris, kaj tuj leviĝis Zet Ug kaj Gen Ŝi. Er Vo-Bia restis sidi, metinte unu kruron sur la alian kaj balancante la ŝueton kun enmuntita en ĝin steleto-lanterneto. Radioj de la lanternetoj, direktitaj vertikale, estis prilumantaj la sveltajn krurojn de la tormansanino, desegnante ilin laŭ la tuta longo tra maldika ŝtofo de la robo.
Faj Rodis, opiniante la vesperon finita, same ekstaris, pensante pri la pentraĵo en sia ĉambro. Post la konversacio kun Tael ŝi deziris jam hodiaŭ preni penikojn kaj farbojn. Sed Ĉojo Ĉagas deklaris, ke li devas senprokraste pridiskuti kun ŝi gravan demandon. Ambaŭ anoj de la Kvaropa Konsilio, riverencinte, malaperis, lasinte sian prezidanton, kiel ŝajnis al Rodis, kun plezuro. Er Vo-Bia leviĝis, ĵetis rigardon al Ĉojo Ĉagas, senvorte demandante lin. Ŝi spiris emociplene, nudiginte en afekta subrido la grandajn bluetajn dentojn. Sed Ĉojo Ĉagas kvazaŭ ne rimarkis ŝian alvokon. Kaj tiam Er Vo-Bia ekiris al la elirejo, ne adiaŭinte kaj ne retrorigardinte, ofendita, bela kaj nebonkora.
Ĉojo Ĉagas unuafoje ekridegis en ĉeesto de Rodis, kaj ŝi miris, kiel krude sonis lia rido. La reganto deŝovis la mezan kurtenon kaj enkondukis Rodis-on en blindige helan koridoron, kie sur benkoj unu kontraŭ alia sidis du gardistoj en verdaj vestoj. Ne atentante ilin, Ĉojo Ĉagas trairis al la pordo en la fino de la koridoro kaj faris iajn manipulojn kun la seruro. La dika pordo malfermiĝis, kaj Faj Rodis eniris en la personan, por neniu atingeblan ĉambron de la reganto, kaŝitan en dikaj muroj de la palaco.
Giganta kristala prismo servis kiel fenestro, reflektante la brulantan sunsubiran horizonton. Ĉojo Ĉagas premis baskulŝaltilon, la prismo turniĝis, aperis la morna ĉielo de Tormans, kaj en la ĉambro aŭtomate eklumis oranĝkoloraj lampoj. Granda kvinangula spegulo reflektis la blankan kun arĝento
Ĉagas faris paŝon al larĝa divano, kovrita per vila tapiŝo kun ornamo el interplektitaj ringoj, haltis malantaŭ la dorso de Rodis kaj super ŝia ŝultro rigardis al la reflektaĵo en la spegulo. Ŝi komprenis, kio devas okazi. La komencitan ludon endis fini, ne lasante implikitajn kontraŭdirojn. Rodis respondis al la reganto per indiferenta kaj degna rigardo. La grandaj manoj de Ĉojo Ĉagas ĉirkaŭkaptis ŝian maldikan talion… Unu momento, kaj Rodis tuŝos lin per la dorso, metos la kapon sur lian ŝultron… Nenio tia okazis. Nekomprenebla forto deĵetis liajn manojn, momente malaperis lia memfido, kaj kvazaŭ ne ekzistis la deziro. Li eĉ ŝanceliĝis for de ŝi, tiomgrade tio estis afekcia.
— Prefere ni revenu al la antaŭa, — mallaŭte diris Rodis.
Ĉojo Ĉagas falis sur la divanon, kvazaŭ vekiĝinte post dormo serĉante sur la tableto fumajn ilojn.
Faj Rodis trankvile, sen vortoj eksidis flanke sur la randon de la divano. Afekciita Ĉojo Ĉagas ekfumis. Unuafoje dum multaj jaroj li ne sciis, kiel agi. Ĉu ŝajnigi, ke nenio okazis, aŭ koleri?
Rodis helpis al li. La ludo finiĝis, de la
— Ĉu vere la reganto de la planedo same obeas al instinktoj, kiel la plej malklera «mavo»? — demandis ŝi, propriginte la terminologion de Jan-Jaĥ.
Ĉojo Ĉagas kun indigno negis tiun supozon.
— Cedinte al via ĉarmo, mi ne klarigis miajn sentojn, kiel indus, sed pri tio ja kulpas vi mem!
Rodis per tuta sia aspekto esprimis silentan nekomprenon.
— Ĉu al vi sufiĉas kelkfoje renkontiĝi kun virino, ne simila al la aliaj, por ekflami per senbrida pasio? — demandis ŝi, uzante mediteman tonon, plej forte influantan la reganton. — Oni povas kompreni homojn, malmulte vidintajn, starantajn malalte en via hierarkia sistemo, prematajn de la vivo. Por ili tio, verŝajne, estas neevitebla, sed vi!
Por momento la vizaĝo de la reganto ricevis lilan koloron. Tamen li tuj ekregis sin.
— Vi parolas tiel, ne komprenante la verajn motivojn. Mi deziris konvinkiĝi pri via allogeco por mi, antaŭ ol peti vin pri unu tre serioza afero!
— Do, ĉu vi konvinkiĝis?
— Konvinkiĝis! — Kolera subrido por momento tordis la vizaĝon de la reganto, li forviŝis ĝin per kutima volstreĉo.
— Sciu, mi unuafoje devas peti, sed ne ordoni…
— Domaĝe. Tia absolutismo neeviteble malbonigas homojn. Ĉu en la infaneco kaj la juneco vi nur ordonadis? Ja la potenco ĉe vi ne estas hereda?
— Malfeliĉe, ne. La rememoroj pri humiliĝoj de la infaneco kaj la juneco, kvankam paliĝintaj dum jaroj, iufoje bruligas kiel fajro!