Agordinte la SDP-on, ŝi prenis jonan duŝon kaj elektran masaĝon, poste plifortigis pigmentiĝon de sia haŭto ĝis koloro de or-bruna frukto de tingo. Mallongaj haroj, disigitaj sur la verto kaj firme buklitaj sur la nuko, kreis grandan nodon. Fragmenton de titana drato, poluritan ĝis spegula brilo, Rodis disrompis je pecoj kaj faris ilin ringoj, surmetinte kiel tintantajn braceletojn sur la manradikojn kaj la maleolojn. Peco de neĝblanka ŝtofo, beligita per arĝentaj steloj, iĝis sario, pli mallonga, ol en la antikveco. Ŝi metis malhelan punkton inter la brovoj, iom paŝis laŭ la ĉambro, por adapti siajn moviĝojn al la kostumo. Ŝi bedaŭris, ke ne kunhavas belajn orelringojn.
Restis ĉirkaŭ duonhoro. Ŝi koncentriĝis, elvokis en la imago malrapide fluantajn bildojn de Antikva Hindujo…
Gaja, iom ekscitita, kun mallaŭta tintado de siaj braceletoj ŝi eniris en la verdan kabineton, disvastigante ĉirkaŭe agrablan, apenaŭ kapteblan aromon de sana korpo, freŝigita per tonika aera fluo.
Ĉojo Ĉagas ekstaris iom pli haste, ol kutime. Li salutis Rodis-on, kiel ĉiam, moke, sed rimarkeble ĝojis pri ŝia veno. Nur en profundo de la mallarĝaj okuloj kaŝiĝis la ordinara malfida streĉo.
Zet Ug kaj Gen Ŝi sidis ĉe la tablo en nigraj foteloj, kaj ĉe la drapiraĵo staris la alta kaj maldika «serpentulo», kiu estis veninta al Faj Rodis. Kiam ŝi aperis, li faciligite suspiris kaj malleviĝis sur pezan tabureton kun bizaraj kruroj. El malantaŭ la kurteno, ŝirmanta la internan pordon, certe eliris en la centron de la ĉambro tre alta, belstatura virino. Laŭ tio, kiel salutis ŝin la anoj de la Konsilio, Faj Rodis taksis la staton de la nekonatulino en la komplika hierarkio de Tormans. Ŝi estis multe pli alta ol Rodis, kun longaj, eble tro longaj kruroj, atletaj ŝultroj kaj reĝineca staturo. Maldika kaj malmilda vizaĝo, akraj oblikvaj okuloj sub rektaj brovoj, alta ĉapo de nigraj haroj. La sola ornamaĵo de la nekonatulino estis orelringoj, ĉiu konsistanta el dek ruĝe brilantaj globetoj, ĵetantaj strangajn rebrilojn sur la kavetajn vangojn kaj la altajn vangostojn de la virino. Ŝiaj ŝultroj kaj brusto estis tre malkovritaj. Du mallarĝaj rubandetoj entranĉiĝis en la delikatan haŭton, subtenante la robon. En ĉiutaga vivo sur Tormans en neniaj kondiĉoj estis permesite plene nudigi la bruston. Virinon, farintan tion eĉ hazarde, oni opiniis malhonorita. Samtempe dum vesperoj al virinoj oni ial permesis aperi preskaŭ tute nudaj. Tiun moralan komplikaĵon Rodis ankoraŭ ne sukcesis kompreni.
Al Faj Rodis plaĉis la feroca belo de la nekonatulino kaj ŝia aktora scipovo montri sin: ĉiu buklo de ŝiaj neglekte kombitaj haroj situis kun kalkulita efiko.
La virino trankvile ĉirkaŭrigardis la teran gastinon, nur ete mallarĝiginte la malvarmajn okulojn kaj iomete malferminte la grandan, bone konturitan nebonkoran buŝon.
Ĉojo Ĉagas atendis kelkajn sekundojn, kvazaŭ dezirante doni al la virinoj tempon por ĉirkaŭrigardi unu la alian, sed fakte senceremonie komparante ilin.
— Er Vo-Bia, mia amiko kaj konsilanto en ŝtataj aferoj, — deklaris li finfine, — kaj la regantino de la teranoj estas konata al la tuta planedo.
La amikino de Ĉagas subridis kaj abrupte levis la fieran kapon, kvazaŭ dirinte: «Ankaŭ mi estas konata al la tuta planedo!»
Ŝi etendis la manon al Faj Rodis, kaj tiu, laŭ la moro de Jan-Jaĥ, donis la sian. La fortika varmega mano de la virino forte kunpremis ŝiajn fingrojn.
— Mi pensis, ke kosmaj vojaĝantoj vestiĝas alie, — diris ŝi, ne kaŝante miron pri la vesto de Rodis.
— Dum vojaĝo, certe. Sed en ordinara vivo — kiel ajn, laŭ deziro.
— Ĉu hodiaŭ vi deziris ĝuste tiun veston? — demandis Er Vo-Bia.
— Hodiaŭ mi deziris esti virino de antikvaj popoloj de la Tero, — respondis Rodis.
Er Vo-Bia kuntiris la ŝultrojn, kvazaŭ dirinte: «Mi travidas ĉiujn viajn artifikojn».
Ĉojo Ĉagas sidigis la virinojn ĉe la tablo, sur kiu jam staris buntaj tasoj kun aroma tonika trinkaĵo.
La prezidanto de la Kvaropa Konsilio havis bonan humoron. Li eĉ mem donis al Rodis ŝian tason.
Faj Rodis decidis uzi la momenton. Post la interparoloj kun Tael kaj Rift ŝin maltrankviligadis penso pri la facilanimeco, kun kiu ili komencis demonstri la filmojn malgraŭ la malpermeso de la oligarko. Vere, la fortaj venintoj el la Tero ne timis la potenculojn de Tormans. Kontraŭ ilia forto frakasiĝis la penoj de la potenculoj malhelpi al la popolo ekscii pri sia bela prapatrujo. Kaj samtempe la sagacaj dialektikistoj de la Tero forgesis pri la alia flanko — pri tiuj, al kiuj ili transdonis la malpermesitan informon, per tio igante ilin fari krimon. Kiel ajn freneza ŝajnu tio al la homoj de la komunisma mondo de la Tero, la soifantoj de scio estis serioze punindaj. Kaj ili, la astronaŭtoj, provokis tiun danĝeron! Restante netuŝeblaj, ili kunpuŝigis sendefendajn homojn de Tormans rekte kun la terura aparato de potenco, subpremo, perfido kaj spionado.
— Mi kaj miaj amikoj pripensis niajn misfarojn post mia interparolo kun vi, — nelaŭte komencis Rodis.