Rodis vokis «Malhelan Flamon» — necesis konsiliĝi kun Grif.
Grif Rift aperis antaŭ ŝi je tri, ho ve, netraireblaj paŝoj — lin ĝojigis la eksterprograma renkontiĝo.
Rodis rakontis pri la piramido, kaj Grif Rift enpensiĝis.
— Jes, tio estas la sola solvo. Cetere, tio estas malnova metodo de ĉiuj veraj revolucioj. Venos tempo, kaj la piramido falos, sed nur kiam malsupre akumuliĝos fortoj, kapablaj al organizado de alia socio. Via inĝeniero komprenu, ke por tio necesas unio de la «lovoj» kun la «mavoj». Alie Tormans ne eliros el infereco. La disŝiro inter la «lovoj» kaj la «mavoj» estas la akso de la oligarkio. Ĝi ne povas vivi sen ambaŭ, sed ĝi mem ekzistas nur pro ilia diseco. La «mavoj» kaj la «lovoj» same baraktas en firmega kaĝo, kreita per penoj de ambaŭ klasoj. Ju pli ili malamikas, des pli firma kaj senelira estas la kaĝo. Necesas provizi ilin ne nur per informo, sed ankaŭ per armilaro.
— Ni ne povas blinde disdoni armilaron, — diris Rodis, — kaj informado de ĉiuj efikas tro malrapide! Nun la ĉefa afero por ili estas defendiloj, sed ne atakiloj, pli ĝuste, rimedoj de defendo kontraŭ despotismo. La du potencaj instrumentoj: DPE — rekonilo de psikologio kaj IMM — inhibiciilo de mallonga memoro — defendos la kreiĝantajn grupojn kontraŭ spionoj kaj permesos al ili kreski kaj maturiĝi.
— Mi konsentas. Sed informon endas distribui alie, — diris Rift. — Ni komencis naive kaj kreis danĝeran situacion. Mi konsilas deklari al la regantoj pri ĉesigo de demonstrado de filmoj. Vi diros veron, kaj ni preparos milionon da kartoĉoj, cento da kiuj nerimarkeble lokiĝos en ajna poŝo. Anstataŭ seanco de stereofilmoj ni disdonados kartoĉojn kun vida informo pri ĉiuj necesaj temoj. Tiuj, kiuj vidis la filmojn, konfirmos, ke la informo estas la reala vero, elektita por baraktantoj en mallumo.
— Hodiaŭ mi komprenis, ke, krom DPE, ili bezonas psikologian trejnon, por liberigi ilin de la timo de persekuto kaj de fetiĉigo de la potenco. Tro malproksime disiris ĉi tie rilatoj de la homoj kun la ŝtato. Ĝi staras super ili kiel malbonkora kaj ĉiopova forto. Nun ili komprenu, ke jure ĉiu individuo kaj la popolo estas samsignifaj, sed ne antagonismaj. Transiro de unuopeco en multecon kaj reen — tion ili tute ne komprenas, miksante celon kaj rimedon, teĥnikon kaj ekkonon, kvaliton kaj kvanton.
Grif Rift malgaje subridis.
— Mi ne komprenas, kial tiu ĉi civilizo ankoraŭ ekzistas. Ja ĉi tie estas rompita la leĝo de Sined Rob. Se ili atingis altan teĥnikon kaj preskaŭ venis al ekposedo de la kosmo — kaj ne zorgis pri morala prospero, multe pli grava, ol la materia, — do ili ne povis transiri la sojlon de Rob! Neniu socio kun malalta moral-etika nivelo povas ĝin transiri sen memdetruo, — kaj tamen ili ĝin transiris!
— Kiel vi ne komprenis, Rift! Ilia civilizo ekde la komenco mem estis monolita, samkiel la popolo, malgraŭ provizoraj disiĝoj je ajnaj ŝtatoj. La fera kovrilo de oligarkio frapkovris la tutan planedon, forigis la minacon de la sojlo de Rob, sed samtempe neniigis la eblon de eliro el infereco…
— Konsentite! Sed kion oni faru kun la Sago de Arimano?
— Ni vidos… — Rodis streĉiĝis kaj haste aldonis: — Iu iras ĉi tien. Ĝis revido, Grif! Preparu la informajn kartoĉojn, kaj pri la temoj ni pensos, kiam vi kunvenigos ĉiujn por konsiliĝo. Kaj pli da DPE kaj IMM! Ĉiujn fortojn — al ili!
Rodis malŝaltis la SDP-on kaj eksidis sur la divanon, sentante proksimiĝon de fremdulo.
Oni frapis en la pordon. Aperis alta kaj maldika maljuna «serpentulo».
— La granda prezidanto invitas la regantinon de la teranoj pasigi la vesperon en lia apartamento. Li atendas vin post… — La oficisto levis la okulojn al la muro, kie sur granda horloĝo oscilis rondaj lumantaj strietoj, kaj ekvidis la bildon de Faj Rodis. La maljunulo stumblis en sia solena parolado kaj haste finis: — Post du ringoj da tempo.
Dankinte, Rodis forpermesis la senditon. «Ree io nova», — pensis ŝi, alirante al la spegulo kaj kritike ĉirkaŭrigardinte sian modestan veston.
Virinoj de la Tero, denaskaj aktorinoj, ŝatis ludi je alipersoniĝo. Ŝanĝante sian aspekton, ili rekonstruadis sin konforme al la akceptita rolo. Dum la vojo sur la stelŝipo Olla Dez personiĝadis en markizinon de fino de la feŭda erao, Neja Holli iĝadis petola knabino de la EDM, kaj Tivisa Henako — gejŝo de antikva Japanujo. La virojn tio interesis malpli — pro malriĉeco de imagpovo kaj pro pure vira malŝato prilabori detalojn.
Rodis, turniĝante antaŭ la spegulo kaj elektante konvenajn rolojn, preferis virinon de malnova Hindujo —
Rodis lerte uzis nemultajn rimedojn, kiujn ŝi disponis.