— Mi pensas, ke via amikino ne pravas. Ĉi tie, sur Tormans, homoj estas tiel timigitaj per la Jarcento de Malsato, ke penas produkti kiel eble plej multe da manĝo el ĉiu naturaĵo, aldonante al ĝi nemanĝeblajn substancojn. Ili malbonigas tiamaniere naturan lakton, buteron, panon kaj eĉ akvon. Estas nature, ke tia manĝo ne povas esti bongusta, kaj nemalofte ĝi estas simple malutila. Pro tio estas grandega kvanto da malsanoj de hepato kaj intestaro.
— Jen kial la akvo ĉi tie estas tiel malbongusta. Kaj oni verŝas ĝin sen utilo. Ĉu ne estas pli bone uzi ĝin ŝpare, sed fari pli bongusta? — diris Ĉedi.
— Ĉi tie sur ĉiu paŝo renkontiĝas aferoj, kontraŭaj al la prudento. Vespere ili plenlaŭte ŝaltas teleekranojn, muziko bruegas; penege ion diras specialaj laŭdantoj; oni montras filmojn, kronikon de eventoj, murdajn sportajn spektaĵojn, — kaj homoj okupiĝas pri siaj aferoj, konversacias pri tute alio, penante superkrii la televidilojn.
Eviza demande rigardis al Ĉedi, sed tiu ne trovis klarigon.
Ĉu eblis kompreni agojn, okazantajn pro monstra egoismo: malĝentilecon en komunikado, malzorgemon en laboro kaj parolo, strebon veneni jam sen tio amaran vivon de proksimulo? Kondukantoj de mallertaj transportaj maŝinoj, ekzemple, opiniis heroaĵo rapide traveturi stratojn nokte kun bruo kaj tondro. Ankaŭ en tiu okazo la principo de kontraŭhoma malplikarigo faris tiujn maŝinojn odoraĉaj monstroj, eligantaj venenan fumon kaj turmentantaj la aŭdon.
Eĉ simplaj instrumentoj por laboro sur Tormans estis faritaj kontraŭhome, sen ajna zorgo pri nervoj de laboranto kaj de centoj da ĉirkaŭantaj homoj. Ĉedi ne povis priskribi tutan abomenecon de ŝrikado de meĥanikaj segiloj, boriloj, de murda bruego de marteloj kaj de grincado de fosiloj. Necesis fari specialan registron de tiuj sonoj, en plena nekompreno, kiel ne surdiĝas kaj ne freneziĝas tormansanoj. La neklarigebla por la teranoj pereiga konstruo de tormansaj maŝinoj estis komprenebla por la tormansanoj mem, kaj, eĉ pli malbone, ŝajnis al ili natura. Kiel en la EDM, al malplikosteco oni oferis la plej altan valoraĵon de la socio — la homon mem, lian sanon, psikan tutecon kaj trankvilon.
Nemalofte tia teĥniko iĝadis rekte danĝera por la vivo. Miloj da interplektoj de nudigitaj por malplikosteco elektraj dratoj (la tormansanoj ne konis densan pakadon de energio en globaj akumuliloj) minacis per morto al nesingardemuloj. Danĝeraj ĥemiaĵoj malavare kaj senzorge estis disŝutataj ĉie, estis enirantaj en produktajn procezojn, senkompate venenante homojn. Feliĉe, manko de brulemaj mineraloj ĉesigis pluan malpurigon de la planedo.
— Ne malgaju, Ĉedi! — diris Eviza el la ekrano de la SDP. — Ni pagas ne tiom multe, dirante per vortoj de tormansanoj, por per la propraj okuloj vidi tian nekredeblan socion. Rodis diris, ke ŝi ĝuste tiel imagis la EDM-on sur la Tero!
— Tiuokaze kio estas nekredebla ĉi tie? Ĝi estas nur malgaja, se pensi pri vanaj suferoj kaj oferoj de niaj komunaj prauloj, jam pasintaj tra ĉio ĉi…
— Estu forta, Ĉedi! Nin atendas ankoraŭ multaj malfacilaĵoj. Ĉiutage ĉi tie nepre okazas io malagrabla, kaj mi ne dezirus longe loĝi sur Tormans, — konfesis Eviza.
Ĉedi aŭdis malantaŭ la vando voĉojn de la revenantaj gemastroj kaj adiaŭis al Eviza. La SDP mem enrampis sub la liton. Mallevinte la litkovrilon, Ĉedi renkontis rigardon de Casor. La tormansanino staris, kunmetinte la manojn, ŝiaj vangoj ruĝis, kaj en la okuloj estis larmoj.
— Ho Potenca Serpento, kiel belas Eviza! — diris ŝi. — Eĉ la koro stumblas, kiel en la infaneco, kiam mi aŭskultis fabelon.
— Kio do en ŝi estas neordinara? — ridetis Ĉedi.
— Ĉio! Ankaŭ ci estas bela, sed ŝi!.. Sed kial ŝi estas tia malmilda, kial en ŝi estas malmulte da amo kaj kompato?
— Casor! Kiel ci povis trovi tiom da malvirtoj en Eviza? Sur la Tero ne ekzistas tiaj homoj.
— Nu, ne! Kvankam, — la junulino enpensiĝis, — komence ankaŭ ci ŝajnis al mi sama. Eble, ankaŭ ŝi estas alia? Sed ŝi belas nekredeble! — Kaj Casor, viŝinte nevolajn larmojn, elglitis el la ĉambreto.
Ĉedi restis stari mediteme, rememorante kortuŝan sendefendecon de infanoj kaj virinoj de Tormans. Emociitan dujaran etulinon, kunpremantan siajn manetojn en konfuzo kaj atendo, junulinon, tute tremegantan pro unua krudeco en ŝia amo, virinon, ĵetiĝantan, por plezurigi la malbonkoran amaton.