— Kial «pardonu»? Ni iru, estos bone. Aŭ mi ne plaĉas? Iru, ci ne bedaŭros!
Ĉedi paŝis flanken, kaj tiam Ŝotŝek batis ŝin laŭ la vizaĝo per la manplato. La bato estis ne tre dolora aŭ kontuza. Ĉedi ricevadis multe pli fortajn batojn dum trejnoj. Sed unuafoje la teran virinon de la EKM oni batis kun speciala intenco humiligi, ofendi. Pli mirigita, ol indignigita, Ĉedi rigardis al multaj homoj, haste irantaj pretere. Indiferente aŭ time rigardis ili, kiel forta viro batas junulinon. Neniu enmiksiĝis, eĉ kiam Ĉedi ricevis pli fortan baton.
«Sufiĉas!» — pensis la stelŝipanino kaj malaperis. La psikologia ludo je malapero estis konata al ĉiu infano de la Tero kaj konsistis en scipovo fortiri la atenton de la kontraŭulo, atentigi lin pri io flanka, senbrue iri malantaŭ lian dorson kaj ne eliri el la sektoro de nevidebleco. Tion eblas fari nur en malfermita loko, antaŭdiventante ĉiujn turnojn de la «kontraŭulo».
Ŝotŝek ĉirkaŭrigardadis sovaĝe kaj nekomprene, ĝis Ĉedi aperis en lia vidkampo.
— Jen ci! Ne foriros! — ekkriegis la tormansano, levante la pugnon.
Ĉedi fulme kliniĝis kaj faris paralizajn batojn en du nervajn nodojn. Ŝotŝek falegis al ŝiaj piedoj. Li tordiĝis, penante leviĝi sur malobeantaj kruroj, kaj rigardis al Ĉedi kun senfina miro. Tiu trenis lin al muro, por ke li povu apogiĝi sur ĝin per la dorso, ĝis pasos la paralizo. Grupeto da gejunuloj haltis ĉe ili. Senceremonie montrante per la fingroj al faligita Ŝotŝek, ili ridaĉis kaj diris mokajn rimarkojn. Ĉedi unuafoje renkontis la manieron de homoj de Jan-Jaĥ malĝentile rikani pri ĉio nekomprenebla, moki malfeliĉon de siaj kuncivitanoj. Ĉedi ekhontis. Ŝi rapide ekiris malsupren laŭ la strato. En la oreloj plu sonis la aroga ridaĉo, kaj antaŭ la okuloj plu staris la plenaj je mirego okuloj de Ŝotŝek. Stranga, nova sento ekregis ŝin. Simila al malgajo, ĝi premis ŝian koron. Sed malgajo portis kun si senton de malproksimiĝo, kaj nun Ĉedi kvazaŭ implikiĝis en reto de nedifinita kulpo. Ŝi ankoraŭ ne komprenis, ke al ŝi venis kompato — la antikva sento, nun tiel malmulte konata de homoj de la Tero. Kunsento, kortuŝo, deziro helpi regis homon de la Erao de Kuniĝintaj Manoj. Sed la kompato, kiu naskiĝas el senforteco forigi malfeliĉon, iĝis nova por Ĉedi Daan kaj devigis ŝin maltrankvile pripensadi sian konduton. Malkontenta pri si, ŝi penis trovi eraron, ne konjektante, ke ambaŭ ŝiaj kamaradoj — Eviza kaj Vir — estis same sufere stumblantaj en la unuaj paŝoj de vivo en la ĉefurbo.
Ĉedi hastis hejmen, por ke, dum forestas Casor, ne fari ankoraŭ iajn stultaĵojn. Renkontante miregajn rigardojn de preterpasantoj, ŝi ne konjektis, kiom ŝi diferencas disde loĝantoj de Jan-Jaĥ per sia staturo — per la alte levita kapo kaj la fiere elstaranta brusto. Viroj laŭtege fajfadis post ŝi, esprimante sian admiron. Virinoj retrorigardadis kun indigno kaj nomadis ŝin senhontulino. Ĉedi ne komprenis, ke tio estas nur peno levi sin, malhonorante belan rivalinon. La ordinaran sur Tormans malbonkorecon de ĉiuj al ĉiuj Ĉedi sentis kiel fizikan pezon. Ŝi faciligite suspiris, transirinte la sojlon de la nana loĝejeto. Al ŝi iĝis proksimaj la sentoj de antikvaj homoj, kaŝiĝantaj en sia loĝejo for de la ekstera vivo. Nun al ŝi plaĉis la komence miriginta ŝin malordo en la loĝejo, la maniero de tormansanoj disĵetadi siajn aĵojn, farante ĥaoson el vestaĵoj, ĉifitaj broŝuroj (ĉi tie oni legadis presaĵojn), banderoloj de manĝaĵo, kosmetikaĵoj.
Casor ĝojis pri la reveno de la gastino, subite rememorinte, ke lasis ŝin sen mono. Tuj ŝi devigis Ĉedi-n preni kelkajn eluzitajn plastajn kvadratetojn kun hieroglifoj kaj kodaj signoj. Ree Ĉedi miris pri neglekta malavareco de «mavoj», tute ne ŝparantaj kaj sian, kaj aliulan havaĵon. Ili ne penis ŝpari monon, kiel tio estis en la antikveco de la Tero. Ĉedi nur poste komprenis, ke en la mallonga vivo de «mavoj», plene dependa de arbitro de la regantoj, kiuj en ajna momento povis senigi ilin je ĉio, inklude la vivon, ne ekzistis estonteco. Ne estis senco ŝpari monon, gardi aĵojn… Eĉ infanoj ne ĝojigis homojn sen estonteco. Ĉiam okazadis kaŝita lukto inter virinoj, ne dezirantaj naski, kaj la ŝtato, malpermesanta kontraŭkoncipilojn kaj abortigojn. Por levi malkreskantan naskokvanton, antaŭnelonge la regantoj degne donis al patrinoj iujn privilegiojn. La afero estis en tio, ke kreiĝis danĝero de malplimultiĝo de homoj, tiom sentebla, ke la regantojn tio komencis maltrankviligi: obeemaj homamasoj estas apogo de oligarkio.
Obeeme akceptinte la monon, Ĉedi rakontis al Casor pri siaj aventuroj. La tormansanino tre ektimis.
— Tio estas danĝera! Ofendi viron! Ci ankoraŭ ne scias, kiaj ili estas venĝemaj! Mi scias, li envias, viroj estas tre enviemaj… samkiel virinoj, — pensinte, aldonis Casor. Ĉedi ne komprenis tuj, al kio devis envii Ŝotŝek, kaj nur post multa tempo komprenis, ke la sama envio al riĉo, ĉi-foje ne materia, sed spirita, kaŭzis tiun malamon, des pli fortan, ĉar tiu speco de riĉo estis tute neatingebla por homoj kiel Ŝotŝek.