Ĉie estas larmoj, tremo, timo kaj ree larmoj — tielas la sorto de la virino de Tormans, kvieta kaj pacienca laborantino, luktanta en la hejma vivo kontraŭ la komplekso de humiligiteco. La viro estis sinjoro kaj tirano. Akra kompato vundis Ĉedi-n, sed la dialektika pensado rememorigis al ŝi, ke kvieteco kaj pacienco edukas krudecon kaj malklerecon. En primitivaj socioj kaj dum la Malhelaj Jarcentoj de la Tero viroj timis virinojn kun evoluinta intelekto, ilian scipovon uzi la armilon de sia sekso. La praa timo devigis virojn elpensi por ili specialajn limigojn. Por debari sin kontraŭ la «sorĉistinaj» ecoj, la virinon oni tenis sur malalta nivelo de mensa evoluo, senfortigadis per peniga laboro. Krom tio, ĉiuj tormansanoj havis komunan timon, specifan por homoj de urbeca socio, — la timon resti sen laboro, do sen nutro, akvo kaj loĝejo, — ĉar homoj ne sciis, kiel akiri ĉion ĉi alie, se ne el la manoj de la ŝtato.
Krueleco de ŝtata oligarkia kapitalismo neeviteble faras la sentojn de homoj, ilian mondpercepton bagatelaj, malprofundaj, supraĵaj. Kreiĝas grundo por direktita malbono — la Sago de Arimano, kiel procezo, karakteriza ĝuste por tiu ĉi strukturo de la socio. Tie, kie homoj diris al si: «Nenio fareblas», — sciu, ke la Sago trafos ĉion plej bonan en ilia vivo.
Unuafoje Ĉedi riproĉis sin pro la memfido, kun kiu ŝi komencis esplori la sociologion de tia planedo. Al ŝi mankis la neŝancelebla certeco de Eviza kaj la profundeco de Faj Rodis.
Kaj Eviza Tanet tiuminute estis pripensanta sian elpaŝon en la konferenco. Kiel ne ofende, ne vokante senton de humiligiteco, rakonti al kuracistoj de Tormans pri giganta forto de la tera medicino apud ŝokanta malriĉeco de ilia scienco?
Ŝi jam vidis kuracistojn — entuziasmulojn kaj heroojn, laborantajn ne ŝparante la fortojn, tage kaj nokte, luktantajn kontraŭ mizereco de hospitaloj, kontraŭ malklereco kaj malĝentileco de malaltrangaj laborantoj, kiuj malamas kaj damnas sian laboron, malaltsalajran, malpuran, senhonoran. Malsanuloj precipe estis «lovoj», kaj malaltrangaj laborantoj — «mavoj». Tiuj malsamaj klasaj grupoj rilatis unu al la alia kun malamo, kaj la stato de malsanuloj iĝis tragika. Ordinare proksimuloj ĉiel penis helpi al malsanuloj venki malsanojn hejme. Por ĥirurgio tio estis neebla — sufokaj, troplenigitaj ĉambroj de postoperaciaj malsanuloj kun ilia specifa odoro longe aperadis en sonĝoj de Eviza, venkante ŝiajn revojn kaj rememorojn pri la Tero.
Eviza-n gastigis inĝenieroj el la klaso «lovoj», la homoj, starantaj iom pli alte sur la hierarkia ŝtuparo. Tial kaj ŝia ĉambro kaj ŝia lito estis iomete pli grandaj, ol de Ĉedi. Ĉiu ŝtupo en la hierarkio de Tormans esprimiĝis en iu eta avantaĝo — en ampleksoj de loĝejo, en pli bona nutrado. Eviza kun miro observis, kun kia kolero homoj luktis por tiuj mizeraj privilegioj. Speciale oni penis trabatiĝi en la superan tavolon de oficuloj, iĝi «serpentuloj», kie privilegioj kreskis ĝis maksimumo. Oni uzis kaj trompon, kaj kalumnion, kaj denuncojn. Subaĉetado, sklava fervoro kaj besta malamo al konkurencantoj — la Sago de Arimano furiozis, forĵetante de la vojo konsciencajn kaj honestajn homojn, multigante fiulojn inter «serpentuloj»…
En la tago de la konferenco Eviza, vigla kaj floranta, eniris en la oficejon de la Centra hospitalo. Ŝi iris tra radia kamerao kaj desinfekta koridoro en malgrandan halon kaj haltis tie por rigardi al si en spegulo. El najbara ĉambro por fumado tra duonmalfermita pordo aŭdiĝis laŭtaj voĉoj. La parolantoj ne ĝeniĝis. Eviza komprenis, ke la konversacio temas pri ŝi. La junaj kuracistoj, kunvenintaj al la rito de fumado, interrompante unu la alian, estis eldirantaj admiron pri la gastino en tia formo, ke Eviza ne sciis, ĉu ŝi ridu aŭ indignu.
— Mi tremas, kiam ŝi preterpasas, — aŭdeblis alta tenoro, — la flavaj okulegoj brilas, la mamoj ŝiras la robon, la kruroj, aĥ, kiaj kruroj!..
Eviza subite eniris la fumejon. La tri junaj kuracistoj, fumantaj pipojn, salutis ŝin. Eviza ĉirkaŭrigardis ilin per la ridantaj okuloj, kaj ili komprenis, ke ŝi aŭdis se ne ĉion, do multon.
Ili konfuzite ektrenis sin post Eviza, haste estinginte la pipojn, kaj ŝi donis al sia irmaniero karakteron de erotika danco, por «puni» la junularon pro la kruda erotiko de la konversacio. Emociita spirado malantaŭe atestis pri sukceso de ŝia petolo.
Majesta ĉefa kuracisto de la hospitalo, en la ĉiama vesto de medicinistoj de Jan-Jaĥ — intense flava ĥalato kun nigra zono kaj same flava mola ĉapeto, en okulvitroj, ekvidinte Eviza-n, distiris en rideto la maldikajn malagrablajn lipojn de ruzulo kaj grumblulo. La atentaj mallarĝigitaj okuloj rapide ĉirkaŭkuris ŝian veston, kiu ĵetiĝis en la okulojn pro plena konformo kun la staturo, la humoro kaj la fiera vizaĝo de ĝia posedantino.
— Ni iru en mian aŭton! — Kaj, ne atendante konsenton, la ĉefa kuracisto ektiris la gastinon al flanka elirejo, kie lin atendis longa kaj mallarĝa transportilo.