Ŝi rakontis, kiel miope eraris tiuj, kiuj jubilis, venkante apartajn manifestiĝojn de malsanoj helpe de rimedoj de ĥemio, kiu ĉiujare kreadis milojn da novaj, esence, trompaj kuraciloj. Debatante malgrandajn ataketojn de la naturo, sciencistoj pretervidis amasajn konsekvencojn. Subpremante malsanojn, sed ne finkuracante malsanulojn, ili naskis monstran kvanton da alergioj kaj disvastigis la plej teruran ilian specon — la kancerajn malsanojn. Alergioj aperadis ankaŭ pro tiel nomata imuna trostreĉiĝo, kiun homoj spertis en denseco de loĝejoj, lernejoj, vendejoj kaj spektejoj, kaj pro konstanta transportado per rapidaj avioj de novaj stamoj de mikroboj kaj virusoj el unu parto de la planedo en la alian. En tiuj kondiĉoj bakteriaj filtriloj, ellaboritaj de la organismo dum biologia evoluo, iĝadis sia malo, la pordego de infekto, kiel, ekzemple, la tonsiloj de gorĝo, la sinusoj de vizaĝo aŭ la limfaj glandoj. Perdo de la mezuro en uzado de kuraciloj kaj en ĥirurgio rompis la defendajn ilojn de la organismo, simile al tio, kiel senlima uzado de potenco frakasis la defendajn ilojn de la socio — la leĝon kaj la moralon.
La esenco de kuracado, bazita sur malnovaj konceptoj, postrestis de la vivo. Kiam dum evoluo de la socio pereis religio, kredo je postmorta vivo, je forto de preĝo kaj je miraklo, la mondpercepto de la kadukiĝinta kapitalisma sociordo eniris en senesperan senelirejon de nekredo, malpleneco kaj senceleco de ekzistado. Tio kreis amasajn neŭrozojn de la maljuna generacio. Akrigo de la minaco de totala milito kiel artifiko de politika agitado, konstanta rememorigado pri tio en gazetoj, radio, televido kontribuis al psikozoj de la juna parto de la loĝantaro — al kontraŭdiraj deziroj plej baldaŭ sperti ĉiujn ĝojojn de la vivo kaj foriri de ĝia realeco. Saturiteco per distroj, ardo de artefaritaj travivaĵoj kreis siaspecan «trovarmiĝon» de la psiko. Homoj ĉiam pli persiste revis foriri en alian vivon, al simplaj ĝojoj de estado de prauloj, al ilia naiva kredo je ritoj kaj misteroj. Kaj kuracistoj penis kuraci laŭ la malnovaj kanonoj de antaŭaj rapidoj, de alia streĉo de ekzistado.
Maŝinoj, komfortigo de loĝejoj, ĉiutaga teĥniko esence ŝanĝis la normalan fizikan streĉon de homoj. Medicino plu uzis la sperton, akumulitan en tute aliaj vivkondiĉoj. Ĝenerala malplifortigo de la organismo, de la muskola, la ligamenta kaj la skeleta sistemoj kondukis, malgraŭ manko de peza laboro, al amasa disvastiĝo de hernioj, platpiedo, miopeco, al plioftiĝo de ostorompoj, variko, hemoroido, al kresko de polipoj kaj al malforteco de la konstrikta muskolo kun malfaciligo de digestado kaj oftaj okazoj de apendicito. Multaj difektoj de haŭto estis kaŭzitaj de malbona metabolo.
Kuracistoj, konsternitaj pro amasiĝo de malsanoj, operaciadis sen fino, damnante tedan rutinon de «simplaj okazoj» kaj ne konjektante, ke ili renkontis la unuan ondon de la plago. Kaj kiam post la ĝenerala malplifortigo de homoj ĉiam pli ofte komencis renkontiĝi malsanoj de difektita heredeco, nur nemultaj avangardaj mensoj povis rekoni en tio la Sagon de Arimano. Grandega bono — la neniigo de infana morteco — iĝis plago, regalinte per multegaj psikaj neplenvaloruloj, plenaj kretenoj aŭ denaske fizike difektaj homoj. Maltrankviliga neatenditaĵo iĝis plioftiĝo de naskiĝoj de duopuloj, triopuloj, ĝenerale malaltigantaj la nivelon de sano kaj psiko. Lukto kontraŭ la nova plago iĝis neordinare malfacila. Ĝin eblis venki nur kun altega morala responso de ĉiuj homoj kaj kun penetro de scienco en la profundon mem de la molekulaj genetikaj aparatoj.
Eviza listigis ankoraŭ kelkajn insidajn kaptilojn, kiujn metis la naturo sur la progresa vojo de la homaro. Tiun vojon konsistigis reveno al la origina sano, sed sen antaŭa dependo de la senkompata naturo. La esenco de la afero estis en foriro de ĝiaj hekatomboj, tra kiuj ĝi plenumas plibonigon kaj perfektigon de animalaj specioj, senindulge venĝante pro mallertaj penoj de la homo liberiĝi de ĝia potenco.
— Kaj ni tion sukcesis! — ekkriis Eviza. — Ni ĉiuj estas sanaj, fortikaj, eltenemaj denaske. Sed ni komprenis, ke nia bonega homa korpo meritas ion pli bonan, ol sidadon en foteloj kaj premadon de butonoj. Niaj manoj — la plej bonaj el la instrumentoj, kreitaj de la naturo aŭ de la homo, — petas lertan laboron, por ricevi veran kontentiĝon. Eĉ pli, ni luktas por vivo de nia menso tute same, kiel por vivo de la korpo. Vi povas ekscii pri ĉiuj tiuj penoj, kiujn ni bezonis en la malegala lukto. Malegala tial, ke profundeco kaj universala potenco de la naturo ĝis nun ne estas elĉerpitaj kaj ĝis nun senlace la homaro batalas por sia mensa kaj fizika sano kaj pretas al ajna atako de la naturaj fortoj!