La atendado daŭris pli ol duonhoron, ĝis oni eksciis, ke la altranguloj ne venos. La starinta malsupre homamaso kvazaŭ rompis digon. Kun rido kaj laŭta parolo, karaktera por tormansanoj, ĉiuj impetis laŭ la ŝtuparo en la halon. La ĉefkuracisto trovis Eviza-n kaj kondukis ŝin sur la podion, kie sidiĝis la plej famaj medicinistoj de la ĉefurbo kaj honoraj gastoj el aliaj lokoj de la planedo. Eviza rezignis, asertante, ke ŝi neniel meritas la altan lokon, kaj por ŝi, ordinara kaj juna kuracisto de la Stela Floto, tio estas maldeca. Ŝi eksidis apud kolono ĉe rando de la halo, sentante sur si atenton de la tuta aŭditorio, kaj zorgigita pri la estonta elpaŝo.
Oratoroj nehaste ŝanĝadis unu la alian. Ili paroladis longe, pri aferoj pli ol evidentaj, anticipe skizante direktojn de la komencataj raportoj. Tormansanoj tian elpaŝon ial nomis «mallonga enkonduko». Laŭ ĉio senteblis, ke tiuj torentoj de banalaĵoj interesis neniun. Eviza vidis tion laŭ enuantaj vizaĝoj, laŭ bruo en la halo, kiun apenaŭ superis tondrado de sonamplifiloj, transdonantaj parolojn de oratoroj.
Finfine la gvidanto de la kunsido deklaris pri la deziro de la kuracisto el la Tero elpaŝi antaŭ kuracistoj de Tormans.
Eviza ekiris tra la halo al la tribuno, salutata per krioj, per batado laŭ la manapogiloj de seĝoj kaj per fajfado de ravita junularo. Malgraŭ tio, ke tiu bruo kaj muĝo ŝajnis al ŝi iom sovaĝa, ĝi esprimis bonajn sentojn. Riverencinte, Eviza dankis la tormansanojn. Kiam ŝi ekparolis kun la neimitebla mola tera akĉento, kiun ne povis krudigi la amplifiloj, en la halo ekregis senekzempla silento. La tormansanoj ne deŝiradis la okulojn de Eviza, pririgardante ŝin ekde la atentaj kaj gajaj topazaj okuloj ĝis la fortaj kruroj en stranga blua piedvesto, briletanta per fajreto, ili penis kompreni, per kio tiel similas kaj malsimilas samtempe tiu ĉi virino al la virinoj de Jan-Jaĥ.
— Viaj superuloj deziris, ke mi, konatiĝinte kun la medicino de Jan-Jaĥ, analizu erarojn de kuracistoj kaj rakontu pri atingoj de la Tero. Sed miaj scioj pri la scienco de Jan-Jaĥ estas mizeraj, kaj, antaŭ ĉio, mi ne havas la ĉefan kriterion, necesan, por juĝi pri ajna scienco, mi ne havas scion pri ĝia parto en kreo de homa feliĉo. Tial elpaŝi kiel konsilanto kaj kritikanto estus por mi malmodeste kaj malestime. Ĉio, kion mi povas, estas — rakonti pri la obstakloj, superitaj sur la Tero… Instruadon de ajna fako, speciale de grandaj branĉoj de scienco, oni ĉe ni komencas per analizo de historia evoluo kaj de ĉiuj eraroj, faritaj sur la vojo. Tiel la homaro, luktante kontraŭ la karaktera por homoj strebo forgesi malagrablaĵojn, defendas sin de malĝustaj vojoj kaj de ripetado de pasintaj malsukcesoj, kiuj estis multaj en la antaŭkomunisma historio. Jam dum la EDM montriĝis giganta diferenco inter fortoj kaj materiaj rimedoj, kiujn la homaro malŝparis al medicino kaj al militaj kaj teĥnikaj sciencoj.
La plej bonaj cerboj estis okupitaj en fiziko, ĥemio, matematiko. Paŝo post paŝo biologio kaj medicino disiradis kun la fizik-matematikaj sciencoj en sia bildo de la mondo, kvankam ekstere oni vaste uzadis iliajn metodojn kaj aparatojn de esploro.
Rezulte la naturo, ĉirkaŭanta la homon, kaj li mem kiel ĝia parto, iĝis perceptataj de la homaro kiel io malamika, obeigenda al provizoraj celoj de la socio.
Sciencistoj forgesis, ke la granda ekvilibro de la naturo kaj la konstruo de organismo estas rezulto de historia vojo de neimagebla daŭro kaj komplikeco, en kunordigo kaj interligo de integraj partoj. Esplorado de tiu komplikeco, almenaŭ ĝenerale, postulis multjarcentan laboron, sed la tera homaro komencis senzorge kaj haste adapti la naturon al provizoraj utilismaj celoj, ne atentante biologiajn vivkondiĉojn, necesajn al homoj. Kaj la homo — la heredanto de la sufera miliardjara vojo, kiun trairis la planedo, — kiel sendanka kaj malracia filo komencis malŝpari, entropiigi la fundamentan kapitalon, kiun li heredis: la akumulitan en la biosfero energion, kiu, kiel iam streĉita risorto, servis por teĥnika salto de la homaro…
Eviza haltis, kaj tuj la halo ekbruis per frapado de manplatoj kontraŭ ligno. La tuŝita temo estis proksima al la planedo Jan-Jaĥ, ĝisfunde ruinigita per malracieco de prauloj.
Eviza, ne kutima al tia reago de la kunveno, staris, senhelpe ĉirkaŭrigardante la bruantan aŭditorion, ĝis la prezidanto ne kvietigis la ravitajn aŭskultantojn.
Eviza tute ne intencis ardigi pasiojn de la malmodera aŭskultantaro, kio povis konduki al perdo de racia kaj kritika percepto. Ŝi decidis esti pli singarda.