La fino de la parolado de Eviza kaŭzis novan ondon de aproba bruo. La severa, eĉ inspira seriozeco defalis de ŝi, kaj ŝi iĝis vivĝoja, iomete koketema virino, kiu kliniĝis antaŭ la halo en libera riverenco de dancistino. La metamorfozo plifortigis la muĝon de admiro inter la medicina junularo. Al tormansanoj ĝenerale plaĉis gaja seriozeco de la teranoj, kiuj neniam ŝercis pri grandaj sentoj, neniun mokis, ne penis amuziĝi je aliula kosto…
Eviza revenis sur la antaŭan lokon kaj ree observadis la raportantojn. Ili parolis utilajn aferojn sur la nivelo de la scienco de Tormans, sciigis novajn malkovrojn, sed interesaj ideoj dronis en amaso da nenecesaj frazoj. La penso, kiel ĉasata besteto, ĵetiĝadis inter vortaj amasiĝoj de asertoj, deflankiĝoj, komparoj, skolastiko de pruvoj.
Sciencistoj de Tormans tre multe okupiĝadis per kontestado, vorte neniigante tion, kio kvazaŭe ne povas esti kaj estas neesplorebla. Pri konataj naturaj fenomenoj oni gurdadis kiel pri neekzistantaj, ne komprenante komplikecon de la mondo. Tiu negativa branĉo de scienco estis la plej populara ĉe multegaj homoj de Jan-Jaĥ, ĉar ĝi levadis ilian mizeran sperton kaj mallarĝan prudenton ĝis «la lasta vorto» de la scienco.
Pasis nemalmulta tempo, sed Eviza, krom psikologiaj observoj, ĉerpis preskaŭ nenion atentindan. La kutimon nepre paroladi ion ŝi klarigis per deziro firmigi antaŭ aliuloj sian personecon. Krome, eligante vorttorentojn, homo ricevas psikologian malstreĉiĝon, necesan en tiu mondo de konstanta subpremo kaj incito. Elkaptadi pensojn en vastaj paroladoj iĝadis ĉiam pli laciga afero. Anoncita paŭzo ĝojigis Eviza-n. Ŝi ekstaris, intencante trovi izolitan lokon, por paŝadi ripoze, sed ve! — ŝi iĝis ĉirkaŭita de brua amaso da ekscititaj ge-tormansanoj de ĉiuj aĝoj, ekde junaj staĝantoj ĝis grizharaj hospitalestroj kaj profesoroj de medicinaj institutoj.
Eviza trovis per rigardo sian ĉefkuraciston. Li alvenis, senceremonie dispuŝante homojn.
— Ĉu mi konduku vin en la manĝejon por refortiĝo? Disiru, kolegoj «lovoj», nia gastino estas malsata kaj laca!
Eviza ne deziris manĝi, des pli en nekonata manĝejo. Ŝi ĉiam perdis apetiton pro neklarigebla malŝato de virinoj, disdonantaj manĝon. En la vivo de Tormans ajna dependo de homo estis humiliga. Tiu, kiun oni petis, mokadis kaj priridadis, antaŭ ol plenumi sian rektan devon. Abomeno aŭ en la plej bona okazo plena neinteresiteco pri laboro estis karakteraj por «mavoj». «Lovoj» tremis antaŭ ili, atendante plej ordinaran servon. En uzinoj kaj fabrikoj, kie estris lilaj «serpentuloj», la stato estis alia. Eĉ eta rezisto estis punata sen prokrasto, plej ofte per sendo al Palaco de Karesa Morto. Tamen ekster atentaj okuloj de oficistoj kaj gardistoj «mavoj» mokadis «lovojn» plene. Kaj tiuj senproteste toleris, sciante, ke en ajna momento laŭ decido de la Kvaropa Konsilio «mavoj» povas iĝi iliaj ekzekutistoj. Sur Tormans oni speciale timis maŝinojn. Amasa uzado de meĥanismoj en la manoj de needukitaj kaj koleraj homoj kreis altan danĝeron. Transportaj katastrofoj iĝis ĉiutaga fenomeno sur Jan-Jaĥ, ankaŭ sovaĝajn batadojn de longvivuloj oni opiniis ordinara afero.
Rezonante, Eviza iris apud la ĉefkuracisto laŭ aleo al malalta domo, kie lokiĝis la manĝejo kaj gastejo.
— Ĉu vi miras, kial mi kaŝiĝis malantaŭ arbustoj, sed ne kuris por helpi al la verkisto? — subite demandis la ĉefkuracisto, serĉante rigardon de sia akompanatino.
— Ne, — indiferente respondis Eviza. Ŝin tute ne interesis la persona motivo de la ago, neeviteble sekvanta el la socia vivo de Tormans.
— Mi povis difekti la manojn kaj kaŭzi malutilon al multegaj homoj, seniginte ilin je eblo esti operaciitaj.
Neatendite el post arboj elkuris multaj homoj kaj kun krio ĵetiĝis al ili. La ĉefkuracisto griziĝis, lia vizaĝo tordiĝis pro timo. Eviza, restinta trankvila, rekonis la junajn kuracistojn, partoprenantojn de la konferenco. Ili alkuris kirle, flankenigis la ĉefkuraciston kaj per densa ringo ĉirkaŭis la gastinon el la Tero. Eviza rememoris, kiel en unu el la unuaj tagoj en la ĉefurbo ŝin miregigis homamaso, ĉirkaŭanta belan, absurde vestitan virinon. Tio estis fama aktorino, poste oni klarigis al Eviza. Ŝi disŝutadis dekstren kaj maldekstren trejnitajn ridetojn. Kelkaj viroj en ruĝa vesto malĝentile forpuŝadis same senceremonie alpremiĝantajn homojn. Sufiĉis al populara homo veni en publikan lokon, kaj tuj centoj da gejunuloj ĵetiĝadis al li, petante ion por memoro.
Nun la stelŝipanino mem trafis en ringon de gapuloj, feliĉe, nur kuracistoj. Antaŭ ŝi staris ridanta, sufiĉe ĉarma tormansanino: la malhela haŭto, la nigraj haroj kaj la brilantaj mallarĝaj okuloj hele kontrastis kun la strikta flava vesto.
— Ne ofendiĝu, ni decidis kapti vin. Ni rimarkis, ke vi deziras foriri. Ni apenaŭ ankoraŭfoje renkontiĝos kun vi! Ni havas gravegajn demandojn, kaj ĉu vi ne rifuzos al ni…
— Ne rifuzos, — same gaje respondis Eviza, — se povos. Miaj scioj estas tre limigitaj. Kio vin interesas?