Vir Norin aliris la maŝinon por determino de kapabloj, penante penetri sentojn de tormansano, alveturinta en la ĉefurbon el malproksime (ju pli malproksime de la centro, des malpli bona estis stato de klerigado kaj de ĉiutaga vivnivelo), por trovi ĉi tie novigon de sia vivo. Li faris manipulojn, listigitajn en la tabelo. En la fenestreto supre ekbrilis oranĝkolora lumo, kaj senpasia voĉo kriis por la tuta halo: «Mensaj kapabloj estas malaltaj, psika nivelo estas sub la averaĝa por la ĉefurbo, stulta kaj malsprita, sed muskola reago estas bonega. Konsilo: serĉu laboron de ŝoforo de urbaj transportiloj».
Vir Norin perplekse rigardis al la aŭtomato: la indikiloj de la alta konzolo estingiĝis, malaperis ankaŭ lumo en la supra fenestreto. Malantaŭe oni ekridis, la astronavigaciisto retrorigardis. Kelkaj homoj aliris la aparaton. Vidinte la konsternon de Vir Norin, ili komprenis ĝin siamaniere.
— Kial ci staras, kiel perdita? Ĉu laboro de ŝoforo por ci ne bonas, jen kia fortega ulaĉo! Pasu, ne prokrastu! — ekkriis ili, facile puŝante la astronavigaciiston. Vir Norin deziris diri al ili, ke tia karakterizo ne konformas al lia mempercepto, sed komprenis, ke estas senutile klarigi ion ajn, kaj deiris en preskaŭ senhoman parton de la halo, kie estis vendataj libroj kaj gazetoj.
Tamen, li baldaŭ komprenis la ŝajnan absurdecon de la konkludoj de la aŭtomato. La maŝino estis programita laŭ la normoj de Tormans, ĝi ne kapablis kompreni indicojn, elirintajn super la suprajn limojn, kaj neeviteble opiniis ilin sub la malsupraj limoj. Samo okazus ankaŭ kun tormansano de elstaraj kapabloj — jen leĝo de kapitalisma socio, kondukanta al la Sago de Arimano. En ĉi-tiea literaturo oni skribas multe pli pri malbono, ol pri bono. Vorto pri io malbona kaj malhela portas pli multe da informo, ol pri io bona kaj hela, ĉar ĉiutaga sperto kvante ricevas pli da malbono. Pro sama kaŭzo oni pli facile kredas al malbonaĵoj: malbono estas pli konvinka, pli videbla, pli efikas al imagpovo. Filmoj, libroj kaj versoj de Tormans nekompareble pli multe rakontas pri kruelaĵoj, murdoj, perfortoj, ol pri bono kaj belo, kiuj cetere estas pli malfacile priskribeblaj pro malriĉeco de vortoj, rilataj al amo kaj belaĵoj.
Konfliktoj kaj perfortoj iĝis fundamento, enhavo de ĉiu verko de la ĉi-tiea arto. Sen tio loĝantoj de Tormans ne montras intereson al libro, filmo aŭ bildo. Tamen, estas unu nepra kondiĉo. Ĉio terura, sango kaj suferoj, devas rilati al la pasinteco, aŭ oni devas montri konfliktojn kun malamikoj, invadintaj el la kosmo. La nunon oni ĉiam montris trankvila kaj nekredeble feliĉa regno sub saĝa potenco de la regantoj. Nur tiel, kaj ne alie! Por tormansano artaĵo, kiu rakontas pri la hodiaŭa tago, estas tute seninteresa. «Obtuza enuo de tiu arto disrampas laŭ la tuta planedo», — iam trafe diris Ĉedi.
La kaŭzo de ĉiuj ĉi fenomenoj estas unu: da malbono en tiu ĉi mondo ĉiam estis pli multe, ol da bono. Kvanto de malfacilaĵoj, malfeliĉoj, enuo kaj malgajo, laŭ proksimumaj kalkuloj de la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo por la EDM, superis feliĉon, amon kaj ĝojon dekkvin-dekok-oble laŭ oblikva sekco de mezuma nivelo de spiritaj bezonoj. Verŝajne, sur Tormans nun estas samo. La sperto de generacioj, akumuliĝanta en la subkonscio, iĝas precipe negativa. Ĝuste en tio konsistas la forto de la malbono, la potenco de Satano, kiel diris en la antikveco religiaj homoj. Ju pli antikva estis popolo, des pli multe en ĝi akumuliĝis, simile al entropio, tiu negativa sperto. La tormansanoj — posteuloj kaj fratoj de la teranoj — vivis kromajn du jarmilojn en malaranĝo, sub batoj de la Sago de Arimano, kaj en negado de la bono ili multe pli aĝas, ol la tera homaro…
Ĉagrene suspirinte, Vir Norin ĉirkaŭrigardis kaj renkontis rigardon de junulino, kubute apoginta sin al elstaraĵo de muro apud la libra kiosko: grandegaj okuloj, infane maldika kolo kaj tre malgrandaj manoj, nervoze foliumantaj flavajn paperfoliojn, evidente, leterojn. Al Norin transiris ŝia sento de maltrankvila sopiro. Maloftaj grandaj larmoj unu post alia ruliĝis el sub la longaj okulharoj de la junulino. Akra, antaŭe ne spertita kompato tranĉis la astronavigaciiston. Ne kuraĝante tuj simple ekparoli kun la nekonatulino, li pensis, kiel helpi al ŝia malfeliĉo. La haŭto, pli malhela, ol tiu de ĉefurbaj loĝantoj, elmontris loĝantinon de la vosta hemisfero. Mallonga kaj malpeza robo malkovris la sveltajn, fortikajn krurojn. Stranga koloro de la haroj — nigra kun cidra nuanco — distingiĝis inter ordinaraj nigraj kun ruĝeto kapoj de tormansanoj kaj harmoniis kun la grizaj okuloj de la knabino. Vizitantoj de la poŝtejo svarmis ĉirkaŭe. Viroj iujfoje ĵetadis al ŝi arogajn rigardojn. La junulino forturniĝadis aŭ mallevadis la kapon, ŝajnigante sin enprofundiĝinta en la leteron.
Ju pli Vir Norin observis la nekonatulinon, des pli li sentis en ŝi animan profundecon, kiun li malofte renkontadis en tormansanoj, ordinare senigitaj je memeduko kaj psika kulturo. Li komprenis, ke ŝi estas sur sojlo de granda malfeliĉo.