Vir Norin tuj ricevis adreson. En kvartaloj, okupitaj per domoj de «lovoj», kie loĝis soleca profesoro de la Arkitekta Asocio, por dispono de la teranoj troviĝis du oportunaj ĉambroj. Tie loĝis precipe teĥnika inteligencio, inter kiu nemalgrandan rolon ludis samideanoj de Tael, el tiuj, kiuj spektis la filmojn de «Malhela Flamo».
Sju-Te vekiĝis kaj ĉirkaŭrigardis, streĉigante sur la genuojn la ĉifitan robon.
— Iru, lavu vin, — gaje proponis la astronavigaciisto, — kaj ni iros tagmanĝi, kaj poste — al la loĝejo. La ĉambro estas trovita, sed ĝi estos apud la mia. Ĉu tio ne malhelpos al vi?
Sju-Te ĝoje aplaŭdis.
— Tute ne! Ĉu tiel baldaŭ? Ho, kiel longe mi dormis! Dum lastaj du noktoj mi veturis, starante en koridoro, mia mono finiĝis…
— Do vi ja estas tre malsata! Ni iru do!
Ili eniris en grandan Palacon de Nutrado, bonan, laŭ kriterioj de Jan-Jaĥ, domon kun kadritaj per fero vitraj pordoj kaj kun tegaĵo el polurita ŝtono.
Sju-Te, ĝeniĝante pro sia mallonga, malmultekosta robo — dum tiuj horoj virinoj ordinare portis pantalonojn, — enpremiĝis en angulon kaj de tie kun sciemo observis la nekutiman medion kaj konduton de ĉefurbanoj. Vir Norin same ŝatis fari tion dum liberaj minutoj. Oni alportis al ili tagmanĝon. Kaŝe rigardetante al sia akompanatino, li miris, kiel bele, sen avido kaj sen troa afekto manĝis tiu, sendube, tre malsata junulino. Tute kiel loĝantino de la Tero. Vir Norin nur poste eksciis, ke Sju-Te ne ricevis edukon kaj ŝia agrabla sinteno estis kaŭzita de denaska anima delikateco.
Nemalproksime de ili, ĉe polurita kolono el griza artefarita marmoro, kuniginte kelkajn tablojn, lokiĝis brua kaj senĝena kompanio de junuloj. Vir Norin kaj Sju-Te povis libere interŝanĝi impresojn, altirante nenies atenton. Inter la tabloj per danca irmaniero paŝadis junulino en ruĝbruna robo, neordinare svelta por tormansanino. Ŝi iradis rekte kaj fiere, ŝia saĝa vizaĝo kun pensema kaj malgaja esprimo estis defie ŝminkita. Inter vizitantoj kaj kelnerinoj ŝi impresis kiel raraĵo, sed facila nuanco de vulgareco sentiĝis en ŝia gracia sinteno. La kruroj de la junulino en oraj ŝuoj kun altaj kalkanumoj paŝis facile kaj delikate.
— Rigardu, kiaj belaj kruroj! — ekkriis Sju-Te.
La astronavigaciisto oblikve rigardis al la malgrandaj piedoj de sia akompanatino, vestitaj per sandaloj-plandumoj kun du rimenetoj, kuniĝantaj inter la dikaj kaj la duaj fingroj. La glataj, kiel ĉe infanoj, piedoj de Sju-Te ŝajnis nudaj kaj sendefendaj. Ŝi kaŝis ilin sub la tablon kaj ripetis:
— Rigardu, kiel ŝi estas malgaja. Tio estas sorto de ĉiuj belaj junulinoj. Eble, al ŝi necesas diri konsolon, samkiel al mi?
La astronavigaciisto silentis, pensinte, ke Sju-Te ne vane atentis ĝuste tiun ĉi junulinon. Ili ambaŭ distingiĝis per sia seriozeco inter aliaj junaj virinoj kun ilia nervoza kriemo kaj grimacado, kiujn oni opiniis modaj en la ĉefurbo de Tormans.
— Mi sentas, ci estas tute neordinara homo. Eble, — en la okuloj de Sju-Te aperis timo, — alivestita «serpentulo»?
— Ĉu vi iam aŭdis, ke almenaŭ unu «serpentulo» helpus al unua renkontito?
— Neniam! — ekĝojis la junulino. — Sed kial ci ne diras al mi «ci», kiel estas kutime ĉe ni? Kial?
— Mi klarigos poste.
La fino de la tagmanĝo pasis en silento. Malvigliĝinta Sju-Te ekiris post Vir Norin por trovi la domon kun la promesita loĝejo. Ili vojeraris en la malnova urboparto kun mallarĝaj, kurbaj stratetoj. Vir Norin haltigis pasantan «mavon».
— Leviĝu dekstren, — diris tiu, — ci vidos kvartalojn de grizaj domoj kvazaŭ el brikoj. Kiam ekbojos hundoj, do ci venis.
En kvartaloj de «lovoj» Vir Norin ankaŭ antaŭe vidis hundojn, kiujn sur ŝnuretoj promenigis virinoj. En aliaj lokoj de la urbo li rimarkis neniajn hejmajn bestojn. Por la terano ne estis dubo, ke la hundoj estis alportitaj ĉi tien el la gepatra planedo, ilia mirinda simileco kun la teraj ne povis esti hazarda.
— Ĉi tie estas tro multe da hundoj! — miris Sju-Te. — Por kio ili?
— Eble, longvivantoj havas tempon, por doni ĝin al animaloj. Al mi ĉiam hundoj ŝajnis kaptitoj de malvastaj domoj kaj ĉambroj, taŭgaj eble nur por katoj…
— Kaj por homo, — aldonis Sju-Te.
— Jes, bedaŭrinde. Plej ravitaj ŝatantoj de hundoj ofte estas solecaj neŭrasteniuloj aŭ homoj, ofenditaj per io. Por ili alligiteco de hundo servas kiel apogo, kvazaŭ konvinkante ilin, ke ankaŭ ili por iu estas superaj estaĵoj. Mirinde, kiom multajn vizaĝojn havas tiu strebo esti supera estaĵo! Jen danĝero, subtaksita de antikvaj psikologoj!
— Ĉu de niaj antikvaj psikologoj? Ĉu ci scias la historion?
— Iomete.
— Kiel mi dezirus scii ĝin pli multe! Historio estis por mi la plej interesa fako en la lernejo…
La mastro de la loĝejo estis hejme. La alta, maljuna «lovo» malalte riverencis al la astronavigaciisto, singarde premis la manon de Sju-Te. En malhela mallarĝa antaŭĉambro Vir Norin atentis pezan enirpordon kun kelkaj komplikaj seruroj.
— Tio estas ne kontraŭ ŝtelistoj, — klarigis la mastro, — ili, se deziros, tutegale enrompiĝos.
— Ĉu?