Malriĉeco estas diversspeca, kaj la materia malriĉeco de la planedo Jan-Jaĥ ankoraŭ ne estas pereiga. Ĉar ĝi trovos eliron en la spirita riĉeco. Sed por tio necesas bazo — bibliotekoj, muzeoj, pinakotekoj, skulptaĵoj, belaj domoj, bona muziko, dancoj, kantoj. Kaj la fifama malegaleco de distribuado de materiaĵoj ne estas la plej terura malfeliĉo, se nur la regantoj ne penas konservi sian staton per spirita mizereco de la popolo. La grandaj reformistoj de la tera socio antaŭ ĉio instruis gardi la psikan riĉon de la homo. Konservi ĝin eblas nur en agado, en aktiva lukto kontraŭ malbono kaj en helpo al la kunfratoj, alivorte — en senlaca laboro. Lukto ja ne nepre postulas neniigon. En lukto oni uzu specialajn rimedojn, sed nur permeseblajn por la vojo de Bono, sen mensogo, murdo kaj furiozo. Alie la venko por la popolo signifos nur anstataŭigon de subpremantoj.
— Kian ekzemplon vi povas nomi?
— Sur malalta nivelo — ĥemiajn rimedojn por timo, larmoj kaj neeltenebla odoro. Por neniigo de registraĵoj kaj denuncoj — bruligilojn. Por okazo de rekta kunpuŝiĝo — paralizilojn, timigajn infrasonojn, hipnotajn okulvitrojn kaj similan armilaron de individua defendo kontraŭ persona persekuto. Sur alta nivelo — alte evoluintan psikan forton, rekonadon de fiuloj, sugestion, legadon de emocioj.
Ekzistas grandega faktoro de reflekto, reĵeto psikologia, kaj ĝi estas atingebla por ĉiu homo, nature, kun certa trejno. Tion, kion oni ĉe vi opinias magnetismaj, sorĉaj fortoj, ni delonge uzadas eĉ en infanaj ludoj de «malapero» kaj «foriro trans spegulon». Por aktivigi la altajn fortojn de la homo, necesas longa preparo, sama, kian pasas artistoj, prepariĝante al kreado, al altega flugo de sia animo, kiam al ili venas, kvazaŭ el ekstere, granda intuicia kompreno. Ankaŭ ĉi tie estas tri paŝoj: liberiĝo, koncentriĝo kaj veno de ekkono.
— Kaj kiel vi pensas, regantino de la teranoj, ĉu sur Jan-Jaĥ oni intence tenas la popolon sur malalta spirita nivelo? — demandis la gvidanto.
— Al mi ŝajnas — jes!
— Tiuokaze ni komencas agi! Kiel ajn gardu sin la regantoj kaj la «serpentuloj», ili ne saviĝos. Ni venenos akvon, kiun ili trinkas el specialaj akvokondukiloj, dispulvorigos en la aero de iliaj loĝejoj bakteriojn kaj radioaktivan venenon, saturos per malutilaj, malrapide efikantaj substancoj ilian manĝon. Dum jarmiloj ili varbadis sian gardistaron el la plej malkleraj homoj. Nun tio ne eblas, kaj «lovoj» penetras en iliajn fortikaĵojn.
— Kaj kio? Se la popolo ne komprenos viajn celojn, vi mem iĝos oligarkoj. Sed vi ja ne strebas tion, ĉu?
— Neniaokaze!
— Do preparu kompreneblan al ĉiuj programon de agado, kaj ĉefe — kreu justajn leĝojn. Leĝoj necesas ne por gardo de potenco, proprieto aŭ privilegioj, sed por gardo de digno kaj por multigo de spirita riĉo de ĉiu homo. Per la leĝoj komencu kreon de la Tri Paŝoj al la vera socio: leĝo, reale publika opinio, kredo de homoj je si mem. Faru tiujn tri paŝojn — kaj vi kreos ŝtuparon el infereco.
— Sed tio ja ne estas teroro!
— Certe. Tio estas revolucio. Sed en ĝi la «Grizaj Anĝeloj», se ili estos preparitaj, povos teni en timo la plenumantojn de senleĝeco. Sed sen komuna agado, sen unio de «lovoj» kaj «mavoj» vi iĝos amaseto da oligarkoj. Kaj nur tio! Post ioma tempo vi neeviteble foriros de la antaŭaj principoj, ĉar socio de la pli alta, komunisma ordo povas ekzisti nur kiel kuna fluo, ĉiam ŝanĝiĝanta, strebanta antaŭen, foren, supren, sed ne kiel disaj partoj kun ŝtoniĝintaj privilegiitaj tavoloj.
La gvidanto de la «Grizaj Anĝeloj» levis la manplatojn al la tempioj kaj riverencis al Rodis:
— Pri ĉio ĉi necesas ankoraŭ multe pensi, sed mi vidas lumon.
Volvinte sin en la kapotojn, la «Grizaj Anĝeloj» foriris, akompanataj de Tael. Rodis malstreĉiĝis en la fotelo, metinte la kruron sur la kruron. Antaŭ ŝi lokiĝis la skulptisto Ritin; plene enprofundiĝinte en siajn skizojn, li mallaŭte kantetis ion tre konatan. Faj Rodis rememoris: tio estis antikva melodio de la Tero, ŝi rememoris ankaŭ vortojn por ĝi: «Mi estas en malgaj', ĉar mi tre amas vin».[32] Estas mirinde, kiel muziko, leviĝinta el profundo de jarcentoj, kunligis ambaŭ planedojn, trakreskis en sentoj de teranoj kaj tormansanoj per sama strieto de belo. Kaj en Faj Rodis mem tra ŝarĝo de devo kaj maltrankvilo pri estonteco de tiu ĉi popolo trakreskis certeco pri sukceso de la tera ekspedicio.
Ĉapitro 12
Kristala fenestro
Antaŭ eliro sur straton Vin Norin pririgardis sin en spegulo. Li penis ne distingiĝi inter loĝantoj de la ĉefurbo kaj imitis ilin eĉ per irmaniero. Homoj kun bonega staturo kaj potenca muskolaro sur Tormans ĝenerale estis ne tiom raraj: profesiaj sportistoj — luktistoj, pilkludistoj, cirkaj atletoj. Sed, verŝajne, atenta okulo distingus Vir Norin-on ankaŭ de ili laŭ fulma reago, kun kiu li movis sin en homamaso.
Vir Norin direktis sin al medicin-biologia instituto. Sciencistoj de Jan-Jaĥ kunigis tiujn du branĉojn de naturaj sciencoj.