La vicdirektoro dankis Vir Norin-on kaj diris, ke, eble, la tera saĝo estas granda, sed li ne konsentas kun ĝi. Necesas daŭrigi la disputon, kiu tre gravas.
— Ankaŭ mi ne konsentos kun vi, — ridetis la astronavigaciisto, — sekvante la teran saĝon. Iam ankaŭ ĉe ni sur la Tero oni faradis multegajn disputojn pri milionoj da demandoj, eldonadis milionojn da libroj, en kiuj homoj disputis kun siaj oponantoj. Finfine ni implikiĝis en subtilaĵoj de semantiko kaj silogismoj, en ĝangaloj de milionoj da filozofiaj difinoj de objektoj kaj procezoj, de komplikega interplektaĵo de matematikaj esploroj. En la literaturo estis okazanta analogia procezo de amasigo de artifikaj vortaj trukoj, amasigo de malplena, nenion entenanta formo.
Kaj la diserigita konscio, kaptita en tiuj elpensitaj labirintoj, generis same sensencajn fantastajn verkojn de pentroarto kaj muziko, kie ĉiuj veraj trajtoj de la ĉirkaŭanta mondo estis terure distorditaj. Aldonu al tio, ke la skizoida dissplitigita psiko neeviteble forpuŝas sin de la realo, postulante foriron en sian propran mondon, mondon de kreaĵoj de malsana cerbo, kaj vi komprenos forton de tiu ondo en la historia vojo de la homaro de la Tero. Ekde tiam ni timas artifikajn disputojn kaj evitas troan detaligon de difinoj, ĝenerale ne tre necesaj en la rapide ŝanĝiĝema mondo. Ni revenis al tre antikva saĝaĵo, eldirita jam en hinda eposo «Mahabharata» antaŭ kelkmil jaroj. Heroo Arĝuna diras: «Per kontraŭdiraj vortoj vi min implikas. Parolu nur pri tio, per kio mi povas atingi la Bonon!»
— Atendu! — kriis la vicdirektoro. — Do, ĉu vi ankaŭ matematikajn difinojn opinias nenecesaj?
— Matematiko necesas nur sur sia loko, tre malvasta. Vi mem submetis vin al malsato, malsanoj kaj spirita malriĉiĝo pro neglekto al la homo kaj al la naturo, pro tri malkredoj: je eblo lukti kontraŭ kampaj parazitoj kaj altigi fekundecon nure per biologiaj rimedoj anstataŭ ĥemio; je eblo krei plenvaloran artefaritan nutraĵon; je granda profundeco de penso kaj spiritaj fortoj de la homoj. Vi malproksimigis vin de efektiva ekkono de komplikeco de la viva naturo, surmetinte katenon de unuflanka kaj danĝera linia logiko, kaj el liberaj pensantoj iĝis katenitaj per de vi mem elpensitaj metodoj sklavoj de malvastaj sciencaj fakoj. La sama praa kredo je forto de signo, cifero, dato kaj vorto dominas super vi en verkoj kaj formuloj. Homoj, kiuj opinias sin ekkonintaj la veron, ĉirkaŭbaras sin per la esence sama superstiĉo, kiu estas en primitivaj sloganoj kaj afiŝoj por «mavoj».
La antikvaj hindoj havis apologon pri potenca saĝulo, laŭ kies volo ĉiuj rampis antaŭ li. Sed la saĝulo ne estis antaŭvidema kaj estis disŝirita de tigro-hommanĝanto, atakinta subite, kiam la saĝulo ne sukcesis koncentri sian volon por rebato de la malbona intenco. Tial via protesto ne devas iĝi simila al renkonto kun tigro, sed estos efika nur post analizo de la stato.
Mi ankoraŭ tre malmulte konas vian planedon, sed dume mi ne vidis ĉe vi la veran sciencon. Tio, kio nomiĝas tiel ĉi tie, estas nur teĥnologio, malvasta profesiismo, tiel malproksima disde sindonema laboro por ekkono de la mondo, samkiel metia rutino disde vera majstreco. Vi konkuras pri efemeraj aplikaj malkovroj, da kiaj ĉe vi ĉiutage oni faras centojn da miloj. Tio, certe, estas grava kaj necesa, sed ne konsistigas la tutan sciencon. Malgraŭ disvastiĝintaj ĉe vi opinioj, Jan-Jaĥ ne suferas pro manko de teĥnologio aŭ pro ĝia troo. Ĉe vi troo da teĥniko en grandaj centroj kaj manko en periferiaj urbetoj kreas ege malegalan kaj mallertan ĝian uzon.
Sintezan scion kaj klerigon de la popolo ĉe vi oni eĉ ne opinias nepraj komponaĵoj de scienca esploro, sed tio ja estas ĝuste la fundamentoj de la scienco. Ĝuste tial aperas tiu amaso da malmultekostaj scioj de frumaturaj malkovroj, akiritaj sen meditado kaj longa selektado, kiu ne permesas al vi rigardi al la vastaĵoj de la mondo de ekkono. Samtempe troa fiero de junaj esploristoj, fakte malkleraj teĥnologoj, imagantaj sin sciencistoj, atingas tion, ke ili revas pri rekonstruo de la universo, eĉ ne proksimiĝinte al kompreno de komplikeco de ĝiaj leĝoj.
— Troigo! — kriis la vicdirektoro.
— Tute prave! — konsentis Vir Norin kaj evitis penojn disputigi lin pri takso de la scienca agado de la instituto.
Li eliris sur straton, kun ĉiama plezuro forlasinte la malbone ventolatan domon. Jam venis tormansa frua nokto kun ĝia obtuza, senstela mallumo, en kiu dronis la malhela griza luno. Sur angulo, super kubeto de kiosko, vendanta ebriigan trinkaĵon, lumis lanterno. Tie amasiĝis viroj, aŭdiĝis raŭka insultado. Venteto alportis miksitan odoron de la drinkaĵo, cigareda fumo kaj nokto.