Antaŭ la tablo, kie estis kunsidanta la konsilio de la «metiejo», ekstaris alia sciencisto, pala kaj sulka, cizelanta vortojn kun venena moko:
— Oni ne devas voki al helpo aliajn civilizojn de la kosmo. Ili venos kiel konkerantoj, kaj ni iĝos iliaj sklavoj. Tion antaŭvidis la granda Ino-Kaŭ en la Jarcento de Saĝa Rifuzo, do en la momento de la unua kontakto kun aliplanedaj kulturoj. Pardonu min la tera gasto, sed tia estas la rigardo de realisto, sed ne de romantika revulo!
— Mi ne miras! — replikis Vir Norin. — Sur la Tero, ankoraŭ dum la Erao de la Disa Mondo, fama ĉina sciencisto Jang postulis, ke ni ne respondu al vokoj, se ili venos el aliaj planedoj. Samtempe germana astronomo Herner deklaris, ke en establo de ligo kun aliaj mondoj li vidas la lastan eblon eviti tutplanedan memmortigon. Li subkomprenis militon kun uzo de la plej terura armilo, inventita tiutempe fare de la scienco.
La vicdirektoro de la instituto, preninte vorton, listigis bonajn farojn, per kiuj kontribuis la biologian medicinon la sciencistoj de la instituto: kuracilojn, speciale halucinajn narkotaĵojn, kaj metodojn de rekonstruo de psiko.
— Jen reala malkonfirmo de kalumnioj de la unua oratoro, ke la scienco ne donas rezultojn en sociaj aferoj. Ĝi havas rektan rilaton al bonoj por la homaro.
— Pardonu la fremdulon, — enmiksiĝis Vir Norin, — kiamaniere?
— Informo, kiel ajn vasta ĝi estu, per si mem ne kreas saĝon kaj ne helpas al homo venki siajn malfacilaĵojn. Senlima homa stulteco ne ebligas kompreni la veran naturon de malfeliĉoj. Helpe de niaj aparatoj kaj ĥemiaĵoj ni enbatas en malspritajn kapojn la ĉefajn solvojn de la sociaj problemoj. Laŭ ordono de la granda kaj saĝa Ĉojo Ĉagas ni kreis hipnotan serpenton, malkovrantan intencojn de malamikoj de la ŝtato. Nia instituto produktis maŝinojn por saturo de aero per potencaj trankviligiloj kaj haluciniloj, eĉ eta kvanto da kiuj povas ŝanĝi iron de pensoj de eĉ la plej malesperiĝinta homo kaj pacigi lin kun malfeliĉoj kaj eĉ kun la morto…
— Jes, sed la scienco ne sukcesis eĉ klarigi la sencon de ekzisto de la homo, — subite interrompis la vicdirektoron nova oratoro, homo kun maldensa kaj mallarĝa barbeto, simila al antikvaj mongoloj. — La homoj ne pli multe komprenas la celon de la vivo, ol la teruraj animaloj de sekaĵo kaj oceano, malaperintaj el la planedo Jan-Jaĥ, tial mi ne emas jubili, kiel nia altestimata estro. En okuloj de malkleraj homoj, ĉu de «mavoj», ĉu de la superaj tavoloj de la socio, la scienco ĉiam pravas, frakasante nociojn, establiĝintajn ekde antikveco. Ili pensas, ke la scienco per si mem estas la plej nobla instrumento de la homo, nur perversigita per lia fia naturo, ke ĝi estas la plej efika forto de la vivo. Mallonge dirante, laŭ ilia vidpunkto ni devas ĉiam iri nur laŭ la scienca vojo — la magia vojo, transformanta la scienciston en la sorĉiston kaj orakolon! Kia ironio! Ĉu necesas diri, kian amaran lecionon ricevis danke al tiu superstiĉo la popolo kaj entute la planedo Jan-Jaĥ!
La fendo inter la popolo de Jan-Jaĥ kaj la scienco estis tiom granda, ke ĝi naskis plenan nekompetentecon de plejmulto da homoj, kiuj rilatas al sciencistoj kun superstiĉa timo. Kaj ni pagas al ili per manko de eĉ eta zorgo pri la sorto de la popolo.
La vicdirektoro signis al la prezidanto, kaj tiu interrompis la oratoron:
— Duan fojon dum tiu ĉi vespero elpaŝoj ricevas neallaseblan formon de kalumnio pri la scienco kaj ĝiaj honestaj laborantoj. Ni prefere aŭskultu nian gaston, lian opinion pri la scienco, lian takson de la hodiaŭaj eldiroj, kvankam ili ne iris en necesa direkto.
Vir Norin ekstaris, petis pardonon, se li malĝuste komprenis la parolintojn, kaj diris, ke li penos ekspliki la opinion de teranoj pri la scienco plej ĝenerale.
— La scienco ne scias kaj ne povas scii tutan senfinecon de la mondo. Kaj kredo je tio, ke ĝi jam trovis solvon de ĉiuj problemoj, kondukos al katastrofo. Tiel povas pensi nur homoj, blindigitaj per dogmeco aŭ per nekritika entuziasmo. Neniu el malkovroj, neniu el la plej grandaj leĝoj estas definitiva. Ordinare pri pleneco kaj finiteco de la scienco pensas dogmemaj mensoj en matematiko, sed tio estas samo, kiel se historiisto decidus, ke la historio estas finita. Ju pli evoluas nia scio, des pli da enigmoj de la naturo ekstaras antaŭ ni. Senlima estas riĉeco de la plej kutimaj fenomenoj, neelĉerpebla en sia diverseco, en sinuaj vojoj de historia evoluo. Ni sur la Tero imagas la sciencon kiel senfinan laboron, strebantan malproksimen laŭ miliardoj da parsekoj kaj al estontaj generacioj laŭ miloj da jarcentoj. Tiel komplika kaj enigma estas la universo, ke post la pasintaj jarmiloj de evoluo de la scienco ni perdis la fieraĉon de la antikvaj sciencistoj kaj kutimiĝis al modesteco. Unu el la ĉefaj reguloj, pri kiuj ni instruas niajn infanojn, diras: «Ni scias nur mizeran onon de tio, kion ni devas scii…»
Facila bruo de miro trapasis la ĉambron, sed la sciencistoj scipovis aŭskulti, kaj Vir Norin daŭrigis: