Estas sciata «la nombro de Loŝmid»[35] (nombro da atomaj kompleksoj kaj lima rapido de onda moviĝo en gasa medio). Tiun nombron determinas amplekso de planedo kaj ecoj de ĝia malviva substanco. Tial ekzistas lima kvanto de maso de vivo, de viva materio, kiu povas ekzisti sur tiu planedo. Tiu kvanto estas konstanta grando, malmulte ŝanĝiĝanta dum geologia tempo. Rompo de tiu konstanto kondukas al amasa elmortado. Sed ni revenu al la noosfero. Pri ĝi necesas zorgi pli, ol pri la atmosfero, kaj vi neglektas ilin ambaŭ. Viaj malsanulejoj estas aranĝitaj sen kompreno de psikologia influo de la medio; mi miras, kiel oni resaniĝas en ili.
— Tute bone resaniĝas! — kredigis la vicdirektoro.
— Mi komprenas. Homoj de Jan-Jaĥ ne similas al streĉitaj kordoj, kiel ni, teranoj, kaj pli facile eltenas inferecajn kondiĉojn. Ili ne havas alian eliron. Ni tre baldaŭ repagus ĉi tie pro niaj rapideco de reago, streĉiteco de sentoj kaj ŝarĝo de memoro.
La bonaĵoj, pri kiuj oni ĉi tie diris, el mia vidpunkto estas murdaj kaj estas pravigeblaj per nenia ŝtata neceso. Trankviligiloj, pacigantaj homojn kun mankoj de la vivo, similas al falĉilo, fortranĉanta radike ĉion: florojn kaj herbaĉojn, bonan kaj malbonan. Evidente, via biologia scienco estas direktita al subpremo de interna libero cele de supraĵa normigo de individuoj, alidire kreo de homamaso. Ĉiuj listigitaj de vi esploroj estas orientitaj ĝuste tiel. Kiel do eblas elekti la belan kaj plekti el ĝi girlandojn de homaj sortoj, helpi al homoj trovi kaj aprezi ĉion helan en la vivo, se vi obtuzigas emociojn, neniigas animon?
Post teruraj katastrofoj kaj malhumanigo de la EDM ni komencis kompreni, ke vere eblas neniigi animon, tio estas psikan egoon de homo, per supraĵa kaj memlaŭdanta raciumado. Eblas senigi homojn je normalaj emocioj, amo kaj psika eduko kaj anstataŭigi ĉion ĉi per rezonado de komputilo. Aperis multaj tiaj «malhomoj», tre danĝeraj, ĉar al ili estis konfiditaj sciencaj esploroj kaj kontrolo pri veraj homoj kaj pri la naturo. Elpensinte la mitan imagaĵon pri la princo de malbono — Satano, la homo mem iĝis tiu, speciale por animaloj. Imagu por momento centojn da milionoj da ĉasistoj, kiuj buĉadis animalojn nur por plezuro, gigantajn buĉejojn, eksperimentajn vivariojn de institutoj. Poste okazis paŝo al la homo mem — kaj kreskas hekatomboj de kadavroj en koncentrejoj, oni senhaŭtigas homojn kaj plektas el virinaj harligoj ŝnurojn kaj tapiŝojn. Tio estis, la homaro de la Tero ne kaŝiĝos de tio kaj ĉiam memoras la epokojn de malbono, pravigita de sciencistoj. Kaj ju pli profunda estas scio, des pli forta povas esti malutilo! Samtiam oni elpensis metodojn de kreo de biologiaj monstroj — kiel cerboj, vivantaj en solvaĵoj aparte de la korpo, aŭ kunigo de partoj de homo kun maŝinoj. Ĝenerale, tio estis la sama vojo al kreo de malhomoj, en kiuj el ĉiuj sentoj restus nur strebo al senfina sadisma potenco super veraj homoj, neeviteble kaŭzita de ilia grandega malplivaloreco. Feliĉe, ni ĝustatempe ĉesigis tiujn frenezajn intencojn de la novaj satanistoj.
— Vi mem kontraŭdiras al vi, sendito de la Tero! — diris iu, etendante la maldikan kolon, sur kiu sidis la granda kapo kun la plata vizaĝo kaj la koleraj, fende mallarĝaj okuloj. — Jen la naturo estas tro senkompata, ludante kun ni kruelan ludon de evoluo, jen la homo, malproksimiĝante de la naturo, faras nekorekteblan eraron. Kie do estas la vero? Kaj kie estas la satana vojo?
— Dialektike — kaj en la unua, kaj en la dua. Dum la naturo tenas nin en senelira infereco, samtempe levante el ĝi per evoluo, ĝi iras laŭ satana vojo de senkompata krueleco. Kaj kiam ni vokas al reveno en la naturon, al ĉiuj ĝiaj miraklaj allogaĵoj de belo kaj falsa libero, ni forgesas, ke sub ĉiu, ĉu vi aŭdas, sub ĉiu floro kaŝiĝas serpento. Kaj ni iĝas servantoj de Satano, se ni plu uzu tiun antikvan imagaĵon. Sed ĵetante nin al la alia ekstremaĵo, ni forgesas, ke la homo estas parto de la naturo. Li devas havi ĝin ĉirkaŭ si kaj ne rompi sian naturan strukturon, alie li perdos ĉion, iĝinte sennoma meĥanismo, kapabla al ajna satana ago. Al la vero eblas veni laŭ klinga eĝo inter la du falsaj vojoj.
— Bonege dirite! — ekkriis la unua oratoro.
— Pardonu min kolegoj, sciencistoj de Jan-Jaĥ, se mi ne sukcesis esprimi la saĝon de la Tero, kunigitan kun giganta scio de la Granda Ringo de la Galaksio. Finfine mi estas nur astronavigaciisto. Nur foresto de aliaj, pli indaj homoj igas min paroli antaŭ vi. Ne pensu, ke mi plenas je fiero pri nemezureble pli granda horizonto de la scienco de nia mondo. Mi klinas la kapon antaŭ la heroa strebo al ekkono sur la soleca, izolita planedo. Ĉiu via paŝo estas pli malfacila, ol la nia, kaj tial — pli valora, sed nur ĉe unu absoluta kondiĉo: se ĝi estas direktita al malpligrandigo de suferoj de la homaro de Jan-Jaĥ, al leviĝo el infereco. Tielas ĉe ni la sola kriterio de valoro de la scienco.
Vir Norin malalte riverencis al la ĉeestantoj, kaj tiuj silentis, ĉu konsternitaj, ĉu indignantaj.