— Do, decidite, — diris Vir Norin, kies SDP estis plenumanta devojn de sekretario kaj kodis rezultojn de la konsiliĝo por transsendo al «Malhela Flamo».
— Decidite, — konfirmis Rodis, — vi restos en la ĉefurbo inter sciencistoj kaj inĝenieroj. Tor Lik kaj Tivisa trairos la planedon de poluso al poluso, vizitos rezervejojn kaj marajn staciojn, Eviza — medicinajn institutojn, Ĉedi kaj Gen esploros socian vivon, kaj mi okupiĝos pri historio. Nun necesas komunikiĝi kun la ŝipo, kaj poste — dormi. Niaj gastigantoj frue kuŝiĝas kaj frue vekiĝas.
Vere, kiam estingiĝis lastaj radioj de la vespera aŭroro kaj sub la alta plafono aŭtomate ŝaltiĝis lumo, tuj venis plena silento. Iufoje eblis rimarki en mallumo de la ĝardeno ombrojn de malrapide irantaj gardistoj, kaj ree ĉio rigidiĝadis, kiel en senviva akvo de fabela lago.
Eviza eksentis varman premon de aero, ŝi aliris la fenestron kaj komencis umi kun la fermilo. La larĝa kadro de la fenestro malfermiĝis, freŝa, speciale odoranta aero de la ĝardeno de la fremda planedo blovis en la ĉambron, kaj en la sama momento abomene ekhurlis trumpeto. El ĉiuj flankoj ekkuris homoj, lumante per lanternoj kaj minace levante nigrajn funelojn de sia armilaro.
Vir Norin per unu salto ĵetis sin al la perpleksa Eviza kaj frapfermis la fenestron. La hurlo ĉesis. Norin geste penis trankviligi la gardistojn, amasiĝintajn sub la fenestro. La lanternoj estingiĝis, la gardistoj disiris, kaj la teranoj liberigis siajn sentojn, moketante indignantan Eviza-n.
— Mi estas certa, ke oni aŭskultas kaj vidas nin ĉiutempe, — diris Tor Lik.
— Estas bone, ke la lingvo de la Tero estas absolute nekomprenebla por Tormans! — ekkriis Eviza. — Ili ankoraŭ ne havas niajn tekstojn de sufiĉa longo.
— Mi pensas, oni ĝin facile deĉifros, — kontraŭis Ĉedi, — estas multaj similaj vortoj kaj nocioj. Esence, tio estas unu el lingvoj de la kvina periodo de la EDM, ŝanĝiĝinta dum dudek du jarcentoj.
— Ĉiuokaze, niaj paroloj ankoraŭ ne estas kompreneblaj kaj ne tro maltrankviligos la regantojn de Jan-Jaĥ, — diris Faj Rodis. — Necesas iufoje ekraniĝi helpe de SDP, por ne enkonduki ilin en intimajn flankojn de nia vivo. Ekzemple, nun, kiam ni parolos kun la stelŝipo.
La nigre-blua SDP de Rodis eliris en la centron de la ĉambro. Sub ĝia kloŝo ekzumis fora projekciilo de TVF, la ĉambro iĝis malluma. La stelŝipanoj eksidis pli dense sur la divano. En la kontraŭa flanko ekbrilis verda lumo kaj eksonis melodiaj sonoj de kanto pri branĉo de saliko super monta rivero. Malklaraj, haste moviĝantaj konturoj de homoj subite montriĝis kontraste kaj solide, kvazaŭ la restintoj en la ŝipo transflugis ĉi tien, en la ĝardenojn Coam, kaj eksidis apude en tiu ĉi alta ĉambro de la palaco.
Ŝparante energion de baterioj de la SDP, kies forto povus necesi por pli gravaj aferoj, ĉiu koncize transdonis siajn impresojn de la unua tago sur Tormans. La rekordon de koncizeco superis Tor Lik, kiu parolis lasta: «Multe da polvo, da vortoj pri grandeco, feliĉo kaj sekureco. Samtempe — timo kaj gardaj aparatoj, ne por sekureco, sed por fari la regantojn de Tormans neatingeblaj. Vizaĝoj de homoj mornas, eĉ birdoj ne kantas».
Kiam estingiĝis la stereobildo kaj la komunikado kun la stelŝipo ĉesis, Rodis diris:
— Mi ne scias pri vi, sed min la defenda serumo kaj la biofiltriloj faras dormema.
Dormemon anstataŭ ordinara agemo sentis ĉiuj. Eviza opiniis tion normala fenomeno kaj avertis, ke la stelŝipanoj estos malviglaj dum ankoraŭ tri-kvar tagoj.
Sekvan matenon, tuj post kiam la sep teranoj matenmanĝis, aperis oficisto en karbe-nigra vesto kun broditaj sur ĝi lazur-arĝentaj serpentoj. Li invitis Faj-on Rodis al rendevuo kun «la granda Ĉojo Ĉagas mem». Al la ceteraj ekspedicianoj li proponis promenon laŭ la ĝardenoj Coam, ĝis venos tempo iri en la centran «Rondon de Scioj», kien oni transdonos informon «laŭ ordono de la granda Ĉojo Ĉagas».
Faj Rodis, sendinte al la kamaradoj aerkison, eliris, akompanata de silentema gardisto en lila vesto. Respekte klinante la kapon, li montris la vojon. Ĉe unu el enirejoj, kovritaj per pezaj tapiŝoj, li rigidiĝis, disetendinte la manojn kaj fleksiĝinte en profunda riverenco. Faj Rodis mem deĵetis la tapiŝon, kaj tuj malfermiĝis peza pordo, kiu, kiel ĉiuj pordoj sur Tormans, turniĝis sur ĉarniroj, sed ne glitis en muron, kiel en domoj de la Tero. Faj Rodis trafis en la ĉambron kun malhelverdaj drapiraĵoj kaj skulpta meblo el nigra ligno, kiun la teranoj jam vidis el la stelŝipo laŭ la sekreta televida kanalo.
Ĉojo Ĉagas staris, tuŝetante per la fingro kristalan ŝanĝbrilan globon sur nigra soklo. El proksime «la granda» malmulte similis al siaj ekranaj bildoj. Ĉagas ridetis ruzete kaj kuraĝige, per la mano invitis ŝin eksidi, kaj Rodis ridetis al li responde, komforte aranĝante sin en larĝa fotelo.
Ĉojo Ĉagas eksidis proksime, fideme kliniĝis antaŭen kaj kunmetis la manojn, kvazaŭ prepariĝinte pacience aŭskulti sian gastinon.