— Kio «nur»? — senpacience ekkriis Ĉojo Ĉagas, per du paŝoj trairis la ĉambron kaj deŝiris faldan drapiraĵon, neniel diferencantan de la mura tapeto. En la niĉo malantaŭ ĝi staris homo, per la larĝe malfermitaj okuloj li rigardis al sia sinjoro. Ĉojo Ĉagas kolere ekkriis, sed la gardisto ne moviĝis. Ĉojo Ĉagas ĵetiĝis en alian flankon. Rodis haltigis lin per gesto.
— La dua same nenion komprenas!
— Ĉu tio estas viaj ŝercoj? — furioze ekkriis la reganto.
— Mi antaŭtimis renkonti nekomprenon, kiel hieraŭ kun la fenestro, — kun nuanco de pardonpeto konfesis Rodis.
— Kaj ĉu vi povas tiel… ĉiun? Eĉ min?
— Ne. Vi apartenas al tiu kvinono de ĉiuj homoj, kiuj ne estas hipnoteblaj. Antaŭe necesas rompi vian subkonscion. Tamen, vi mem tion scias… Vi havas koncentritan kaj trejnitan volon, potencan menson. Vi subigas al vi homojn ne nur per influo de gloro, potenco, respektiva medio. Tamen ankaŭ tiujn rimedojn vi uzas bonege. Ekzemple, via akceptejo: vi estas supre, en lumo, dum malsupre, en ombro, estas ĉiuj aliaj, mizeraj servantoj.
— Ĉu malbone elpensite? — demandis Ĉojo Ĉagas kun noto de supereco.
— Tiujn aferojn oni tre delonge konas sur la Tero. Kaj multe pli majestajn!
— Ekzemple?
— En antikva Ĉinujo la imperiestro, nomata la Filo de la Ĉielo, ĉiujare faradis preĝadon pri rikolto. Li iradis el preĝejo en specialan marmoran pavilonon — la altaron — tra parko laŭ vojo, laŭ kiu rajtis iri nur li. La vojo estis levita ĝis la pintoj de arboj de la parko kaj zorge pavimita per marmoraj platoj. Li iris en plena soleco kaj silento, portante vazon kun ofero. Al ĉiu, kiu hazarde renkontiĝis tie, malsupre, sub la arboj, oni tuj forhakadis la kapon.
— Do, por plena majesteco mi devus hieraŭ forhaki la kapojn al vi ĉiuj?… Sed ni lasu tion. Kiel vi ekregis miajn gardistojn?
— Tre facile. Ili estas trejnitaj por senresponso kaj senpensa plenumado. Tio kaŭzas perdon de racia percepto, malspritecon kaj perdon de volo — de la ĉefa komponaĵo de stabileco. Tio jam estas ne individuo, sed biomaŝino kun enmetita en ĝin programo. Estas nenio pli facila, ol ŝanĝi la programon…
El malantaŭ la drapiraĵo same subite, kiel ŝia edzo, aperis virino, neordinare bela por tormansanino. Same alta kiel Faj Rodis, multe pli svelta, ŝi moviĝis kun speciala fleksiĝemo, evidente celanta efekton. La haroj, same nigraj, kiel de Rodis, sed senbrilaj, estis kombitaj malantaŭen de la alta glata frunto, kuŝiĝante sur la tempiojn kaj la nukon per pezaj ondoj. Sur la verto brilis du interplektitaj serpentoj kun oscedantaj faŭkoj, delikate ĉizelitaj el hela metalo, kun iomete rozkolora brilo. Koliero el sama metalo en aspekto de ornamaj kvadratoj, kunligitaj per rozkoloraj ŝtonoj kun diamanta brilo, ĉirkaŭis la altan kolon kaj malleviĝis per kvar brilantaj pendaĵoj en la kaveton inter la mamoj, apenaŭ kovritaj per festonoj de elasta korsaĵo. La oblikvaj mallarĝaj ŝultroj, la belaj brakoj kaj la plej granda parto de la dorso estis nudigitaj, tute ne laŭ la reguloj de la ĉiutaga kostumo de Tormans.
La longaj, iom mallarĝaj okuloj sub la rompliniaj brovoj rigardis atente kaj regeme, kaj la lipoj de la granda buŝo kun levitaj anguloj estis dense kunpremitaj, esprimante malkontenton.
La virino haltis, senceremonie pririgardante sian gastinon. Faj Rodis unua faris paŝon renkonten.
— Ne trompu vin, — mallaŭte diris ŝi, — vi, sendube, estas bela, sed ne povas esti la plej bela, samkiel neniu en la universo. Nuancoj de la belo estas senfine malsamaj — en tio estas riĉo de la mondo.
La edzino de la reganto mallarĝigis la malhelajn brunajn okulojn kaj etendis la manon per majesta gesto, en kiu videblis io afekta, infaneca. Faj Rodis, jam ekkoninta la salutgeston de Tormans, facile premis ŝian mallarĝan manplaton.
— Kia estas via nomo, gastino el la Tero? — demandis tiu per alta, akreta voĉo, abrupte, kvazaŭ ordonante.
— Faj Rodis.
— Sonas bone, kvankam ni kutimis al aliaj sonkombinoj. Kaj mi estas Jantre Jaĥaĥ, en ĉiutaga mallongigo — Jan-Jaĥ.
— Oni nomis vin laŭ la nomo de la planedo! — ekkriis Rodis. — Sukcesa nomo por edzino de la supera reganto.
Laŭ la lipoj de la tormansanino trakuris malestima subrideto.
— Tute ne! La planedon oni nomis per mia nomo.
— Ne povas esti! Alinomi la planedon kun ĉiu nova regantino — kia grandega kaj vana laboro por reskribi ĉiujn indikilojn, kiom da konfuzo en libroj!
— Klopodoj pri ŝanĝo de nomoj estas bagatelo! — enmiksiĝis Ĉojo Ĉagas. — Por niaj homoj ne sufiĉas okupiĝoj, kaj laborantoj ĉiam troviĝos.
Faj Rodis unuafoje konfuziĝis kaj silente staris antaŭ la reganto de la planedo kaj lia bela edzino.
Ili ambaŭ siamaniere komprenis ŝian konfuziĝon kaj decidis, ke venis konvena momento por fino de la aŭdienco.
— Malsupre, en la flava halo, atendas inĝeniero, aldonita al vi por helpo pri ricevo de informo. Li ĉiam estos ĉi tie kaj venos laŭ via unua voko.