— Neniigo de nekonsentantoj estas antikva kaj malnoviĝinta artifiko, — diris ŝi, legante pensojn de la reganto. — Ne nur pro la senditoj de aliaj mondoj, la heroldoj de la kosma frataro de racio, sed ankaŭ pro homoj de sia popolo finfine necesos respondi.
— Kiamaniere? — retenante furiozon, demandis Ĉagas.
— Se esploristoj trovos sur la planedo malutilan kruelon kaj intencan misinformadon, barojn sur vojoj al scio, kio kondukas al malklero de la loĝantaro, tiam ili povos apeli al la arbitracio de la Granda Ringo.
— Kaj tiam?
— Ni kuracas malsanojn ne nur de apartaj homoj, sed de tutaj socioj. Kaj specialan atenton ni donas al profilaktiko de sociaj katastrofoj. Eble, necesus fari tion sur la planedo Jan-Jaĥ antaŭ kelkaj jarcentoj…
— Vi venis kun edifoj, kiam ni jam mem elkaĉiĝis el la malfacilega situacio, — trankviliĝante, diris la prezidanto de la Kvaropa Konsilio.
— Vi scias, ke la teranoj pli frue ne povis trairi la gigantan spacon. Kaj ankaŭ ni ne suspektis, ke niaj prauloj el la Tero povis malproksimiĝi je tia nekredebla distanco. Se ne estus la esploristoj el Cefeo… Tamen, por kio ni vane malŝparas tempon. Provu forĵeti la rolon de ĉionpova reganto. Helpu al ni ekkoni vin kaj penu mem ekkoni nin. Kaj la rezulto determinos viajn postajn decidojn.
— Kaj ĉu la viajn?
— Mi ne povas sola decidi ies ajn sortojn — eĉ de la fidantaj al mi kunuloj. Tial mi ne estas reganto en via kompreno.
— Mi konsideros tion, — diris Ĉojo Ĉagas, ree iĝinta afabla kaj residiginte Rodis-on sur ŝian antaŭan lokon. — Ĉu vi pensis pri planoj de konatiĝo kun nia planedo?
Faj Rodis eksponis la planon, skizitan hieraŭ. Ĉojo Ĉagas aŭskultis atente kaj, mire por Rodis, ne kontraŭdiris. Li staris, rigardetante al la kristala globo kaj kvazaŭ enpensiĝinte. Rodis eksilentis, kaj li, ne deŝirante la okulojn de la globo, donis konsenton al ĉiuj vojaĝoj de siaj gastoj.
— Kun nur sola kondiĉo, — subite turniĝis li al Faj Rodis, — ke vi dume restu gastino de la ĝardenoj Coam!
— Ĉu kiel garantiulo? — duonŝerce, duonserioze demandis Rodis.
— Ho ne, tute ne! Simple mi unua devas ekscii pri mia «prapatrujo», — ironie respondis li.
— Ĉu vi nenion scias pri ĝi?
Ĉojo Ĉagas tremeretis kaj evitis la rigardon de la ĉion komprenantaj verdaj okuloj.
— Certe! Ni devenas de la Blankaj Steloj, kiel trovis niaj sciencistoj. Kaj vi estas tute aliaj. Vi ne vidas vin de ekstere kaj ne komprenas, kiel vi diferencas de ni. Antaŭ ĉio, vi havas nekredeblan rapidecon de moviĝoj, pensoj, kombinitan kun certeco kaj interna trankvilo. Ĉio ĉi povas furiozigi.
— Tio estas malbona. Vi malkovras profunde kaŝatan komplekson de malplivaloreco — la patrinon de ĉiu krueleco. Kiam la potencon atingas homoj kun tia komplekso, ili komencas semi ĉirkaŭ si koleron kaj humiligon, kaj ĝi disiras, kiel cirkloj laŭ akvo, anstataŭ ekzemplo de heroeco kaj servado al la homo.
— Stultaĵo! Tio nur ŝajnas al vi, homoj kun fremda por ni psiko!..
Faj Rodis ekstaris tiel rapide, ke Ĉojo Ĉagas pro neatenditeco kunpremiĝis, kiel rabobesto. Sed ŝi nur tuŝis la kristalan globon, interesintan ŝin per siaj specialaj koloraj ŝanĝbriloj.
— Tiajn aŭgurajn globojn por memhipnoto oni scipovis fari sur la Tero nur en Japanujo antaŭ kvin jarmiloj. Antikvaj majstroj tornis ilin el diafanaj naturaj kristaloj de kvarco. La ĉefa optika akso de la kristalo estas orientita laŭ la akso de la globo. Por aŭgurado necesas du globoj, unun oni starigas akse vertikale, la alian — horizintale, kiel via Tor… via planedo. Kie do estas la dua globo?
— Restis ĉe la prauloj sur la Blankaj Steloj.
— Eble, — indiferente konsentis Rodis, kvazaŭ perdinte intereson pri plua konversacio.
Unuafoje dum la vivo la prezidanto de la Kvaropa Konsilio eksentis neordinaran konfuziĝon. Li mallevis la kapon. Dum kelkaj minutoj ili ambaŭ silentis.
— Mi konatigos vin kun mia edzino, — subite diris Ĉojo Ĉagas kaj senbrue malaperis malantaŭ faldoj de verda ŝtofo. Faj Rodis restis staranta, ne deŝirante la rigardon de la globo kaj malforte ridetante al siaj pensoj. Subite ŝi etendis la manon al la zono kaj elprenis etan metalan tubon. Almetis ĝin al la soklo de la aŭgura globo, kaj mikroskopa polvero de la nigra ligno, tute sufiĉa por analizo, iĝis en ŝia dispono.
Faj Rodis ne sciis, ke ŝi estis meritigita je nekredebla honoro. La persona vivo de la anoj de la Kvaropa Konsilio ĉiam estis kaŝita. Oni opiniis, ke tiuj superhomoj entute ne degnas al tiaj ordinaraj aferoj, kiel edziĝo, tamen povas momente ricevi kiel amoratinon ajnan virinon de la planedo Jan-Jaĥ. Reale la regantoj prenis edzinojn kaj amoratinojn nur el malvasta rondo de la plej fidelaj al ili homoj.
Ĉojo Ĉagas eniris senbrue kaj subite. Verŝajne, tio estis lia kutimo. Li ĵetis rapidan rigardon ĉiuflanken kaj nur poste rigardis al la senmove staranta gastino.
— Ili estas sur sia loko, — mallaŭte diris Rodis, — nur…