— Kaj kiom savis, frakasinte hordojn de murdistoj?
— Mi ne povas agnoski vian pravecon. Tio estis necesa en antikvaj tempoj, kaj ni scias pri tio nur el libroj. Mi ne povas… — Sol Sain eksilentis, vidinte, kiel subite rektiĝis la estro.
La maldekstra supra verda okuleto malheliĝis, dufoje pulsis kaj ree ekbrilis per konstanta lumo. La koncentrita vizaĝo de Grif Rift reviviĝis, la grandaj, instinkte kunpremiĝintaj pugnoj malpremiĝis. Sol Sain faciligite elspiris. Ambaŭ longe silentis.
— Ĉu vi tre amas ŝin, Rift? — Sol Sain tuŝis la manon de Grif Rift. — Mi demandis ne pro vana scivolemo, — firme diris li, — ja ankaŭ mi…
— Kiun? — abrupte demandis Rift.
— Ĉedi-n! — respondis Sol Sain, kaptinte ombron de miro, aperintan por momento en la rigardo de la estro, kaj aldonis: — Jes, la etan Ĉedi-n, sed tute ne la belegan Eviza-n!
Rift rigardis al la maldekstra supra lumeto, facile tuŝante per la fingroj la eksteran vicon de butonoj sur la regpanelo, kvazaŭ cedante al tento voki al komunikado la ĉefurbon de Tormans.
— La abnegacio de Rodis forbaras ŝin de mi, kaj post mia dorso same staras ombro de morto. — Rift ekstaris, trairis kelkfoje laŭ la kajuto kaj aliris al Sol Sain kun apenaŭ videbla konfuziĝo.
— Estas antikva kanteto: «Mi ne scias, atendas min kio antaŭe, kaj rigardi retroen mi timas!».
— Kaj vi, riproĉante min pri malforteco, konfesas tion al mi?
— Jes, ĉar mi riproĉas ankaŭ min mem. Kaj pardonas same.
— Sed se ili aŭdacos…
— Mi diris al ŝi, ke mi disfosos la tutan planedon ĝis kilometra profundo, por trovi ŝin.
— Kaj ŝi malpermesis?
— Certe! «Rift, ĉu vi povos fari tion al homoj?» — la ŝipestro penis transdoni la intonaciojn de Faj Rodis, riproĉajn, malgajajn. — «Vi ne faros eĉ etajn perfortajn agojn…»
— Kaj se okazos rekta atako al «Malhela Flamo»? — demandis Sol.
— Tio estas alia afero. La trian leĝon de Neŭtono ili jam spertis praktike. Kaj estas bedaŭrinde, ke en tiu socio ĝi ne realiĝas en individua perforto. La tuta ilia vivo estus multe pli feliĉa kaj simpla…
— Do, jen por kio necesas la armiloj!
— Ĝuste!
— Sed se ilin ricevas ĉiuj?
— Ne gravas. Ĉiu scios, ke riskos per la kapo, kaj dudek fojojn pensos, antaŭ ol fari perforton. Kaj se pensos, do apenaŭ faros.
La supra maldekstra okuleto estingiĝis por momento, eklumis kaj pulsis kelkfoje.
Faciligite ridetante, Rift impetis al la regpanelo, ŝaltis la sistemon de flankaj frekvencoj. La malgranda ekrano de la akcesora TVF obeeme eklumis, atendante impulson. Grif Rift malŝaltis la retrokomunikadon kaj turniĝis al Sol Sain:
— Min maltrankviligis, al mi ŝajnis… Sed mi rememoris pri la interkonsento kun Faj Rodis. Kiam ŝi deziros konsiliĝi, ŝi donos signalon dum horoj de mia deĵorado.
Sol Sain ekiris al la elirejo.
— Restu! Mi ne atendas sekretojn, tiujn eternajn kaj ĉarmajn sekretojn, la solajn, kiuj restis ankoraŭ sur nia Tero, — kun malgajo diris Rift.
Sol Sain staris en hezito.
— Eble, kun ŝi estos Ĉedi, — aldonis Rift.
La inĝeniero-komputisto residiĝis en la fotelon.
Atendi necesis nelonge. La ekrano eklumis per viola koloro de gasaj lampoj de la planedo Jan-Jaĥ. En la fokuso estis malgranda kvadrata ĝardeno sur ŝtupego de la parto de la palaco, direktita al la montoj. Grif Rift sciis, ke tiu ĝardeno estas disponigita por la teraj gastoj, kaj ne miris, vidinte Faj-on Rodis en sola skafandro. Apud ŝi iris tormansano kun densa nigra barbo — laŭ la priskribo Rift rekonis inĝenieron Tael. Sol Sain facile puŝis la ŝipestron, montrante al SDP-oj, starantaj en du diagonalaj anguloj de la ĝardeno. «Ŝirmite por privata interparolo, — divenis Rift, — sed tiam por kio mi?» Respondo al tiu demando venis ne tuj. Faj Rodis ne rigardis en la flankon de la stelŝipo kaj entute kondutis tiel, kvazaŭ ŝi ne suspektis pri la ŝaltita de ŝi sendilo de la SDP.
Ŝi iris, mallevinte la kapon, kaj mediteme aŭskultante la inĝenieron. Malmulte praktikintaj la parolan lingvon de Jan-Jaĥ, la stelŝipanoj komprenis lian parolon nur parte. Susuris alta herbo sub vento, ŝanceliĝis sovaĝetaj, ventumilaspektaj arbustoj, kaj pezaj diskoj de malhel-ruĝaj floroj kliniĝis sur elastaj tigoj. La malgranda ĝardeno estis plena je maltrankvilo de rompebla vivo, speciale sentiĝanta el la pilota kajuto, neatingebla eĉ por kosmaj fortoj.
La ĝardenon ĉirkaŭis ringo de mallumo. Sur Tormans nokta lumo koncentriĝis en grandaj urboj, gravaj transportaj nodoj kaj en fabrikoj. Sur tuta cetera spaco de la planedo mallumo regis dum duono de diurno. La malgranda kaj malproksima satelito de Tormans estis apenaŭ dispelanta la mallumon. Maloftaj steloj flanke de la galaksia poluso substrekis nigrecon de la ĉielo. En direkto de la centro de la Galaksio malforte lumis kontinua makulo de stela polvo, malgaje estingiĝanta en la kosma abismo.