La veninta oficiro komprenis, ke la teranoj, starantaj sur la kupolo, intencas ion fari ekster la ŝipo. Tiu loko, ronĝita de ravinoj, estis senhoma, kaj la oficiro donis permesan signalon. Ondoj de polvo kaj fumo ekkuris de la stelŝipo, iĝante vertikala muro, ŝirmanta la apudmarajn montetojn. Kiam la fumo disiĝis, la tormansanoj ekvidis rektan vojon, traigitan tra vepro kaj ravinoj, kaj finiĝantan sur la levita ebeno, kie kreskis maloftaj arboj kun dornaj pendantaj branĉoj. La garda oficiro decidis sciigi la estrojn pri la neatendita aktiveco de la teranoj. Li ankoraŭ ne sukcesis raditelefoni al la Administrejo de la Okuloj de la Konsilio, kiam el la interno de «Malhela Flamo» elrampis ia instalaĵo, simila al malalta, vertikale starigita cilindro, kaj, impone treniĝante, ekiris laŭ la ĵus konstruita vojo. Post kelkaj minutoj la cilindro atingis la finan punkton kaj ekturniĝis tie, glatigante la ŝtonecan grundon. Ĝi rotaciis ĉiam pli rapide kaj subite komencis kreski supren, elstarigante dum ĉiu rotacio spirale volvitan dikan strion de blanka metalo. Dum la garda oficiro raportis, inter arboj jam leviĝis brilanta tureto, simila al distirita risorto kaj kronita per maldika stango kun kubeto sur la pinto.
El la stelŝipo neniu eliris, la tureto staris senmove. Ĉio eksilentis super la seka kaj varmega bordo. Kaj la tormansanoj decidis nenion entrepreni.
En la sama vespero «Malhela Flamo» transdonis al Faj Rodis mapon de la loko kaj planon de la improvizita teatro. Rodis avertis, ke la reganto de Tormans rememorigis al ŝi pri la danca «konkuro». Olla Dez promesis dum diurno prepari sian elpaŝon.
Eĉ Sol Sain eliris el sia ermitejo, kiam oni ŝaltis la grandan stereoekranon de la stelŝipo.
En la palaco Coam kvar SDP faris panoraman bildon de la vasta ronda ĉambro de la ŝipo kaj — per retrokomunikado — de la tuta Perla halo de la palaco.
Fama dancistino Gae Od Timfift elpaŝis kun sia kundancanto, larĝŝultra, nealta, kun vireca kaj koncentrita vizaĝo. Ili plenumis tre komplikan, riĉan je turnoj kaj rotacioj, akrobatan dancon, reflektantan reciprokan lukton de viro kaj virino. La dancistino estis en mallonga vesto el apenaŭ kunigitaj per fadenoj mallarĝaj ruĝaj rubandoj. Pezaj braceletoj katenis la maldekstran brakon. Alte sur la kolo brilis koliero, simila al kolringo. La virino faladis, kroĉiĝante je la parulo, kaj etendiĝadis sur la planko antaŭ li. En pozo bela kaj senforta ŝi kuŝis sur la flanko, korde etendinte la brakon kaj la kruron, kaj levinte petegan rigardon. Obeeme donante al la parulo la alian manon, ŝi fleksis la genuon, preta leviĝi laŭ lia deziro, — malkaŝa personigo de la potenco de la viro, de la mizereco kaj samtempe de la danĝera forto de la virino.
La arto kaj la beleco de la plenumintoj, la senriproĉa senpeneco kaj cizeliteco de la plej malfacilaj pozoj, la pasia, lasciva voko de la dancistino, kies korpo estis apenaŭ kovrita per disiĝantaj rubandoj, impresis eĉ la regantojn de Tormans. Ĉojo Ĉagas, sidiginta Faj-on Rodis apud si, ne atentante mornecon de Jantre Jaĥaĥ, kliniĝis al la gastino, degne ridetante:
— La loĝantoj de la planedo Jan-Jaĥ estas belaj kaj posedas la arton esprimi fajnajn sentojn.
— Sendube! — konsentis Rodis. — Por ni tio estas des pli interesa, ke sur la Tero ne ekzistas viroj-dancistoj.
— Kio? Ĉu vi ne dancas duope?
— Dancas, kaj multe! Mi parolas pri specialaj unuopaj elpaŝoj de grandaj artistoj. Nur virinoj kapablas transdoni per sia korpo ĉiujn maltrankvilojn, sopirojn kaj dezirojn, regantajn homon en lia serĉado de belo. Pasis for ĉiuj dramoj de rivaleco, de ekscitita ofendiĝemo, de sklavigo de virino.
— Sed tiuokaze kion ankoraŭ eblas esprimi en danco?
— Ĉe ni danco iĝas sorĉo, nebula, mistera, forglitanta kaj senteble reala.
Ĉojo Ĉagas kuntiris la ŝultrojn.
— Faj vane penas, elektante nociojn, nur malproksime konformajn al la niaj, — flustris Menta Kor, sidinta malantaŭ Div Simbel.
— Probable, Olla ne ricevos agnoskon, — diris Neja Holli, — post kiam ĉi tie virino estis turnata, fleksata, preskaŭ batata.
Ekfluis melodio, kiel kuranta rivero kun ĝiaj plaŭdoj kaj kirloj. Poste ĝi svenis, subite anstataŭiĝinte per alia, malgaja kaj malrapida, malaltaj sonoj kvazaŭ elmergiĝis el spegule kvieta, diafana profundo.
Respondante al ĝi, en profundo de la improvizita scenejo, disigita je du duonoj — la blankan kaj la nigran, — aperis nuda Olla Dez. Facila bruo aŭdiĝis el la halo de la palaco Coam, superita per altaj kaj akraj akordoj, al kiuj la oreca korpo de Olla respondis en seninterrompa fluo de moviĝo. Ŝanĝiĝis la melodio, iĝinte preskaŭ minaca, kaj la dancistino troviĝis sur la nigra duono de la scenejo, kaj poste daŭrigis la dancon sur la fono de la arĝenteca blanka ŝtofo. Admirinda harmonieco, plena, neimageble alta konformo de la danco kaj la muziko, de la ritmo kaj la ludo de lumo kaj ombro kaptis, kvazaŭ kondukis al rando de abismo, kie devis rompiĝi la neeble bela sonĝo.