— Sed tamen necesos, — trankvile diris Rodis, — alie ni restos fremdaj por homoj de Tormans. Kaj nur de ili ni ricevos la veran bildon pri la ĉi-tiea vivo, pri ĝiaj celoj kaj senco. Estas sensence esperi, ke nia sepopo disfosos grandegajn tavolojn de forgesita informo kaj povos kompreni ĝin. Ni bezonas homojn el diversaj lokoj, diversaj sociaj niveloj kaj profesioj. Profesio ĉi tie tre gravas, ili havas ĝin unusolan por la tuta vivo.
— Kaj malgraŭ tio, ili laboras malbone, — rimarkis Ĉedi. — Tivisa kaj Tor vizitis biologiajn institutojn de la planedo kaj estis afekciitaj de nekredebla neprizorgiteco de rezervejoj kaj parkoj: forkonsumitaj, mortantaj arbaroj kaj tute degenerinta faŭno. Demetu pli baldaŭ la skafandrojn, Eviza!
— Necesos toleri ankoraŭ ĉirkaŭ ses tagojn.
La stelŝipanoj komencis disiri laŭ la ĉambroj, por prepari vican transsendon al «Malhela Flamo».
— Ĉu vi deziris vidi Veda-n Kong? Do ni iru, — subite turnis sin Rodis al Ĉedi.
La longe silentinta nigra SDP ektrotis el la angulo al la divano. Faj Rodis prenis el ĝi «steleton» de memormaŝino kun ankoraŭ netuŝita banderolo kaj disvolvis la stanfolion. La grenate ruĝa koloro diris pri biografio de lirika direkto. Post kelkaj manipuloj de Rodis antaŭ la alta, blue drapirita muro aperis bildo de virino. Stereofilmoj de la EGR estis neniel malpli bonaj, ol la modernaj, kaj Veda Kong, tra la forpasintaj jarcentoj, eniris kaj eksidis antaŭ Rodis kaj Ĉedi en fajne plektitan metalan fotelon de tiu tempo.
— Mi ŝaltis la kvinan radion, — flustre diris emociiĝinta Rodis. — Tion, kion mi neniam vidis mem, — la lastan jardekon de ŝia vivo. Kiam ŝi finis deĉifradon de la milita historio de la kvara periodo de la EDM…
Ĉedi, lokiĝinta en la malproksima angulo de la divano, vidis antaŭ si samtempe Veda-n Kong kaj Faj-on Rodis, kvazaŭ sidantajn unu kontraŭ la alia, la virinon de la Erao de la Granda Ringo kaj la virinon de la Erao de Kuniĝintaj Manoj… Ĉiu lernejanino de la Tero konis Veda-n Kong,[16] la esploristinon de teruraj subteraĵoj de la EDM, la heroinon de antikvaj fabeloj, la amatinon de du famaj homoj de sia tempo — de Erg Noor kaj de Dar Veter, la amikinon de la legenda Ren Boz. Ĉedi komparis la konatan bildon kun la viva daŭrigantino de ŝia afero. Faj Rodis ne devis trabatiĝi tra denso de ŝtonoj kaj danĝeroj de gardaj aparatoj. En la abismo de kosmo en distanco, neimagebla eĉ por homoj de la epoko de Veda Kong, ŝi trovis tutan planedon, kvazaŭ restintan post tiuj krizaj tempoj de la tera homaro. Ĉedi kun infana admiro rigardis al la fajna vizaĝo de Veda, milda, kun karesaj grizaj okuloj, kun revema rideto. La kapo ete kliniĝis pro pezo de la grandegaj harligoj. La jaroj ne influis la knabinecan sveltecon de ŝia staturo, sed al Ĉedi, kompare kun la filmoj de la junaj jaroj de Veda, ŝajnis, ke kaŝita malgajo penetras ŝin tutan.
Grandega diverseco de homa aspekto sur la Tero, speciale en la Erao de Komuna Laboro, kiam komencis kuniĝi plej malsamaj rasoj kaj etnoj, superis ajnan fantazion. Ĉiaspecaj koloroj de haroj, okuloj, haŭto kaj specialecoj de kompleksio kombiniĝis en idoj de ĥmero-evenko-hindoj, hispano-ruso-japanoj, anglo-polinezian-zulu-norvegoj, eŭsko-italo-arabo-indonezianoj k.t.p. Listoj de tiuj senfinaj kombinaĵoj okupadis tutajn bobenojn da genealogioj. Vasteco de elekto de genetikaj kombinoj garantiis senfinon de vivo sen degenero, tio estas senliman leviĝadon de la homaro. Feliĉo de la Tero estis en tio, ke la homaro aperis el malsamaj malproksimaj grupoj kaj kreis sur la historia vojo multajn apartaĵojn, kulturajn kaj fizikajn. Komence de la Erao de la Granda Ringo la tipo de la homo de la Tero iĝis pli perfekta, anstataŭinte multaspektajn tipojn de la Erao de Komuna Laboro. Ĝis la fino de tiu Erao la homoj dividiĝis je du ĉefaj kategorioj: la neandertaloida — fortika, kun pezaj krudaj ostoj, kaj kromanjonoida — kun pli maldika skeleto, pli granda alto, pli rompebla psike kaj pli fajna en sentoj. La afero de genetikistoj estis preni de ambaŭ la plej bonan, kuniginte ilin en unu, kio estis farita dum la EGR. Kaj en la EKM la pureco de la aspekto iĝis eĉ pli bone esprimita, kiel tion vidis Ĉedi, komparante la asketan firmecon de la kvazaŭ ĉizita el ŝtono vizaĝo de Faj Rodis kun la milda aspekto de Veda Kong.
Faj Rodis reflektis ankoraŭ unu ŝtupon de altiĝo de energio kaj universaleco de la homo, konscie ellaborata en la socio, evitanta pereigan specialecon. Faj Rodis en ĉio ŝajnis pli fortika, pli firma ol la virino de la EGR — kaj per konturoj de la forta korpo kun fortika skeleto, kaj per lokiĝo de la kapo sur alta, sed ne maldika kolo, kaj per necedema rigardo de la okuloj, metitaj pli larĝe, ol ĉe Veda, kaj respektive per pliaj larĝoj de la frunto kaj de la mentono.