Pasiigitaj per poezieco de la neniam vidita danco, la tormansanoj jen frapadis apogilojn de la foteloj, jen nekomprene kuntiradis la ŝultrojn, iufoje eĉ interparolis flustre.
Malrapide estingiĝis la lumo. Olla Dez dissolviĝis en la nigra duono de la scenejo.
— Alion mi ne atendis! — ekkriis Jantre Jaĥaĥ, kaj la ceteraj ekbruis, jesante.
Ĉojo Ĉagas ĵetis al la edzino malkontentan rigardon, dekliniĝis al la dorsapogilo kaj diris, turnante sin al neniu:
— Estas io nehoma, neallasebla en tia malfermiteco kaj forto de sentoj. Kaj danĝera — tial, ke tiu ĉi virino estas tiom malpermeseble bela.
Faj Rodis vidis, kiel ruĝiĝis la vangoj de Ĉedi, sidanta apud ŝi. La junulino rigardis al ŝi kun petego, preskaŭ ordonante: «Faru do ion!»
«Stulteco neniam devas venki — konsekvencoj nepre estas malbonaj», — glitis en la kapo de Rodis frazo el iu lernolibro. Ŝi decideme ekstaris, permane vokinte al si Eviza-n Tanet.
— Nun ni dancos, — trankvile deklaris ŝi, kiel ion enirantan en la programon.
Ĉedi ĝoje svingis la manojn.
— Por mi sufiĉas! — gale diris Jantre Jaĥaĥ, forlasante la halon.
Post ŝi humile ekstaris ankoraŭ kvin tormansaninoj, invititaj en la palacon. Sed Ĉojo Ĉagas nur pli komforte eksidis en la fotelo, kaj la viroj opiniis sin devigitaj resti. Tamen, la teranoj, rigardintaj el la stelŝipo, vidis, ke la virinoj de Tormans, gvidataj de la edzino de la reganto, kaŝis sin malantaŭ la arĝent-grizaj drapiraĵoj.
Faj Rodis kaj Eviza Tanet malaperis por kelkaj minutoj kaj poste venis en solaj skafandroj, ĉiu portanta sur la manplato alfiksitan al ĝi ok-edran kristalon kun sonregistraĵo. Du virinoj: unu — korve nigra, alia — arĝente verda, kiel salika folio, ekstaris apude, alte levinte la manojn kun la kristaloj. Nekutima ritmo, akra, kun ŝanĝiĝo de oftaj kaj maloftaj frapoj, ektondris en la halo. En takto kun la ritma bruego la danco komenciĝis per rapidaj movoj de la brakoj, etenditaj antaŭen, al la spektantoj, kaj per abruptaj fleksoj de la femuroj.
De la brakoj kun la turnitaj malsupren manplatoj sur la tormansanojn descendis ondoj de rigidiga forto. Obeante al la monotona melodio, Eviza kaj Rodis mallevis la brakojn, alpreminte ilin al la flankoj kaj demetinte la manojn. Malrapide kaj sinkrone ili komencis rotacii, sovaĝe kaj ordone rigardante el sub la kuntiritaj brovoj al la spektantoj. Ili turniĝadis, jubile levante la manojn. Ekŝutiĝis frapoj de misteraj muzikiloj, akordaj kun io profunde kaŝita en la koroj de la viroj de Tormans. Eviza kaj Faj senmoviĝis. La dense fermitaj buŝoj de ambaŭ virinoj malfermiĝis, montrinte idealajn dentojn, iliaj brilantaj okuloj venke ridis. Ili solene ekkantis antikvan iranan himnon: «Ebria kaj amanta, en luna ilumin',[20] en silkoj malbukitaj kaj kun kalik' da vin'… Kuraĝa moko en okul', trist' en sinu' de lip'!» La tondro de la muzikiloj disŝutiĝis ofte kaj moke, iginte la spektantojn reteni la spiron. La senmovaj korpoj el nigra kaj verda metalo ree viviĝis. Ne deirante de sia loko, ili respondis al la muziko per ŝanĝiĝoj de ĉiuj mirinde obeemaj kaj fortaj muskoloj. Kiel akvo sub venta blovo, subite kaj pormomente viviĝadis la brakoj kaj la ŝultroj, la ventroj kaj la femuroj. Tiuj mallongaj eksplodoj kuniĝis en unu kontinuan fluon, transformintan la korpojn de Eviza kaj Rodis en ion nekapteblan kaj sufere altiran. La muziko rompiĝis.
— Ha! — ekkriis Eviza kaj Faj, samtempe mallevante la brakojn.
Por teruro de la virinoj, rigidiĝintaj malantaŭ la pordokurtenoj, Ĉojo Ĉagas kaj la anoj de la Kvaropa Konsilio sub influo de la hipnota muziko kliniĝis antaŭen kaj elfalis el la foteloj, sed tuj ekstaris, ŝajniginte, ke nenio okazis, kaj freneze ekfrapis la brakapogilojn per la manplatoj, kio signifis la plej superan laŭdon.
Rodis kaj Eviza elkuris.
— Kiel eblas! — riproĉe diris Olla Dez, atente observinta la sovaĝan dancon.
— Ne, tio estis belega! Rigardu, la tormansanoj estas ŝokitaj! — ekkriis Div Simbel.
Vere, la spektantoj en la palaco Coam aspektis konsternitaj, kaj la virinoj, revenintaj al siaj lokoj, kondutis kviete, kiel kontuzitaj. Tamen, kiam aperis Faj Rodis kaj Eviza Tanet, oni salutis ilin per laŭtaj frapoj al la foteloj kaj per aprobaj ekkrioj.
Rodis turniĝis al la kamaradoj en la stelŝipo, per la fingroj montris, ke la baterioj malŝargiĝis, kaj malŝaltis la SDP-on. Olla Dez same ĉesigis la transsendon el «Malhela Flamo» kaj diris:
— Rodis iufoje kondutas kiel lernejanino de la tria ciklo.
— Sed ili vere estis belegaj! — ekprotestis Grif Rift. — Mi ne komparas ilin kun vi. Vi estas la diino de danco, sed nur sur la Tero.