— Sendube, mi estas venkita ĉi tie, — konsentis Olla. — Rodis kaj Eviza lerte uzis influon de ritmoj al la subkonscio. Kunan ritman kantadon, turniĝadon en antikveco oni opiniis magio por ekregi homojn, samkiel militan marŝadon kaj kunan gimnastikon de jogoj. Tantrismaj «ruĝaj orgioj» en budaismaj monaĥejoj, sakramentoj omaĝe al dioj de amo kaj fekundeco en temploj de Helenujo, Fenicujo kaj Romio, ventrodancoj en Egiptujo kaj Norda Afriko, «ĉarmaj» dancoj de Hindujo, Indonezio kaj Polinezio en antikvaj tempoj faris al viroj ne tiom erotikan, kiom hipnotan influon. Nur multe pli malfrue psikologoj komprenis kombinon de vidasociaĵoj — de la gvida senso de la homo en lia sento de belo, firme ligita kun erotiko per centmiljaroj da natura selektado de la plej perfekta. Elastecon kaj muzikecon de virina korpo oni ne vane ekde la antikveco komparadis kun danco de serpentoj. Estante historiisto, Faj Rodis elektis ĉion hipnotan el antikvaj dancoj, kaj la efiko iĝis nerezistebla, sed kiam ŝi sukcesis instrui Eviza-n?
— Sekve, oni ne rajtas kulpigi Rodis-on pri facilanimeco kaj nepripensiteco de agoj. Tiun dancon ŝi, evidente, preparadis antaŭ longe, por montri ilian parencecon kun ni, — konvinkite diris Grif Rift.
Ekster la muroj de la ĝardenoj Coam sur dua ŝtupego de antaŭmontaro kreskis malgranda arbareto, ĝiaj arboj tiomgrade similis al teraj kriptomerioj, ke eĉ de malproksime ili kaŭzadis ĉe Rodis paroksismojn de sopiro pri la hejma planedo. Kriptomerioj kreskis ĉirkaŭ ŝia lernejo de la unua ciklo. La unua ciklo estis la plej malfacila en la infana vivo. Post libero kaj senzorgeco de la nula ciklo venis la tempo de strikta responso pri siaj agoj. La eta Faj ofte forkuradis en ombron de la kriptomeria bosko por satplori.
Kaj nun, trafinte ekster la limojn de la palaco, dum promeno kun inĝeniero Tael, Rodis impetis al arbo kaj alpremiĝis al ĝia trunko, penante kapti la hejman odoron de rezino kaj de ŝelo, varmigita de suno. La skafandro, malŝaltinte ordinaran ĉe teranoj akran palpsenton per haŭto de tuta korpo, ne permesis al ŝi eksenti la vivan arbon, kaj la trunko odoris nur per polvo.
La sento de senelireco, forgesita post la tempoj de la inferecaj trejnoj, premis la bruston de Rodis, kaj ŝi mallevis la kapon, por ke Eviza kaj Vir ne legu en ŝia vizaĝo nostalgion. La hejma arbo trompis. Kiom da trompoj ankoraŭ atendas ĉi tie, precipe inter homoj, tute similaj al la teraj kaj tiom malsamaj anime!
Inĝeniero Tael sub diversaj pretekstoj preterpasigis antaŭ la teranoj ĉirkaŭ cent siajn kamaradojn kaj konatojn. Malgraŭ mirinda homogeneco de la grupo, la gastoj el la Tero konsilis ekskludi ĉirkaŭ tridek homojn. Tia granda forselekto komence konsternis Tael-on. La teranoj klarigis, ke ili markis ne nur rektajn portantojn de malbono aŭ enviantojn, kaŝantajn difektitan psikon, sed ankaŭ tiujn, kies streboj al scio kaj spirita libero ne estis pli fortaj, ol mankoj de psiko, naturaj por netrejnita homo.
Post ok tagoj kolektiĝis sufiĉe da tormansanoj, por komenci seancojn. Por miro de la teranoj, tio estis nur «lovoj» — longvivuloj: teĥnikaj intelektuloj, sciencistoj, artistoj. Faj Rodis postulis, ke oni invitu ankaŭ «mavojn» — mallongvivantajn junulojn. Inĝeniero Tael konfuziĝis.
— Ili ne ricevas sufiĉan klerecon, kaj ni preskaŭ ne komunikiĝas kun ili. Tial mi ne konas fidindajn… Kaj ĉefe, por kio ili bezonas tion?
— Mi vane malŝparis tempon por vi, — severe diris Rodis, — se vi ĝis nun ne komprenis, ke la estonteco povas aparteni aŭ al ĉiuj, aŭ al neniu.
— Ili havas klasan subpremadon pli grandan, ol ĉe ni dum la feŭdismo! — ekkriis Ĉedi. — Similas al la sklava sociordo!
La tormansano ruĝegiĝis, liaj lipoj ektremis, kaj li direktis siajn fantastikajn okulojn al Rodis kun tia hunda fideleco kaj petego, ke Ĉedi konfuziĝis.
— Vere, ĉe ni estas akre disigitaj tiuj, kiuj meritas instruadon, kaj malkleruloj. Sed ili ja estas elektataj laŭ realaj kapabloj el tuta amaso da naskiĝantaj infanoj. Kaj ili estas tute feliĉaj, tiuj «mavoj»!
— Tute kiel vi, «lovoj». Vi okupiĝas pri elektita afero, kreas, faras malkovrojn. Tiuokaze por kio estas viaj serĉoj kaj animaj suferoj? Ne, mi vidas, ke ni atingis ankoraŭ nemulton. Tio estas mia miso! La promenojn mi abolas, kaj ni okupiĝu pri historia dialektiko.
La timo, atinganta malesperon, ne malaperis el la vizaĝo de Tael.
«Li atendas senkompatan punon pro ajna eraro, — divenis Ĉedi. — Verŝajne, ĉi tie tio estas la maniero trakti homojn».
Malgraŭ ĉiuj obstakloj, la demonstro de filmoj okazis post dek ses tagoj.
En la varmega valo, kie tigoj de duonsekaj herboj, ŝancelataj de malforta vento, estis la solaj signoj de vivo, aperis proksima, perplekse reala mondo de la Tero.
Grif Rift kaj Olla Dez uzis kurbaĵon de la defenda kampo kiel internan supraĵon de ekrano kaj, ŝanĝante la kurbecon, kreis sub la monteta deklivo grandan scenejon.