— Per malfacila kaj komplika vojo, — respondis Sol Sain, — trairi kiun povis nur la kolektiva racio de la planedo. Ne organizita de supre opinio de neinformita homamaso, sed komuna pripensado kaj agnosko de praveco surbaze de kompreno kaj vera informo. Pro grandega kvanto de homoj sur la Tero ĉio ĉi iĝis ebla nur post invento de komputiloj. Helpe de la samaj komputiloj ni faris skrupulan specigon de homoj. La vera lukto por sano de idaro kaj pureco de percepto komenciĝis, kiam ni metis instruistojn kaj kuracistojn super ĉiuj aliaj profesioj sur la Tero. Ni enkondukis dialektikan edukadon. Unuflanke, strikte disciplinan, kolektivan, aliflanke — milde individuan. Homoj komprenis, ke ili ne rajtas eĉ je unu ŝtupo malleviĝi de jam atingita nivelo de edukiteco, scio, sano, eĉ se okazos io ajn. Nur supren, pluen, antaŭen, je kosto de eĉ seriozaj materialaj limigoj.
— Sed en Jan-Jaĥ ja same estas komputiloj, kaj sufiĉe delonge! Ni nomas ilin «drakaj ringoj», — ne trankviliĝis la «ekkoninta serpenton».
— Ŝajne, mi komprenis, en kio estas la afero! — ekkriis Sol Sain. — Sur la Tero ni havis multegajn popolojn, kelkajn grandajn kulturojn, diversajn sociajn sistemojn. En reciproka penetro aŭ en rekta lukto ili prokrastis kreiĝon de la monokulturo kaj de la monda ŝtato ĝis tiam, kiam kreskis la socia konscio kaj la teĥniko provizis la socion per aparataro, necesa por vera komunisma justeco kaj kolektiveco. Krome, la minaco de ĉion detruonta milito devigis la ŝtatojn pli serioze rilati inter si en la monda politiko, tiel nomiĝis tiam la nacia konkurenco inter popoloj.
— Kaj ĉe ni sur la planedo Jan-Jaĥ, loĝata de esence unu popolo, en la monokulturo la evoluo iĝis unulinia.
— Kaj vi ne sukcesis rekonsciiĝi, antaŭ ol sur la tuta planedo ekregis la oligarkia sistemo de ŝtata kapitalismo! — ekkriis Menta Kor, kaj ekstrema ekscitiĝo de la tormansanoj montris pravecon de ŝia aserto.
Post tiu konversacio inĝeniero Tael petis ekstervican renkontiĝon kun Faj Rodis.
Tiutempe Eviza Tanet konstatis, ke ellaborado de antikorpoj en la organismoj de la stelŝipanoj estas sufiĉa por imuneco. Ŝi permesis demeti la skafandrojn. La jubilantaj teranoj tuj pretis deĵeti la tedintajn kirasojn. Faj Rodis vokis flanken Gen Atal-on:
— Tivisa kaj Tor sciigis al «Malhela Flamo», ke ili finis vizitadon de institutoj kaj rezervejoj. Nun ili deziras esplori forlasitajn urbojn kaj restintajn praarbarojn en regiono de la Spegula maro. La potenculoj avertas pri ia danĝero, sed ni tamen nepre devas konatiĝi kun netuŝitaj regionoj de la planedo.
— Mi komprenis vin. Por triopo danĝero estas ne tiel timinda. Kiam mi flugu?
— Morgaŭ. Sed Tivisa kaj Tor decidis ne demeti la skafandrojn.
— Kaj mi demetos.
— Sed se du viaj kunuloj estos en metalo, kaj vi ne, do ĉu tio ne rompos unuecon de la grupo? Vi estos la malpli fortika ĉenero…
— Jes, do necesos ankoraŭ iom resti metala.
Gen Atal rigardis al Eviza. Tiu respondis per kompata kapsigno, sed la inĝeniero de kirasa defendo ne legis en ŝiaj topazaj tigraj okuloj la deziritan respondon. Li turniĝis al Rodis kaj malgaje diris, ke li iras prepari sian SDP-on.
Rodis riproĉe rigardis al Eviza, tuj kiam Gen Atal malaperis malantaŭ la pordo. Eviza ekridis, levinte la malhel-rufan kapon, kaj Rodis bedaŭris, ke Gen Atal ne vidas ŝin en tiu minuto.
— Mi tiel dezirus ne ĉagreni lin, sed kion mi povas fari kun mi, — diris Eviza. — Ni iru. Mi malkutimis de la normala sento de korpo, kvazaŭ mi kreskis en ŝelo, kiel tormansa serpento.
Inĝeniero Honteelo Tollo Frael, veninta al Faj Rodis, atendis ŝin en la ĝardeneto, kie li unuafoje eksciis la sekretojn de sia planedo.
Faj Rodis eliris al li, kantetante, per malpeza kaj risorta paŝado, en mallonga hejma robo de la Tero. Strikta korsaĵo kun malalte malkovritaj ŝultroj kaj larĝa jupeto, kuntirita sur la talio per nigra rubando kaj kuŝanta per liberaj faldoj. La brakojn kaj la krurojn, malkovritajn ĝis la mezo de la femuroj, kovris glata ruĝeta sunbruno, harmonianta kun pale ora koloro de la robo. En tiu vesto la estrino de la teranoj perdis parton de sia majesteco, iĝis pli juna kaj, el vidpunkto de la tormansano, pli bela. Faj Rodis jam kutimiĝis al tio, ke bagatelaj ŝanĝoj en aspekto aŭ en agoj faras neadekvate fortan impreson al loĝantoj de Jan-Jaĥ, kaj hastis helpi al la inĝeniero.
— Ĉu io okazis? — demandis ŝi, ridetante, kaj aldonis: — Mi iĝas vera virino de Jan-Jaĥ, se tiel ofte pensas pri danĝero.
— Danĝero ne estas. Sed necesas konsiliĝi, — la inĝeniero retrorigardis.
Rodis premis butonon sur la signala braceleto. Aŭdiĝis ofta trotetado, kaj en la ĝardenon venis la obeema naŭpiedulo, konservinta sur sia kloŝo la korve nigran koloron de la skafandro de sia mastrino. Rodis kovris sin kaj la inĝenieron per defenda kampo.
— Mi renkontiĝis kun la amikoj. Ili instigis min iri al vi. Post spektado de la filmoj pri via… kaj nia, — korektis li sin, — historio ĉiuj pensas nur pri tio, kiel fari la vivon simila al la tera. Antaŭ ol vi foriros de ni al la fora Tero, vi devas doni al ni armilaron.