— Rimedoj de ajna planedo estas limigitaj, — respondis Tor, — nenion eblas preni, ne redonante. Redoni la prenitan eblas per bonaranĝo de la planedo. Alie, kiel okazadis ankaŭ ĉe ni sur la Tero, neeviteblas pereo de stabiliĝintaj vivoformoj, elĉerpiĝo de energi-produktaj rimedoj, akumulitaj dum milionoj da jarcentoj, kio kondamnas la postajn generaciojn al malriĉo kaj mizero. Kaj ni nun estas sur la planedo, kiun prirabis ne nur militoj, sed ankaŭ senpensa kunikla reproduktiĝo. Rilate de ekspluatado de naturaj riĉaĵoj ili kalkulis nur enspezojn, ne pensante pri elspezoj, inklude homojn.
— Jes, ni vidis multon malgajan, — konsentis Tivisa, — oni forbuĉis ĉiujn animalojn, grandajn birdojn, forkaptis fiŝojn, manĝeblajn moluskojn kaj algojn. Ĉio ĉi estis formanĝita dum la katastrofa Jarcento de Malsato. Senantaŭvida strebo al kvanto, al malgranda kosto kaj amaseco de produktoj, venenis riverojn, lagojn kaj marojn. La riveroj sekiĝis post ekstermo de arbaroj kaj forta vaporiĝo de akvujoj de elektrejoj, post ili sekvis malprofundiĝo kaj saliĝo de la lagoj. Preskaŭ ĉie dolĉa akvo estas ne malpli kosta, ol nutraĵo. Ĝi apenaŭ sufiĉas por terkulturado de tiu ĉi malgaja planedo. Por sensaligo ne sufiĉas energio. Grandaj polusaj ĉapoj ĉi tie ne ekzistas — sekve, ne estas rezervoj de sensala glacio. Kaj bestobredado… Ĉu vi vidis iliajn brutojn? Biologie ili estas samaj kaproj, iam savintaj la biblian civilizon, sed neniigintaj tutan vegetaĵaron laŭ la bordoj de Mediteraneo.
— Sed ĉu ili mem komprenas, kion ili faris? — demandis Gen Atal. — Ĉu vi renkontiĝis kun sciencistoj en biologiaj institutoj?
— Mi pensas, ke ili komprenas. Sed ilia biologio estas arkaika kaj reduktiĝas precipe al selektado, praktika anatomio, fiziologio kaj al ĝiaj medicinaj branĉoj. Eĉ siajn animalojn ili ne sukcesis bone esplori, kaj nun ili jam malaperis. Tio estas perdita jam por ĉiam.
— «Por ĉiam»! Ial mi tro ofte aŭdas ĉi tie tiujn vortojn, neelteneblajn por homo, — diris Tor Lik kaj, eksilentinte, fiksrigardis al la maro.
La kristala akvo antaŭe kovriĝis per faldetoj. Komence al la teranoj ŝajnis, ke elakviĝis interplektitaj algoj. Sed el la nedifinita maso leviĝis tuta arbaro de serpentumantaj bluverdaj tentakloj. Ili altis ĝis kvar metrojn super la mara supraĵo, turniĝante kaj ĉiuflanken svingante platigitajn ruĝajn pintojn.
La ŝipo faris abruptan turnon, la teranoj estis ĵetitaj al la vando de la kajuto, kaj la maldekstra «cigaro» de la flosilo leviĝis super akvo. La motoroj ekmuĝis, kaj la monstro malaperis malantaŭ leviĝinta ondego.
Ambaŭ tormansanoj komencis nelaŭte disputi, kaj venkis la direktilisto, energie montrinta per la mano ien flanken for de la ŝtontegita bordo.
— Ni ne albordiĝos rekte ĉe la urbo, — klarigis al siaj pasaĝeroj la dua tormansano, — ĉe la kajo estas tre profunde kaj limajoj povas ataki. Neniu ankoraŭ renkontis ilin tiel proksime de la urbo. Flanke estas malprofundaĵo, kien limajoj ne povas eniri, kaj ni albordiĝos tie. Necesos nur fari longan ĉirkaŭiron perpiede.
— Ni ne timas longan iradon, — ridetis Tivisa.
— Sed ni ne timas ankaŭ tiun abomenaĵon, — enmiksiĝis Tor Lik, — niaj SDP-oj forpelos ilin aŭ neniigos!
— Por kio malŝargi la bateriojn? — kontraŭdiris Tivisa. — Kvankam Gen alportis la freŝajn, tamen ni havas antaŭe longan vojon.
— Tivisa pravas. Oni diris al ni pri iaj danĝeroj. Krome, en subakva atako necesos malŝpari duoblan energion. — Tor Lik per gesto de obeo alportis la manojn al la frunto.
Sub la ŝipo leviĝis el profundo deklivo de la malprofundaĵo. La ŝipkondukantoj permesis al la pasaĝeroj eliri sur la ferdekon. En la peza, senmova aero sentiĝis kromgusto de nitrogena oksido. Kvazaŭ senvivaj ĥemiaj procezoj dominis en ĉi-tiea naturo. La mirinde plata verda fundo evidentiĝis densa ŝlimo. Malantaŭ la poŭpo disiris grandegaj flokoj de kirlita feĉo.
— Nu, kiel oni sin banu ĉi tie, Tivisa? — almontris la fundon Gen Atal. — Ĉi tie eblas enŝlimiĝi kun la kapo.
Ekmuĝis la motoroj, ĉirkaŭe ekbolis feĉo. La direktilisto impete elĵetis la ŝipon sur ĉebordan sablon kaj rulŝtonetojn. De tie la teranoj senpene transiris sur la bordon laŭ larĝa tabulo kaj transirigis siajn naŭpiedulojn.
— Kiam ni devas reveni? — abrupte demandis la direktilisto.
— Ne necesas, — diris Tor, kaj ambaŭ maristoj suspiris kun nekaŝita faciliĝo. — Ni iros en profundon de la lando kaj pasos trans la montspinon en direkto de la ekvatoro, por eliri sur la ebenaĵon Men-Zin, — daŭrigis la astrofizikisto, kontrolante laŭ la mapo, — tien oni sendos avion.
— Kaj ni pririgardos la plej grandan malvivan urbon de la vosta hemisfero Kin-Nan-Te, — aldonis Tivisa.
— Kin-Nan-Te! — ekkriis la direktilisto kaj eksilentis.
Lia kamarado puŝis lin, samtempe riverencante al la teranoj kaj dezirante «vojon de serpento: persistan kaj sencedan».
La maristoj ekbalancis la ŝipon. Ĝi deŝiriĝis de la malprofundaĵo kaj forkuris en la Spegulan maron.