— Armilaro sen scio alportos nur malutilon. Ne havante klaran, pravigitan kaj elprovitan celon, vi kreos nur provizoran anarkion, post kiu ĉiam ekregas eĉ pli malbona tiranio.
— Kion do ni faru?
— Laŭ la dialektikaj leĝoj de dorsoflanko, fera fortikeco de oligarkia reĝimo samtempe estas tre rompebla. Necesas esplori ĝiajn nodajn fiksilojn, por sisteme bati al ili, kaj la tuta konstruaĵo dissaltos, malgraŭ ŝajna monoliteco, ĉar ĝi staras nur sur timo — de la malsupro ĝis la supro. Sekve, vi bezonos nemultajn homojn, kuraĝajn, abnegaciajn, saĝajn, por disfaligi la oligarkion, kaj tre multajn simple bonajn homojn, por konstrui veran socion.
— Kaj ĉu tial vi tiel insistas pri preparado de la popolo? — demandis Tael.
— La dialektika paradokso estas en tio, ke por konstruo de komunisma socio necesas disvolviĝo de individueco, sed ne individuismo de ĉiu homo. Estu lokoj por spiritaj konfliktoj, malkontento, deziro plibonigi la mondon. Inter «mi» kaj la socio devas resti limo. Se ĝi forviŝiĝos, do rezultos adaptita homamaso, postrestanta progreson des pli, ju pli granda estas ĝia adapto. Memoru ĉiam, ke la nuno, esence, ne ekzistas, estas nur procezo de transiro de la estonteco en la pasintecon. Tiun procezon oni ne devas prokrasti, des pli haltigi. Sed via oligarkio bremsis evoluon de la socio de Jan-Jaĥ sur ĝia neevitebla vojo al komunismo, kaj precipe tial, ke vi helpadis al ĝi firmigi sian regadon. Viaj sciencistoj ne devas iĝi murdistoj, malgraŭ honoroj, privilegioj, subaĉeto. Memoru, ke via socia sistemo baziĝas sur subpremo kaj teroro. Ĉia perfektigo de tiuj metodoj neeviteble batos vin mem.
Ja la malfeliĉo estas en tio, ke la «mavoj» nomas vin murdistoj, kaj ili pravas, kvankam flamigo de reciprokaj ofendiĝoj estas la elprovita artifiko de oligarkoj.
— Vi ne scias, kiel profunde iris perversigo de homoj, — obstine diris Tael. — Mi diras pri la demagogio, ke kvazaŭ ĉiuj homoj estas samaj, kaj nur sufiĉas ilin konvene prilabori, eduki (same egale), kaj ni ricevos unuecon de pensado kaj kapabloj. En la realo okazis malo: fakta malegaleco naskis maron da persona envio, la envio naskis komplekson de humiligiteco, en kiu perdiĝis la klasa konscio, la celo kaj la senco de lukto kontraŭ la sistemo. La «mavoj» estas kontraŭ ni, ni estas kontraŭ ili, kaj la sistemo dum jarcentoj restas netuŝita. Ĉiuj estas venenitaj per malamo kaj profunda nekompreno.
— Tael, ĉu tio estas vi? Ĉu vi komencas laciĝi? Kaj la ekzemplo de la Tero? Ja nur seriozaj kaj longaj penoj transformos la senelirajn rondojn de infereco en disvolviĝantan senfinan spiralon. Jen ni revenis al tio, de kio komencis.
— Ne, ne al tio. Ĉu vi konsentis kun la «mavoj» pri kulpigo de ni?
— Jes, Tael. En kapitalisma oligarkio, ju pli alte tiu aŭ alia klaso, grupo aŭ tavolo staras sur la ŝtuparo de la socia hierarkio, des pli multas en ĝi murdistoj, rektaj kaj malrektaj, latentaj kaj realaj. Murdistoj ekzistas de diversaj specoj — konsciaj kaj senkonsciaj. Unuj agas tiel pro lakeado al regantoj, aliaj pro malklereco, kiam decidan postenon okupas malklera, malsaĝa homo. La «lovoj», kvankam inter ili estas nemalmultaj malkleraj kaj malsaĝaj homoj, en plejmulto estas kleraj kaj ĝenerale inteligentaj. Iĝante murdistoj, ili kulpas duoble. Specoj de murdoj estas diversaj. Oni murdas per nekonformo inter plenumata laboro kaj kondiĉoj, en kiuj ĝi estas farata. Oni venenas per industriaj forĵetaĵoj kaj lavaj ĥemiaĵoj riverojn kaj grundajn akvojn; per malperfektaj, haste faritaj kuraciloj; per insekticidoj; per falsita malplikarigita manĝo. Oni murdas per detruo de la naturo, sen kiu ne povas vivi la homo, oni murdas per konstruado de urboj kaj fabrikoj en lokoj, malutilaj por vivo, en nekonvena klimato; per bruo, kiun limigas neniu kaj nenio. Per malbone ekipitaj lernejoj kaj malsanulejoj, finfine, per mallerta regado, kreanta grandegan kvanton da personaj malfeliĉoj, kaj tiuj kaŭzas egan spektron da nervaj malsanoj. Kaj pri ĉio responsas unuavice la «lovoj» — sciencistoj kaj teĥnologoj, ĉar kiu, se ne ili, devas esplori la kialojn, kaŭzantajn la murdajn konsekvencojn. Kaj la okazoj, kiam «lovoj» iĝas rektaj murdistoj, armante gardajn trupojn, destinitajn por ekstermo de alipensantoj? Kiam ili ellaboras torturojn kaj psikologian subpremon, kiam ili kreas armilojn por amasa murdo? Laŭ la leĝoj de la Granda Ringo, tiuj agantoj devas esti senigitaj je ebleco okupiĝi pri scienco, ĝis fizika forigo de ili sur sovaĝajn planedojn.
Inĝeniero Tael senmove staris antaŭ Rodis. La konata al ŝi esprimo de konsternita infano ĉiam pli klare montriĝis sur lia vizaĝo. Faj Rodis eksentis, ke necesas subteni la tormansanon kaj liajn amikojn, doninte apogilon al ilia netrejnita psiko.
— Verŝajne, vi bezonas unu specon de armilo, necesan por forigo de gvatado, denuncoj, perfortoj. Tio estas IMM — pulsa inhibiciilo de mallonga memoro. Sur la ŝipo oni faros kelkdek IMM-ojn, sed vi ne devas ilin uzi pli frue, ol vi multobligos ilin en centmiloj da ekzempleroj.