La forigo de Stefano Bogdanoviĉ el Varieteo ne havigis al Rimskij la ĝojon, pri kiu li revis dum kelkaj jaroj. Post la restado en la kliniko kaj kuracado en Kislovock’ la financa direktoro, kaduka maljunulo kapotrema, demisiis el Varieteo. Menciindas, ke la koncernan petskribon alportis en la teatron lia edzino. Li mem eĉ tage ne trovis en si sufiĉan kuraĝon por viziti la domon, en kiu li vidis la fenditan fenestrovitron inundatan de lunlumo kaj la longan brakon avancantan al la malsupra riglilo.
Forlasinte Varieteon, la financa direktoro trovis oficon en la infana pupteatro de la distrikto Zamoskvoreĉje. En tiu teatro jam ne okazis al li trakti pri la akustikaj demandoj kun la tre honorinda Arkadio Apolonoviĉ Semplejarov. Ĉi tiun per unu movo oni transoficigis al Brjansk, estri fungoprovizan aĉetejon. Nun la moskvanoj manĝas peklitajn laktariojn kaj marinitajn boletojn, kaj eksterordinare ĝojas pri tiu transoficigo. Nun, je certa tempodistanco, konstateblas, ke ne prosperis sub Semplejarov la aferoj pri la akustiko, ke malgraŭ ĉiuj liaj klopodoj ĝin plibonigi ĝi restis tia sama kia ĝi estis antaŭe.
Krom Arkadio Apolonoviĉ, al la personoj por ĉiam rompintaj kun la teatra mondo kalkulendas ankaŭ Nikanoro Ivaniĉ Nudokrudov. Verdire, eĉ antaŭe li havis nur unu rilaton al la teatro, nome la ŝaton de senpagaj enirbiletoj. Nun Nikanoro Ivaniĉ neniokaze vizitas teatron, nek kontraŭ mono nek senpage, kaj eĉ pli ol tio, lia vizaĝo paliĝas ĉiun fojon, kiam antaŭ li oni parolas pri teatro. Krom la teatron, kaj ankoraŭ eĉ pli forte, li abomenas la poeton Puŝkin kaj la talentan aktoron Diboĉadov. Ĉi lastan je tia grado, ke pasintjare, rimarkinte en la gazeto nigre kadritan informon ke la aktoron, en la disfloro de lia kariero, falĉis apopleksio, Nikanoro Ivaniĉ purpuriĝis — nemulte mankis, ke li sekvu la talentulon — kaj blekegis: «Laŭmerite!» Kaj tiuvespere Nudokrudov, kiun la morto de la populara aktoro mergis en maron da premaj rememoroj, terure sin ebriegigis tute sola, sen alia kompanio ol la plena luno prilumanta Sadovajan. Kaj post ĉiu pokaleto plilongiĝis antaŭ li la malbenita vico de abomenataj figuroj, kaj estis inter ili
Trudiĝas demando: kio okazis pri ĉi tiuj personoj? Sed pardonon! Absolute nenio pri ili okazis, ĉar neniam ili reale ekzistis, egale kiel la simpatia programkondukanto, kaj la teatro mem, kaj la avara maljuna onklino Poroĥovnikova putriganta valuton en sia kelo, kaj certe ne estis la oraj trumpetoj nek la arogantaj kuiristoj. Ĉion ĉi Nikanoro Ivaniĉ nur sonĝis influite de la fiulo Kerubjev. La sola vivulo implikita en tiu sonĝo estis ĝuste Diboĉadov, la aktoro, kaj nur tial li implikiĝis en la sonĝon, ke Nudokrudov jam konis lin pro liaj oftaj deklamoj en la radioelsendoj. Li ekzistis, la aliaj ne estis.
Ĉu, simile, ne estis ankaŭ Alojzo Bakŝiŝev? Ho, tamen! Tiu ne nur ekzistis, li plu estas, kaj ĝuste en la funkcio, kiun rezignis Rimskij, tio estas, en la ofico de la financa direktoro de Varieteo.
Rekonsciiĝinte diurnon post sia vizito al Voland, en trajno, ie apud Vjatka, Alojzo konstatis, ke forlasante Moskvon en stato de menskonfuzo li forgesis surmeti pantalonon sed anstataŭe ial ŝtelis la absolute senbezonan domlibron de sia konstrurajtigito. Kontraŭ kolosa monsumo Alojzo aĉetis de la konduktoro malnovan, grasmakulitan pantalonon, kaj de Vjatka veturis reen al Moskvo. Ho ve, li jam ne retrovis la dometon de la konstrurajtigito. La kadukaĵo estis tute forlekita de la fajro. Tamen Alojzo estis homo tre entreprenema, post du semajnoj li jam loĝis en bonega ĉambro ĉe Brjusovskij-strateto kaj post kelkaj monatoj jam sidis sur la seĝo de Rimskij. Kaj kiel antaŭe Steĉjo estis viva turmento por Rimskij, tiel nun Alojzo suferigas Punĉon. Nun Ivano Saveljiĉ havas nur unu revon, ke tiu Alojzo ien ajn malaperu el Varieteo, ĉar, kiel Punĉo fojfoje flustras en intima rondo, «merdon similan al tiu Alojzo» li neniam renkontis en sia vivo, kaj «en la mondo ne estas fiaĵo kiun oni ne atendu de tiu Alojzo».
Cetere, eblas ke la administristo ne estas tute senpartia. Nenia dubinda afero estas atribuebla al Alojzo, eĉ nenia ajn afero — evidente, se escepti la nomumon de nova bufedisto anstataŭ Andreo Fokiĉ Sokov; kiu Sokov mortis de hepatkancero en la universitata kliniko de la unua medicinfakultato naŭ monatojn post la apero de Voland en Moskvo…
Jes, pasis kelkaj jaroj, stompiĝis la eventoj verfidele priskribitaj en tiu verko, kaj poste forviŝiĝis el la memoro. Tamen ne el ĉies, tamen ne el ĉies.
Ĉiun jaron, kiam komenciĝas la festa printempa plenluno, antaŭvespere aperas sub la tilioj ĉe la Patriarĥa lageto tridekkelkjara viro. Rufeta, verd’okula, modeste vestita viro. Li estas profesoro Ivano Nikolaiĉ Ponirjov, membro de la Instituto pri Historio kaj Filozofio.