Verdire, la kriminala milicio de Jalto asertis, ke Steĉjo ĝin vizitis nudpieda kaj ke ĝi sendis pri li telegramojn al Moskvo; tamen eĉ unu tia telegramo ne troviĝis en la dosieroj, kio sekvigis malagrablan sed tute nerefuteblan konkludon, ke la hipnotiga bando kapablas hipnotigi tra grandaj distancoj, kaj ne nur unuopulojn, sed tutajn grupojn da personoj. En tiuj kondiĉoj la krimuloj povis frenezigi eĉ homojn, dotitajn je plej fortika psika konstitucio.

Oni ne bezonas paroli pri tiaj bagateloj, kiel la kartaro en la poŝo de partera spektanto, aŭ la malaperintaj inroboj, aŭ la miaŭanta bereto, aŭ ceteraj similaĵoj! Tiajn trukojn povas prezenti ĉiu mezkapabla profesia hipnotigisto sur ajna scenejo, egale kiel la banalan artifikon pri la forŝirita kapo de la anoncisto. Ankaŭ la parolanta kato estas simila infanaĵo. Por prezenti al la homoj tian katon sufiĉas posedi la unuajn elementojn de la ventroparolado, kaj oni ja ne povas dubi, ke la arto de Kerubjev konsiderinde superis la elementan nivelon.

Jes, ĉiuj ĉi kartaroj kaj falsaj leteroj en la teko de Nikanoro Ivaniĉ estis bagateloj, temas tute ne pri ili. Sed li, Kerubjev, pelis Berliozon al la certa morto sub la tramon. Li, Kerubjev, frenezigis la kompatindan poeton Ivano Senhejmulo, kiun li igis vizii en turmentaj halucinoj la antikvan Jerŝalaimon kaj la sunbruligitan aridan Kalvan Monton kun la tri ekzekutatoj pendantaj sur la fostoj. Li, Kerubjev, kune kun sia bando malaperigis Margaritan Nikolavnan kaj ŝian mastrumistinon Nataŝa. Parenteze: tiun aferon la enketistoj speciale atentis. Necesis determini, ĉu la virinoj estis forrabitaj de la murdista kaj incendiista bando, aŭ ĉu ili libervole forlasis la urbon kun la krima kompanio? Surbaze de la absurda kaj konfuza depozicio de Nikolao Ivaniĉ kaj atentante la strangan kaj frenezan mesaĝon, kiun Margarita Nikolavna lasis por sia edzo — la mesaĝon, ke ŝi iĝas sorĉistino! — konsiderinte la cirkonstancon, ke Nataŝa malaperis lasinte en la domo ĉiujn siajn vestaĵojn, — la enketistoj konkludis, ke ambaŭ estis hipnotigitaj, simile al multaj aliaj, kaj en tiu stato forrabitaj de la bando. Estiĝis konjekto — probable tute ĝusta — ke la krimulojn allogis la belo de la du virinoj.

Tamen jen kio restis absolute malklara por la enketistoj: la motivo, kiu igis la bandon forrabi el psikiatria kliniko mensmalsanulon kiu mem nomis sin majstro. Tion determini oni ne sukcesis, egale kiel la nomon de la forrabita paciento. Tiel li por ĉiam perdiĝis sub la malviva alnomo: «Numero cent dek oka el la unua konstruaĵo».

Do, preskaŭ ĉio estis klarigita, kaj la enketo finiĝis, kiel ĝenerale finiĝas ĉio en la mondo.

Pasis kelkaj jaroj, kaj paliĝis la rememoroj pri Voland, pri Kerubjev kaj pri la ceteraj. Okazis multaj ŝanĝoj en la vivo de la civitanoj suferintaj de Voland kaj kompanio, kaj kiom ajn malgravaj kaj banalaj estas tiuj ŝanĝoj, oni tamen notu ilin.

Georges Bengalskij, ekzemple, restadis en la kuracejo tri monatojn, resaniĝis kaj elhospitaliĝis, sed la laboron en Varieteo li devis rezigni, kaj tio ĝuste en la periodo de plej granda, torenta alfluo de publiko: la impreso de la nigra magio kaj ĝia senmaskigo evidentiĝis tre persista. Bengalskij forlasis Varieteon ĉar li komprenis, ke ĉiuvespere eliri al la dumil spektantoj, neeviteble esti rekonata kaj moke demandata, ĉu ne ĝenas lin surhavi la kapon — estus tro turmenta.

Kaj krome, la anoncisto perdis konsiderindan parton de sia gajo, tiom bezonata en lia profesio. Ĝin anstataŭis malagrabla kaj embarasa kutimo ĉiun printempon, dum plenluno, fali en angoron, subite kaptadi sian kolon per ambaŭ manoj, timigite rigardi ĉirkaŭen kaj plori. Tiuj atakoj ne daŭris longe, tamen ili malebligis pluan karieron de anoncisto; do, li eksiĝis kaj vivis per siaj ŝparaĵoj, kiuj, laŭ lia modesta kalkulo, devus sufiĉi por dek kvin jaroj.

Li eksiĝis kaj neniam plu renkontis Punĉon, akirintan ĉies admiron kaj ŝaton pro siaj komplezemo kaj ĝentileco, senegalaj eĉ inter la teatraj administristoj. La trudpetantoj de la senpagaj enirbiletoj, ekzemple, ne nomis lin alie ol kara patrono kaj bonfarulo. Ĉiam ajn ĉiu telefonanta al Varieteo aŭdis en la aŭdilo mildan sed melankolian voĉon: «Mi aŭskultas vin», kaj se oni petis inviti al la telefono Punĉon, tiu sama voĉo senprokraste diris: «Per kio mi povas vin servi?» Sed kiom tiu ĝentileco malfaciligis la vivon de Ivano Saveljiĉ!

Steĉjo Latronov ne plu bezonas telefoni al Varieteo. Ellasite el la kliniko, kie li restadis ok tagojn, Steĉjo tuj ricevis novan oficon en Rostov: oni nomumis lin estro de granda nutrovendejo. Onidire, li tute ĉesis drinki portvinon kaj drinkas nur vodkan maceraĵon el ribaj burĝonoj. Oni ankaŭ asertas, ke li iĝis silentema kaj evitas la virinojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги