— Adiau! — per unu krio respondis la majstro kaj Margarita. Tiam la nigra Voland, sen atenti ajnan vojon, impetis al la abismo, kaj post lin bruante enfalis lia sekvantaro. La rokoj, la plataĵo, la luna vojo, Jerŝalaim ne plu estis ĉirkaue. Ankau la nigraj ĉevaloj malaperis. La majstro kaj Margarita vidis la promesitan mateniĝon. Ĝi komenciĝis tuj, senpere post la noktomeza luno. La majstro paŝis kun sia amikino, en la brilo de la unuaj matenaj radioj, sur malgranda ponto el muskaj ŝtonoj. Li ĝin transpasis. La rojo restis malantau la fidelaj geamantoj, ili iris sur sabla vojo.

— Auskultu la sensonecon, — Margarita parolis al la majstro kaj la sablo susuris sub ŝiaj nudaj piedoj, — auskultu kaj ĝuu tion, kion oni malhavigis al vl en la vivo — la silenton. Rigardu, jen antaue estas via eterna domo, kiun vi ricevis rekompence. Jam mi vidas la Venecian fenestron kaj vinberujon grimpintan ĝis la tegmento. Jen estas via domo, via eterna hejmo. Mi scias, ke vespere ĉe vin venos tiuj, kiujn vi amas, kiuj vin interesas kaj kiuj vin ne maltrankviligos. Ili ludos por vi muzikon, ili kantos por vi, vi vidos, kia lumo estas en la ĉambro, kiam brulas la kandeloj. Vi endormiĝos surmetinte vian eternan trivitan noktoĉapon, vi endormiĝos kun rideto sur la lipoj. La dormo vin fortigos, vi saĝe rezonos. Kaj forpeli min vi jam ne povos. Mi gardos vian dormon.

(Tiel parolis Margarita irante kun la majstro al ilia eterna hejmo, kaj al li ŝajnis, ke ŝiaj vortoj fluas tiel, kiel fluis kaj lirlis la malantaue restinta rojo, kaj lia memoro, la maltrankvila memoro milfoje trapikita per la nadloj, komencis estingiĝi. Iu estis ellasanta la majstron en la liberon, kiel li mem ĵus ellasis la de li kreitan heroon. Tiu heroo foriris en la abismon, li foriris senrevene, pardonite en tiu antaudimanĉa nokto, li, la filo de reĝo astrologiisto, la kruela kvina prokuratoro de Judeo, la kavaliro Poncio Pilato.)

<p>Epilogo</p>

Kaj tamen, kio finfine okazis en Moskvo post ke en tiu sabata vespero, ĉe la sunsubiro, Voland forlasis la ĉefurbon, malaperinte kun sia sekvantaro de sur la Paseraj Montoj?

Pri tio, ke dum longa tempo tra la tuta ĉefurbo obtuze resonis absolute nekredeblaj onidiroj, tre rapide atingintaj la forajn angulojn de la provinco, ni ne bezonas paroli, kaj ripeti tiujn onidirojn estus enuiga fiaĵo.

La aŭtoro de tiuj verfidelaj linioj per siaj propraj oreloj aŭdis en trajno, dumvoje al Krimeo, rakonton pri tio, ke en Moskvo dumil homoj eliris el teatro tutnudaj — laŭ la strikta senco de la vorto — kaj tiele disveturis hejmen en taksio.

La vortoj malsankta potenco estis flustrataj en la atendovicoj ĉe la laktejoj, en la tramoj, en la vendejoj, en la apartamentoj, en la kuirejoj, en la trajnoj lokaj kaj longdistancaj, en la stacidomoj kaj sur la substacioj, en la vilaoj kaj sur la plaĝoj.

La plej kleraj kaj kulturaj homoj, evidente, tiajn rakontadojn ne partoprenis, kaj eĉ mokis ilin, penante prudentigi la rakontantojn. Tamen fakto, laŭ la komuna dirmaniero, estas fakto, kaj oni ne povas simple ĝin malatenti sen ajna ekspliko; iu ja estis vizitinta la ĉefurbon. La karboniĝinta ruino de Gribojedovo kaj multaj aliaj aferoj tro konvinke tion atestis.

La kulturaj homoj akceptis la konkludon de la enketo: ĉio estis faro de bando de hipnotigantoj kaj ventroparolistoj, kiuj eminente posedis sian arton.

Certe, por kapti la bandon oni faris aranĝojn urĝajn kaj energiajn, sed bedaŭrinde ili restis senrezultaj. La individuo, doninta al si la nomon Voland, kun ĉiuj siaj komplicoj malaperis kaj poste nenie manifestiĝis, nek en Moskvo nek aliloke. Nature, trudiĝis la hipotezo ke li fuĝis eksterlanden, sed ankaŭ tie mankis indikaĵoj pri lia ĉeesto.

La enketo pri tiu afero daŭris tre longe. Ja finfine la afero estis monstrega! Eĉ sen paroli pri la kvar forbrulintaj domoj kaj pri la centoj da freneziĝintaj homoj, estis ankaŭ mortigitoj. Pri du personoj tio estis certa: pri Berlioz kaj pri tiu misŝanca oficisto de la Buroo por la konatigo al la alilandanoj de la vidindaĵoj de Moskvo, la eksbarono von Meigel. Ĉar tiuj du ja estis mortigitaj. La cindriĝintajn ostojn de la dua oni trovis en la apartamento n-ro 50, strato Sadovaja, post ol la incendio estis estingita. Jes, estis viktimoj, kaj tiuj viktimoj neprigis enketon.

Tamen estis ankaŭ aliaj viktimoj, jam post ol Voland forlasis la urbon, kaj tiuj viktimoj, ho ve, estis nigraj katoj.

Proksimume cento da tiuj pacemaj bestoj, utilaj kaj amikaj al la homo, iĝis pafmortigitaj aŭ alimaniere ekstermitaj en diversaj partoj de la lando. Ne malpli ol dek kvin katoj, kelkaj el ili tre kripligite, trafis en miliciejojn en diversaj urboj. Ekzemple, en Armavir’ iu civitano venigis en miliciejon unu el tiuj tute senkulpaj bestoj, kunliginte ĝiajn antaŭajn piedojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги