La prokuratoro ekstaris, premis la kapon per ambaŭ manoj, lia flaveta, razita vizaĝo esprimis teruron. Sed tuj li ĝin superregis kaj residiĝis.

Dume la arestito daŭrigis sian parolon, sed la sekretario ne plu skribis. Ansere streĉinte la kolon, li nur klopodis ne eligi eĉ malplejan vorton.

— Jen, ĉio finiĝis, — parolis la arestito afable rigardante Pilaton, — mi tre ĝojas pri tio. Mi konsilas al ci, hegemono, por iom da tempo forlasi la palacon kaj promeni en la ĉirkaŭaĵo — nu ekzemple, en la ĝardenoj sur la Oliv’arba Monto. La fulmotondro… — sin turninte la arestito rigardis la sunon, — venos poste, antaŭ la vespero. Promeno cin efikus tre bone, kaj mi volonte cin akompanus. En mian kapon venis kelkaj novaj pensoj, kiuj eble cin interesos, kaj mi kun plezuro komunikus al ci ilin, des pli ke ci ŝajnas homo tre inteligenta.

La sekretario morte paliĝis kaj lasis fali la pergamenrulon.

— Cia malfeliĉo konsistas en tio, — nehaltigate parolis plu la ligito, — ke ci estas tro malkomunikema kaj tute perdis la fidon je la homoj. Konsentu ja, ke oni ne povas meti sian tutan ŝaton en hundon. Cia vivo estas magra, hegemono. — La parolinto permesis al si rideton.

La sekretario nun pensis nur pri tio, ĉu li kredu siajn orelojn. Devigite kredi, li penis imagi, en kiu fantazia formo manifestiĝos la furiozo de la kolerema prokuratoro ĉe tiu senprecedenca impertinentaĵo de la arestito. Sed li ne povis tion imagi, kvankam li bone konis la prokuratoron.

Eksonis la streĉovundita, raŭketa voĉo de la prokuratoro, latine diranta:

— Malligu liajn manojn.

Unu el la eskortanoj frapis per la lanco kontraŭ la planko, transdonis ĝin al alia, aliris la arestiton kaj forigis la ŝnuron. La sekretario reprenis la pergamenon kaj decidis dum kelka tempo nenion skribi kaj nenion miri.

— Konfesu, — mallaŭte demandis Pilato en la greka, — ci estas granda kuracisto, ĉu?

— Ne, prokuratoro, mi ne estas kuracisto, — respondis la arestito, delice frotante la ŝvelintan, malhele ruĝan manon, sulkigitan per la ŝnuro.

Klininte la kapon, Pilato boris la arestiton per fiksa rigardo. Ne plu nebula, ĝi reakiris siajn kutimajn spritobrilojn.

— Mi ne demandis cin, — diris Pilato, — ĉu ci ankaŭ scias latine?

— Jes, — respondis la arestito.

La flavetaj vangoj de Pilato iom ruĝiĝis kaj li demandis latine:

— Kiel ci divenis, ke mi volis voki mian hundon?

— Tio estas tre simpla, — latine respondis la arestito, — ci movis cian manon en la aero, — la parolanto ripetis la geston de la prokuratoro, — kvazaŭ ci volis ĝin karesi kaj ciaj lipoj…

— Jes, — diris Pilato.

Post paŭzo li demandis greke:

— Do, ci estas kuracisto, ĉu?

— Ne, ne, — energie kontraŭdiris la arestito, — kredu al mi, mi ne estas kuracisto.

— Nu bone, se ci volas kaŝi tion, kaŝu ĝin. La aferon ĝi ne koncernas. Do, ĉu ci asertas, ke ci neniun instigis detrui… aŭ forbruligi aŭ alimaniere difekti la Templon?

— Mi neniun instigis al tiaj agoj, hegemono, mi ripetas. Ja mi ne similas malsaĝulon, ĉu?

— Ho certe, ci ne similas malsaĝulon, — mallaŭte respondis la prokuratoro kaj timinde rikanis. — Do ĵuru ke tio ne okazis.

— Je kio ci volas ke mi ĵuru? — plivigliĝis la malligito.

— Nu, ekzemple je cia vivo, — respondis la prokuratoro, — nun estas la ĝusta tempo ĵuri je ĝi, ĉar sciu, ĝi pendas je hareto!

— Ĉu ci opinias, ke ĝin pendigis ci, hegemono? — demandis la arestito. — Se jes, ci ege eraras.

Pilato ektremis kaj diris tra la kunpremitaj dentoj:

— Mi povas distranĉi tiun hareton.

— Ankaŭ pri tio ci eraras, — kontraŭdiris la arestito kun serena rideto, per la mano sin ŝirmante kontraŭ la suno. — Ja konsentu, ke sendube, distranĉi ĝin povas nur la pendiginto, ĉu?

— Nu bone, — ridetis Pilato, — mi ne plu dubas, ke la nenifaremaj Jerŝalaimaj gapuloj senforlase cin sekvis. Mi ne scias, kiu pendigis cian langon, sed ĝi estas bone pendigita. Interalie, ĉu tio estas vera, ke ci envenis Jerŝalaimon tra la Pordego de Suzo, rajdante azenon kaj akompanate de popolaĉo kiu salutis cin per krioj kvazaŭ profeton?

La arestito mire rigardis la prokuratoron.

— Verdire, mi havas nenian azenon, — li respondis. — Mi envenis la urbon tra la Pordego de Suzo, tio estas ĝusta, sed mi venis piede. Min akompanis nur Levio Mateo kaj neniu kriis al mi ion ajn, ĉar tiam neniu en Jerŝalaim min konis.

— Ĉu ci konas tiujn homojn, — daŭrigis Pilato fiksrigardante la arestiton, — iu Dismas, poste Gestas kaj Bar-rabba?

— Ĉi tiujn bonajn homojn mi ne konas.

— Ĉu vere?

— Vere.

— Nun diru al mi, kial ci ĉiumomente diras «bona homo»? Ĉu ĉiun ci nomas tia?

— Ĉiun, — respondis la arestito, — en la mondo ne estas malicaj homoj.

— La unuan fojon mi tion aŭdas, — diris Pilato kun negaja rideto, — sed eblas, ke mi ne sufiĉe konas la vivon. Ne necesas skribi plu, — li sin ekturnis al la sekretario, cetere ĉesinta skribi jam antaŭe, kaj reparolis al la arestito: — Ĉu en iu greka libro ci legis pri tio?

— Ne, mi mem komprenis tion.

— Kaj ci predikas tion, ĉu?

— Jes.

— Nun kion ci dirus, ekzemple, pri centuriestro Marko, alnome Ratobuĉulo, ĉu ankaŭ li estas bona?

Перейти на страницу:

Похожие книги