La sekretario respekte metis en la manon pecon de pergameno. Ne sukcesinte superregi doloran grimacon, la prokuratoro ĵetis oblikvan rigardon sur la skribaĵon kaj pene diris:

— Juĝato el Galileo, ĉu? Ĉu la tetrarĥo ekzamenis la aferon?

— Jes, prokuratoro, — respondis la sekretario.

— Do kio?

— Li rifuzis konkludi pri la afero kaj la mortoverdikton de la Sinedrio sendis al vi por konfirmo.

La vango de la prokuratoro tremetis kaj li nelaŭte diris:

— Oni venigu la akuzaton.

Du legianoj tuj alkondukis de la ĝardenteraso sur la balkonon en la portiko viron verŝajne dudek sep jarojn aĝan kaj lasis lin stari antaŭ la seĝo de la prokuratoro. La homo surhavis malnovan kaj disŝiritan, hele bluan ĥitonaĉon; lian kapon kovris blanka tuko, fiksita per rimeneto transanta la frunton. Liaj manoj estis ŝnurligitaj malantaŭ la dorso. Sub la maldekstra okulo li havis grandan bluaĵon, ĉe la buŝ’angulo batvundon kun koaguliĝinta sango. La alkondukito rigardis la prokuratoron kun maltrankvila scivolo.

Tiu paŭzis, poste demandis lin en la aramea lingvo:

— Do, ci instigis la popolon ruinigi la Jerŝalaiman Templon, ĉu? — Dirante tion la prokuratoro sidis kvazaŭ ŝtona, nur liaj lipoj apenaŭ moviĝis. Li estis kvazaŭ ŝtona pro la timo svingeti la kapon ardantan per infera doloro.

La viro kun la ligitaj manoj iom moviĝis antaŭen kaj ekparolis:

— Bona homo! Kredu al mi…

Plu senmova, la prokuratoro tuj lin interrompis sen plilaŭtigi la voĉon:

— Ĉu min ci nomas bona homo? Ci eraras, ĉiu en Jerŝalaim murmuras pri mi, ke mi estas kruela monstro — kaj tio estas perfekte ĝusta. — Same senesprime li aldonis: — Centuriestron Ratobuĉulo ĉi tien.

Ŝajnis al ĉiuj, ke sur la balkono malheliĝis, kiam la estro de la speciala centurio Marko, alnome Ratobuĉulo, aperis antaŭ la prokuratoro.

La centuriestro je tuta kapo superis la plej altan soldaton de la legio, kaj havis tiom larĝajn ŝultrojn, ke li tute ŝirmis la ankoraŭ malaltan sunon.

La prokuratoro lin alparolis latine:

— La krimulo min titolas per bona homo. Por unu minuto prenu lin for kaj klarigu al li, kiel oni al mi parolu. Sed sen kripligo.

Kaj ĉiuj krom la senmova prokuratoro sekvis per la rigardo Markon Ratobuĉulon, kiu mansvingis al la arestito, ke tiu iru post li.

Ratobuĉulon oni ĉiam sekvis per la rigardo, kie ajn li aperis, pro lia staturo, kaj kiuj vidis lin unuafoje — ankaŭ pro lia misforma vizaĝo: ĝermana klabo iam rompis lian nazon.

La pezaj botoj de Marko forklakis kontraŭ la mozaiko, la ligito senbrue lin sekvis, plena silento estiĝis en la kolonaro. Turtoj kveris sur la ĝardenteraso kaj en la fontano la akvo lirlis sian kaprican, agrablan kanton.

La prokuratoro volus ekstari, meti la tempion sub la akvostrion kaj tiel resti senmova. Sed li sciis, ke ankaŭ tio ne mildigas la doloron.

Elkondukinte la juĝaton en la ĝardenon, Marko Ratobuĉulo prenis vipon el la manoj de legiano, staranta antaŭ la piedestalo de bronza statuo, ĝin svingetis kaj frapis la ligiton sur la ŝultrojn. La movo estis facila kaj senpena, sed la homo tuj falis teren kvazaŭ subhakite, misglutis la aeron, lia vizaĝo iĝis griza kaj la okuloj sensenciĝis. Same facile, kvazaŭ malplenan sakon, Marko levis la falinton superteren, lin surpiedigis kaj diris naze, malbone prononcante la arameajn vortojn:

— La Romian prokuratoron alparoli per — hegemono. Aliajn vortojn ne diri. Kviete stari. Ĉu ci komprenis min aŭ frapi cin?

La arestito ŝanceliĝis, sed sin superregis, la ruĝo reaperis sur lia vizaĝo, li retrovis la spiron kaj raŭke diris:

— Mi komprenis cin. Ne frapu min.

Post unu momento li staris antaŭ la prokuratoro.

Malsanule fremdigite eksonis ties voĉo:

— La nomo?

— Ĉu la mia? — haste redemandis la arestito. La tuta lia aspekto atestis pri la klopodo respondi ĝuste, ne plu kolerigi.

La prokuratoro nelaŭte diris:

— La mian mi scias. Ne ŝajnigu cin pli stulta ol ci estas. La cia.

— Jeŝua, — rapidis respondi la arestito.

— Alnomo?

— Ha-Nocri.

— De kie ci devenas?

— De la urbo Gamala, — la ligito montris per la kapo, ke ie for, malproksime, dekstre de li, estas la urbo Gamala.

— De kiu gento?

— Mi ne scias precize, — vigle respondis la arestito, — mi ne memoras miajn gepatrojn. Oni diris al mi, ke mia patro estis siriano…

— Kie estas cia hejmo?

— Mi ne havas fiksan loĝejon, — konfuzite respondis la ligito, — mi vojaĝas de urbo al urbo.

— Tion eblas esprimi pli koncize, per unu vorto: vagabondo, — diris la prokuratoro. — Ĉu ci havas parencojn?

— Neniun, mi estas sola en la mondo.

— Ĉu ci scipovas legi?

— Jes.

— Ĉu ci scias iun lingvon, krom la aramean?

— Jes. La grekan.

La ŝvelinta palpebro leviĝis, la okulo, nebula pro doloro, sin fiksis sur la arestiton. La alia okulo restis fermita.

Pilato ekparolis greke:

— Do, ĉu ci volis ruinigi la Templon kaj instigis al tio la popolon?

La arestito denove vigliĝis, liaj okuloj ĉesis esprimi timon kaj li respondis en la greka:

— Mi, bo… — ĉi tiam teruro trafulmis liajn okulojn pro la preskaŭa misparolo, — mi, hegemono, neniam intencis ruinigi la Templon kaj neniun instigis al tiu sensenca ago.

Перейти на страницу:

Похожие книги