— Mi petas vin, Ivano Nikolaiĉ, vin ja ĉiu konas! — la alilandano elpoŝigis la hieraŭan numeron de «La Literatura Gazeto», kaj sur la unua paĝo la poeto rekonis sian portreton kaj sub ĝi sian versaĵon. Tamen tiu atesto pri liaj famo kaj gloro, kiu ĝojigis lin hieraŭ, nun ne estis al li agrabla.

— Mi pardonpetas, — li diris kuntirinte la brovojn, — ĉu vi povus atendi unu momenton? Mi volas diri du vortojn al la kamarado.

— Ho, kun plezuro! — respondis la nekonato. — Tiel bone estas ĉi tie sub la tilioj, kaj cetere mi havas tempon.

— Aŭskultu, Miĉjo, — flustris Senhejmulo, tirinte la redaktoron flanken, — ne turisto li estas, sed spiono. Rusa elmigrinto, enŝteliĝinta ĉe nin. Postulu de li la legitimilon, aliel li eskapos!..

— Vi opinias do..? — alarmiĝis Berlioz, kaj pensis: «Ja li pravas!»

— Nu certe, fidu min, — arde flustris en lian orelon la poeto, — li stultumas por kolekti iajn informojn. Vi ja aŭdis, kiel li parolas ruse, — la poeto per oblikva rigardo observis la nekonaton por preventi ties fuĝon, — iru ni lin reteni, aliel li eskapos…

Senhejmulo tiris je la mano Berliozon al la benko.

La nekonato ne plu sidis, sed staris apud ĝi, tenante en la mano libreton kun malhele griza bindaĵo, densan koverton el bona papero kaj vizitkarton.

— Pardonu al mi, ke entuziasmiĝinte pro la diskuto mi forgesis prezenti min. Jen miaj karto, pasporto kaj invito veni Moskvon por konsilado — impone diris la nekonato, sagace rigardante la du literaturistojn.

Tiuj konfuziĝis. «Diable, li ĉion aŭdis…», pensis Berlioz, kaj ĝentile gestis, ke li ne intencas ekzameni la dokumentojn. Dum la alilandano estis prezentanta ilin al Berlioz, la poeto rimarkis sur la karto la vorton profesoro, presitan en fremdaj, latinaj literoj kaj la komencliteron de la familinomo, duoblan von: W.

— Tre agrable, — konfuzite balbutis Berlioz, kaj la alilandano reenpoŝigis la dokumentojn.

Tiamaniere la rilatoj estis restarigitaj, kaj la triopo residiĝis sur la benkon.

— Ĉu vi, profesoro, estas invitita kiel konsilisto? — demandis Berlioz.

— Jes, kiel konsilisto.

— Vi estas germano, ĉu? — konjektis Senhejmulo.

— Ĉu mi? — redemandis la profesoro kaj subite enpensiĝis. — Nu jes, plie germano…

— Vi eminente parolas ruse, — rimarkis Senhejmulo.

— Ho, mi estas poligloto kaj scipovas tre multajn lingvojn.

— Kiu estas via fako? — demandis Berlioz.

— Mi estas eksperto pri nigra magio.

«Jen bele!» — klakis en la kapo de la redaktoro.

— Ĉ-ĉu pri tiu fako oni volas konsulti vin ĉi tie? — li balbutis.

— Jes, pri tiu fako, — konfirmis la profesoro kaj klarigis: — Ĉi tie en la Ŝtata biblioteko oni malkovris aŭtentajn manuskriptojn de Gerberto el Aŭrilako, magiisto de la deka jarcento. Necesas, ke mi ilin malĉifru. Mi estas la sola fakulo en la mondo.

— Ah ha, vi estas historiisto, ĉu? — kun grandaj faciliĝo kaj estimo demandis Berlioz.

— Mi estas historiisto, — jesis la profesoro kaj maltrafe aldonis: — Hodiaŭ ĉe la Patriarĥa okazos kurioza historio!

Kaj denove tre ekmiris la redaktoro kaj la poeto. La profesoro mansignis, ke ili proksimiĝu, kaj kiam ili sin al li klinis, li flustris:

— Atentu, ke Jesuo ekzistis.

— Vidu, profesoro, — igis sin rideti Berlioz, — ni estimas viajn grandajn sciojn, sed pri tiu demando ni staras sur alia vidpunkto.

— Necesas nenia vidpunkto! — respondis la stranga profesoro, — tute simple: li ekzistis, nenio plu.

— Tamen oni bezonas ja ian pruvon… — komencis Berlioz.

— Nenia pruvo estas bezonata, — respondis la profesoro. Li ekparolis nelaŭte kaj ĉiuj fremdaĵoj de lia prononco ial malaperis: — Ĉio estas simpla. En blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo, frumatene je l’ dek kvara tago de la printempa monato Nisan’

<p>Ĉapitro 2</p><p>Poncio Pilato</p>

En blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo, frumatene je l’ dek kvara tago de la printempa monato Nisan’, Poncio Pilato, la prokuratoro de Judujo, kavaleriane trenante la plandumojn, eliris en la portikon inter la du aloj de la palaco de Herodo la Granda.

Pli ol ion ajn en la mondo la prokuratoro abomenis la odoron de roza oleo, kaj nun ĉio aŭguris malbonan tagon, ĉar ĝi persekutis lin ekde la mateniĝo. Ŝajnis al li, ke la cipresoj kaj palmoj en la ĝardeno verŝas la rozan odoron, ke malbeninda roza flueto miksiĝas al la leda kaj ŝvita odoro de lia eskorto. Amara fumeto penetris la portikon de trans la supra ĝardenteraso, de pavilonoj en la posto de la palaco, kie, veninte al Jerŝalaim kun la prokuratoro, kvartiris la Unua kohorto de la XII Fulma legio; kaj al la fumeto, indikanta ke la centuriaj kuiristoj komencis prepari la tagmanĝon, miksiĝis la sama grasa roz’odoro. Ho, dioj, dioj, pro kio vi min punas?

«Nu jes, sendube! Tio estas ĝi, ĝi denove, la nevenkebla, terura hemikranio, malsano ĉe kiu doloras duono de la kapo. Kontraŭ ĝi ne ekzistas rimedo, malestas kuraco. Mi provu ne movi la kapon.»

Brakseĝo jam estis pretigita sur la mozaika planko ĉe la fontano. Sen rigardi iun ajn, la prokuratoro sidiĝis sur ĝin kaj etendis la manon flanken.

Перейти на страницу:

Похожие книги