— Memoru, gesinjoroj, ke tiuj ĉi junaj homoj apartenas al ok diversaj nacioj. Antaŭ du monatoj ili ne komprenis unu la alian. Ne forgesu, ke ili nun estas en la tempo de la instruo! La instruo estas kvarmonata. Pensu pri tio, kiam la gelernantoj nun publike respondas al la demandoj de la instruisto. Tiuj junaj homoj montras al ni kulturan laboron, kiu utilas ne nur por ni, rusoj, sed por la tuta homa familio sur la tero. Aŭskultu ilin!
La parolo de la kolonelo plaĉis al la publiko. Ankaŭ la instruo. La gelernantoj kuraĝe, bele respondas. Ili rakontas per simplaj frazoj pri la taga laboro, pri la lernejo, pri la familio, pri Esperanto. Iĉio Pang bone diras sian poemon kaj multaj homoj aŭdas, ke li jam bone elparolas la literon "r", kion lia amiko, Petro Koluŝ instruis al li.
Sunfloro,sidas inter la gesinjoroj en la rigardejo. Ŝi havas grandan koran varmon al sia frato, kiam la publiko,montras sian plaĉon. Sed kiam la granda, forta "
Ankaŭ sinjorino Bogatireva bone montras sian scion. Al la publiko tre plaĉas la kuraĝa maljuna lernantino. Ernst Mayer, la germano, sed rusa soldato, fraŭlinoj Eŭgenia Tkaĉeva, Valja Smirnova, la rusaj gimnaziaj lernantinoj, Pavel Budinka, la ĉeĥa, Adrian Berariu, larumana soldatoj bone laboras. Nur la plej malgranda Ivan Averkiev ne havas grandan kuraĝon, sed li estas tre juna, tre bela knabo kaj la publiko pardonas kaj komprenas lin. Sinjoro Kuratov ne estas lernanto. Li nur sidas en la benko.
La plej grandan plaĉon de la publiko havas Marja Bulski. Per siaj ĉarmo, bela elparolo, longaj kaj interesaj respondoj, per sia rakonto pri la ama letero, kiun la patrino legas ne per la samaj vortoj kiel la filino, ŝi almilitas la simpation de la publiko. Sinjoro Vonago, la delegito de Universala Esperanto Asocio, tre kore gratulas al ŝi antaŭ la publiko. Marja Bulski estas tre, tre feliĉa. Ŝi danke rigardas al sia instruisto kaj ruse diras al la publiko, ke tiun bonan laboron de la gelernantoj faris Paŭlo Nadai. La publiko montras sian komprenon ankaŭ al li.
Sinjoro Kuratov parolas pri la instruisto, pri la kurso, pri la harmonio, kiu estas inter la diversnaciaj gelernantoj, pri sia amo al Esperanto. Li parolas ruse kaj li havas la tutan atenton de la publiko.
Nun sinjoro Vonago levas sin de la seĝo. Li faras longan propagandan parolon pri la lingvo, pri ĝia historio. Li parolas ankaŭ pri la
La publiko iras hejmen, sed multaj el ĝi donas sian adreson ĉe la pordo al gesinjoroj Bogatireva kaj Kuratov.
Kiam la instruisto kaj la gelernantoj estas solaj, ili gratulas unu al alia. Ho, vere estas bela tago! De nun ili ŝatas Esperanton pli ol ĝis nun.
— Karaj geamikoj — diras Nadai kaj liaj vortoj havas koran muzikon — mi dankas al vi tion, ke vi tiel bone, tiel bele faris vian malfacilan laboron. Tio signifas multon por Esperanto en via urbo. Sed nun aŭskultu! Mi ricevis leteron de mia amiko el
— Ni aŭdu, ni aŭdu!
— Li skribas: