Al la gesinjoroj plaĉas la letero, la propono.
— Jes, ni iru! Ne estas tre longa distanco inter
— Mi ne scias. Mi proponas, ke ni pensu pri la afero kaj dum la kunvenoj ni diru la
— Vi havas denove proponan humoron — kun rido diras la maljuna poŝtoficisto.
Ankaŭ la aliaj ridas. En vere bona humoro ili iras el la Popola Domo al la diversaj direktoj.
Marja Bulski kaj Paŭlo Nadai havas la saman direkton. Ankaŭ Iĉio Pang kaj lia fratino iras kun ili ĝis la strato, kie estas la ĉina kvartalo de la urbo.
— Sinjoro instruisto, se plaĉas al vi, mi invitas vin al la ĉina teatro. Hodiaŭ vespere venu al mi. Nia teatro estas tre interesa ankaŭ por vi, ĉar ĝi ne estas tia, kia estas la via.
— Bone! Sed ĉu via patro jam estas pli sana ol antaŭ tagoj?
— Ne! La kuracisto diras, ke lia malsano venas de lia maljuna koro. Li donis medikamenton al li, sed ĝi ne helpas multon.
— Kaj vi, fraŭlino Sunfloro, ĉu vi jam ne estas malamikino de nia lingvo?
Sunfloro ne respondas. El la tuta frazo ŝi komprenis nur sian nomon. Ŝi rigardas al sia frato. Iĉio Pang helpas al ŝi. Ŝi fermas siajn okulojn, nelonge pensas pri la demando, malfermas la okulojn kaj tre ĉarme respondas.
— Sunflolo... amas Espelanto... bona Espelanto... bona amiko Sunflolo... jes... jes!
La instruisto faras grandajn okulojn. Iĉio Pang ridas.
— Mi diris al ŝi, ke ŝi estas sur la vojo al Esperanto, sed ŝi neis. Nun ŝi jesas. Kiam nia Amiko estas ĉe mi kaj ni konversacias, ŝi atente aŭskultas, demandas la vortojn, kiuj restis en ŝia kapo. Tia estas mia fratino.
— Lernu la lingvon, Sunfloro — diras Nadai.
Ŝi komprenas la frazon sen la helpo de la frato. Ŝi faras la samajn fermon kaj malfermon de la okuloj.
— Ne!... Mi... Sunflolo... ĉinino — kaj ŝi montras al si.
— Sed vi estas moderna ĉinino kiel via frato estas moderna ĉino. Ankaŭ viaj piedoj montras tion. Viaj gepatroj ne malgrandigis perforte ilin tiel, kiel tiujn de multaj ĉininoj. Vi havas modernan kapon, modernajn piedojn.
El la longaj frazoj Sunfloro komprenis nur du vortojn:
— Sunflolo modelna ĉinino — kaj ŝi montras al siaj piedoj — Sunflolo nemodelna ĉinino — kaj ŝi montras al sia koro.
Ŝi estas tiel ĉarma, tiel infana, ke Marja Bulski ĉirkaŭprenas kaj kisas ŝin. Nadai kaj Iĉio Pang ridas, sed ne longe.
Tiu kiso de Marja Bulski, de blanka knabino al ĉina knabino sur la strato de tia urbo, kie la ĉinoj ofte sentas, ke la blankaj homoj malŝatas ilin, estis tre kortuŝa kaj tute ne ordinara. Sunfloro kun blanka vizaĝo kaj kun nekomprena rigardo staras, staras kaj ŝi ne forprenas sian rigardon de Marja. Iĉio Pang bone komprenas sian fratinon.
— Ĉu mi faris malbonon al vi, Sunfloro? — demandas Marja. — Mi montris al vi, ke vi plaĉas al mi, ke mi amas vin. Pardonu, Sunfloro!
Sunfloro nur staras, senvorte rigardas ŝin. Marja Bulski havas ploran humoron.
— Nu, Iĉio Pang, diru al ŝi, ke mi kisis ŝin, ĉar ŝi estas mia malgranda ĉina fratino. Ĉu la blankaj knabinoj kaj ĉinaj knabinoj ne estas egalaj?
Dum Iĉio Pang parolas al sia fratino, ŝi senvorte aŭskultas, sed ŝia rigardo restas sur la rozoruĝa vizaĝo de Marja Bulski.
— Nu, Sunfloro, ĉu mi ne estas via pola fratino kaj ĉu vi ne estas mia ĉina fratino?
En la belaj nigraj okuloj de Sunfloro nun estas du malgrandaj larmoj. Ili ekiras sur ŝia blanka vizaĝo, kiam ŝi jesas per la kapo.
— Jes... flatino... Sunflolo flatino... Amiko, Iĉio Pang, Flatino, bona Espelanto — kaj ŝi salutas en ĉina etiketo Marjan Bulski, la instruiston kaj ŝi foriras al la direkto de la patra domo.
— Ĉu mi faris malbonon al ŝi? Diru, Iĉio Pang!
— Tute ne! Vi nur tuŝis ŝian koron kaj en tiu koro nun estas tia sento, kiu ne havas lingvon. Per via sola kiso vi faris el ŝi komprenohavan fratinon por mi.
— Sed ŝi foriris kaj mi pensas, ke...