Dum la kuracisto estis ĉe ni, mi povis reteni la larmojn, sed poste ... Ho, kiel mi ploris! ... kaj li venis al mi, eksidis apud min, karese viŝis miajn larmojn per siaj manoj, forigis la doloron el mia koro per siaj varmaj rigardo kaj voĉo. Mi sentis, ke el li parolas pli ol amikeco. Li estis tre, tre serioza. La tuŝo de liaj manoj estis tia, kia estas la kareso de mia patro, kiam li metas sian manon sur mian kapon kaj diras: "Supren la kapon kaj koron, filino mia. La vivo ne estas infanludo, sed la honestaj malriĉuloj ne havas en ĝi riproĉojn de la konscienco". Jes, la tuŝo de liaj manoj estis patra, send en lia rigardo estis io dolora, io nekomprenebla. En liaj okuloj mi vidis la ploregantan amon.
Li amas min ... li amas min ... Mi scias kaj mi? ... Ho, eĉ en mian sekretan taglibron mi ne kuraĝas priskribi la senton, kiun mi havas.
Li havas sekretan doloron, pri kiu li ne parolas, sed mi konas ĝin. Mi scias, kial liaj lipoj mutas kaj kial li ne trovas vortojn por sia sento. Li amas min tro por paroli. Li amas min tro por veki en mi vanan esperon. Ho, kiel mi dezirus krii al li; kara, kara, mi scias ĉion, ĉion kaj mi deziras nenion. Jes, nenion, nur la senton, ke vi tiel amas min, kiel mia koro nun sentas la sincerecon de via amo.
Mi jam ne memoras, pri kio ni parolis dum longaj horoj. Nur tion mi scias, ke ĉirkaŭ mi ĉio subite havis novan koloron, novan signifon. La konsolo venis en mian koron kaj mi feliĉe ridetis, eĉ ridis dum la tuta vojo al la kunvenejo. Ni ludis kiel la infanoj. Ni dancis en la dika freŝa neĝo. Ni kuris, ŝerce batalis per neĝaj kugloj kaj ni kantis, ridis, babilis. Mi forgesis, ke mi havas malsanan patrineton kaj kvar gefratojn. Ho Dio, ne punu min tial, ĉar mi estis tiel gaje feliĉa!
Kiam ni alvenis al la kunveno, jam ĉio estis preta. La benkojn oni metis al la muroj, por ke ni havu pli grandan liberan loko. En la ĉambro staris la ĝisplafona kristnaska arbo. Bela abio! Janis Lekko, la latvo, elektis, elhakis, portis ĝin el la malproksima arbaro. Petro Koluŝ, la amerika soldato, alportis biskvitojn kaj diversajn marmeladojn. Sinjoro Kuratov kaj sinjorino Bogatireva zorgis pri tio, ke la abio havu kristnaskan veston. Fraŭlinoj Smirnova alportis kukojn. Fraŭlino Tkaĉeva venis kun sia onklo, la rusa kolonelo kaj ilian pakaĵon servisto portis post ili. Diversaj manĝaĵoj kaj kelkaj boteloj da vino, multaj boteloj da fruktakvo.
Ankaŭ mi alportis mian donacon: silkan standardon kun la verda stelo kaj kun la surskribo
La dekdujara Ivan Averkiev faris belan skatolon por la gazetoj: gazetujon. Ernst Mayer, la germano, donacis du librojn al la biblioteko. Unu estas orginala verko:
Sed la plej interesan kaj kuriozan donacon donis Iĉio Pang kaj lia fratino Sunfloro. Mi ne povas kompreni, de kie prenis la ideon tiu ĉina knabo. Ĉu de Koluŝ? Mi ne pensas. Koluŝ ne havas tian fantazion, nek tian senteman karakteron, kian tiu kurioza donaco igas supozi.
Ĝi estas granda ruĝa koro el ligno kaj havas apartan tenilon por starigi ĝin sur la tablon. Super la koro, sed sur ĝi staras la kvinpinta verda stelo, kiu estas lumigebla per meĉo. La granda koro havas pordeton, kiun oni povas malfermi kaj ... kaj, jen la kuriozaĵo, en la interno estas la stalo de Betlehemo kun la paŝtistoj, ŝafidoj kaj en la mezo, en trogeto sur pajlo kuŝas la figureto de la dia infano. Ĉio estas tia, kia sur niaj bildoj. Nur la sanktajn gepatrojn li forgesis meti al la trogeto. La dorsa flanko de la koro havas la subskribon:
Jes, trafa, ĉar en tiu ĉambro estis ne nur diversaj nacioj, sed ankaŭ diversaj religoj; romaj katolikoj kaj rusaj katolikoj, kiuj havos sian Kristnaskon post dektri tagoj, inter niaj gastoj estis protestantoj, judoj el la militkaptitejoj, kaj du Kon-Fu-Ĉe-anoj. Neforgesebla, vere paca kristnaska vespero. Post la solenaĵo parolis Paŭlo kaj Kuratov. Li denove tre kortuŝis nin kaj sinjorinon Bogatireva. Iĉio Pang deklamis sian novan poemon. Nur pri la lasta strofo mi rememoras: