Vigla vivo. La membroj uzas nur Esperanton, ĉar ĝi estas la sola lingvo, kiun ĉiuj komprenas. La modesta biblioteko riĉiĝas per la donacoj, kiujn faras la baldaŭ forirontaj militkaptitaj esperantistoj. La amikan konatiĝojn sekvas kora intimeco. Jam okazis ne unu geedziĝoj, en kiu la hejma lingvo de la juna paro estas Esperanto. Multaj knabinoj havas fianĉinan ringon.
Antaŭ nelonge okazis la geedziĝa ceremonio de Ernst Mayer kaj Valja Smirnova. La membroj de la unua kurso aranĝis belan festenon por la junaj geedzoj. Antaŭ semajnoj la klubo havis gastojn el la militkaptitejo de
Ankaŭ nun en unu lernoĉambro Marja Bulski instruas la plej novajn adeptojn, en la alia ĉambro blankhara "junulo", en kiu vi ne rekonus la dudekdujaran Janis Lekko. Li donas la lastajn lecionojn al siaj gelernantoj. Jes, nia bona Janis Lekko farigis blankhara dum la nokto de la japana atako kaj dum la suferplenaj semajnoj, kiujn li pasigis en terura malespero inter la montoj. Tiutempe en sia poŝo li havis du esperantajn librojn kaj en la soleco tiuj konsolis lin. En la tria granda ĉambro estas la klubejo mem. Ho, kia vivo regas tie de mateno ĝis malfrua vespera horo kaj ĉiutage. Kompreneble ne ĉiuj membroj venas ĉiutage.
En tiu ĉambro nun Petro Koluŝ adiaŭas. Li ne havas plu amerikan uniformon, sed tiun de la ĉeĥa legio. Li estas ja slovako kaj li revenos al sia naskiĝurbo per tiu granda ŝipo, kiu morgaŭ alvenos en la havenon de
Ankaŭ Sunfloro sidas senvorte ĉe la tablo kaj malgaje rigardas al sia forta, granda
Ŝi fermas la okulojn kaj pensas, pensas. Malbelaj bildoj, malbonaj pensoj terurigas ŝian koron. La estonto aperas. La nedezirata estonto kun la dika Lon Fu, kiu ricevis monon por rekonstruigi sian detruitan domon kaj kiu ĉiutage pli kaj pli multe parolas pri ŝi al ŝia patro. La patro ... Kiel maljuna li jam estas. La foriro de Iĉio Pang pli malsanigis lian bonan koron. Se Sunfloro ne havus lin, ŝi preferus iri al tiu nekonata mondo, kie atendas neniiĝo aŭ renaskiĝo. Sed almenaŭ en la nova vivo ŝi ne devus senti tion, kio nun premas ŝian koron per nevidebla fera mano ... Kaj la "Amiko" ridas feliĉe, babilas gaje. Li reiros al sia malproksima hejmo. Por la foririnto estos pli facile ol por la postrestinto. Ĉiam estas tiel.
— Sunfloro, ni foriru — ŝi aŭdas lian voĉon, malfermas siajn okulojn kaj obeante sekvas lin.
Koluŝ haltas en la koridoro.
— Atendu momenton aŭ iru en la lernoĉambron, kie Marja Bulski instruas. Mi diros adiaŭon al Lekko kaj poste mi iros al ŝi.
— Sunfloro atendas .... Kiam Amiko finas parolo, ankaŭ Sunfloro foriras.
Dum Koluŝ estas ĉe Lekko la kursa horo de Marja finiĝas kaj ŝi mem venas renkonte al Sunfloro.
— Sunfloro, delonge mi ne vidis vin. Ĉu vi estis malsana?
— Sunfloro laboras hejme ... en la vendejo ... La patro malsanas.
— Sed ankaŭ vi estas ne tute sana. Mi vidas. Ne tia estas via vizaĝo, kiam vi estas en ordo.
— Amiko foriras. Sunfloro malsanas ... kaj tie, tie — ŝi montras al sia koro — estas malbona, tre malbona sento,
— Koluŝ foriras. Ĉu? Kien?!
— Granda ŝipo venas sur la granda akvo kaj Amiko foriras ... for ... for ...
Marja paliĝas. Jen, la fantomo de la morgaŭo jam montras sin. Koluŝ foriros, poste la aliaj kaj ankaŭ li. Ŝi rigardas al Sunfloro. Ties vizaĝo estas tiel senmova, ligna kiel ĝi estis ĉe la lito de Iĉio Pang. Subite Marja komprenas ĉion. La doloro ektranĉas ŝian koron. Ŝi vidas sin mem kaj sian sorton en la dolorrompita Sunfloro. La simpatio, la amo kaj kompato serĉas vortojn en la animo de Marja, sed ŝi diras nur du simplajn frazojn sen konsola forto.
— Ne malgoju ... La vivo estas tia.
En la okuloj de Sunfloro subite aperas la larmoj kaj ŝia voĉo petante muzikas.
— Sunfloro deziras kiso de la blanka bona fratino ... Unu kiso.
La du knabinoj ĉirkaŭprenas unu la alian. En ili la sama sento ploregas. Tiel la reveninta Koluŝ trovas ilin. Vortoj, belaj vortoj, bondeziroj kaj adiaŭo.