Marja longe rigardas al la malproksiĝantaj geamikoj. Ho, kiel ili malsimilas! La rompiĝema ĉina knabino kaj la granda, forta eŭropano. Vere, ili ne decas unu al la alia kaj tamen ... tamen la sama sento kunligas ilin depost la unua renkontiĝo. Dio, Dio, kia! vi kreis malsamajn homojn kaj kial vi metis en ilian koron la saman senton, kiu ne konas diferencon inter rasoj, religioj, nacioj, se ĝi renkontas parencan animon! Kial? Ho, kial, vi justa Dio?

En la diokreda animo de Marja svarmas ribelaj demandoj. Ŝi dezirus forpeli ilin aŭ rifuĝi ien por ne pensi pri la morgaŭo, pri sia morgaŭo. Ĉu en la grandan ĉambron? Ne! Oni vidus, ke ŝi ploris kaj kion oni pensus? Hejmen! Hejmen al la kvar gefratoj! Ili estas ŝia estonteco.

La sorto estas kaprica. Ĝi kelkfoje karesas la turmentatan suferanton kaj per subita konsolo forpelas la doloron. Dum la tuta tago Marja tie estis hejme. Ŝi laboris en sia nova oficejo inter dikaj kontorlibroj. Ankaŭ tie ŝi tagmanĝis kaj de tie ŝi kuris al la posttagmeza kurso por instrui. Intertempe alvenis la delonge atendata patro. Li venis surprize, kiel ĉiam en ĉiu jaro unufoje.

Kiam Marja malfermas la pordon de la hejmo, ŝi vidas antaŭ si du pace sidantajn virojn: Paŭlon kaj lin, la amatan patron. Kvazaŭ flugas al la brakoj de la patro, ĉirkaŭprenas lian kolon kaj kisas freneze lian vizaĝon, griziĝantajn harojn.

— Patro ... Patreto ... Paĉjo, ci, ci kara, ci amata ... Dio, kiel bona vi estas!

— Mi volis sciigi vin kaj anstataŭ vi gvidi la instruan horon, sed li ne permesis — Nadai pardonpete klarigas al ŝi.

— Negrave! Nenio estas grava nun, kiam li, vi, ni ĉiuj estas kune ... Ho, kiel feliĉa mi estas! ... Sed en kiu lingvo vi parolis kun mia patro?

— Nun kelkajn vortojn ruse. Ni ne parolis. Ni rigardis unu la alian en silento. Via patrino parolis pri mi kaj la geknaboj ... ankaŭ ili montris laŭ propra maniero, ke mi ne estas fremda en via hejmo. La plej malgranda Valja, la eta timemulino, eĉ rifugis al mi de la patra kiso. Ŝin fortimigis la granda barbo de la paĉjo. Sed poste ...

— Ho, mi scias. Antaŭ du jaroj okazis same ... Jes, du jarojn vi ne estis hejme, patro.

Patro kaj filino komencas reciproke demandi, respondi. Nadai diskrete lasas ilin solaj kaj iras en la alian ĉambron por helpi laŭeble al la mastrino, kiu subite revigliĝis kaj nun ŝajnas pli juna kelkajn jarojn ol hieraŭ.

Subite malfermiĝas la pordo. Kvazaŭ kure Marja venas en la ĉambron. Ŝi estas tute pala, sed kiam ŝia rigardo renkontas tiun de Nadai, ŝi facile ekĝemas.

— Kio okazis? — li demandas.

— Nenio ... Dank' al Dio, nenio — kaj la koloro de la vivo denove revenas al ŝiaj vangoj — iomete mi ektimis, ke vi foriris sen adiaŭo.

— Vi, infano! Neniam mi foriris sen adiaŭo kaj neniam mi foriros.

La rigardo de Marja longe, iom dolore profundiĝas en tiun de Nadai.

— Kiu scias? — ŝi diras mallaŭte, kvazaŭ spire — Eble estus pli bone, pli facile sen adiaŭo.

Ĉapitro 11: Adiaŭ Siberio!

La suno ankoraŭ varme brilas, sed la aŭtuna vento jam portas kun si la spiron de la proksimiĝanta vintro. Polvonuboj, pelataj de la vento, dancas, kuras, jen ekkuŝas, jen denove levas sin sur la stratoj.

La grandaj militkaptitejoj iom post iom senhomiĝas, la esperantaj societoj senmembriĝas. La vivo estas malpli vigla. En Oktobro preskaŭ ĉiusemajne alvenas ŝipoj kaj la adiaŭaj kunvenoj fariĝas pli oftaj. Sed la malnovaj geamikoj, escepte la forirantan Koluŝ, ankoraŭ estas kune. Nur Sunfloron oni ne povas vidi. Depost tiu tago neniu vidis ŝin, onidire eĉ ne ŝia patro. Kien ŝi malaperis? Kiu scias?

La maljuna ĉino lignovizaĝe, ŝajne indiferente sidas sur la strato antaŭ la pordo de sia komercejo kaj pipfumas, kvazaŭ nenio estus okazinta. Surda homo estas filozofo. Li aŭskultas, sed jam ne plu aŭdas la matenan koncerton: la ĉinaj soldatoj vane trumpetas por li en la kazernoj. Li aŭskultas la vesperan koncerton: la kanto kaj muziko de la ĉinaj aktoroj en la teatro ne plu atingas liajn orelojn. Li nur sidas kaj pipfumas.

En la militkaptitejo multaj kazernoj staras malplenaj. Nadai ne instruas plu. Li regule vizitas la kunvenojn kaj ĉiutage pasigas kelkajn horojn kun la geamikoj, kiujn li baldaŭ estas forlasonta. Marja kaj Lekko instruas fervore.

Marja havas turmentajn tagojn. Ŝia taglibro estas plena de plendaj kaj ribelaj pensoj. Ŝi havas nur unu esperon, ke en tiu ĉi jaro jam ne plu venos ŝipo por la militkaptitoj kaj nur printempe povos foriri tiuj, kiuj restis en la kazernoj. Oni diras tion. Ankoraŭ unu vintro, printempa vintro por ŝi. Poste ja venos vintraj printempoj. Ŝi sentas tion. Ho, se ŝi povus haltigi la tempon!

Sed la tempo estas nehaltigebla, la sorto estas senindulga. En iu mateno telegramo alvenas al la komandanto de la militkaptitejo kaj denove por sescent hejmsopirantoj ĝi realigas la milfoje prisonĝitan revenon al la patrolando ... Kaj Nadai estas inter ili.

Перейти на страницу:

Похожие книги