Jen, tamen alvenis tiu ŝipo. La lasta ŝipo en la jaro. Ne gravas! Ĝi estas ne granda. Ne ĉiuj povas iri per ĝi. Ne grave! La homoj freneze ĝojas, kure adiaŭas. Morgaŭ okazos la enŝipiĝo en Vladivostok. Ek al la stacidomo! Hejmen! Hejmen! Ho, ĉiopova Dio, fine post kvar, kvin, ses jaroj, post militaj kaj revoluciaj teruraĵoj hejmen! Ek! Rapidu, rapidu! La vagonaro jam estas irpreta. Hejmen! Ek al la paco! Adiaŭ Siberio!

Nadai ne estas inter la freneze ĝojantoj. Li apartenas al tiu grupo de la forirontoj, kies koron disduigis la Vivo. Unu duono de tiu koro malespere kroĉiĝas al tiu ĉi sanga tero de la suferoj kaj teruroj; la alia duono vokas, postulas lin al la malproksima hejmo. Li devus diri nur unu vorteton kaj li povus resti ĉi tie. Ankoraŭ centoj volonte irus anstataŭ li. La lasta ŝipo en la jaro! La lasta ŝipo!

La dua duono de la koro estas la pli forta. Li decidas iri kun la aliaj. La maro ne nur disigas, sed ĝi estas ankaŭ vojo por retrovi la amikon. Hejmen, hejmen — krias la sento en li. Unue reordigi ĉion en la hejmo kaj poste ... Jes, poste li jam scios, kion fari!?

Nadai kuregas en la urbon. Rekte al la kontoro, kie Marja laboras. Ekvidante lin ŝi paliĝas, kvazaŭ ŝi antaŭsentas la kruelan sortobaton, kiun lia apero signifas en tia nekutima frua horo.

— Marja, post du horoj ekiros nia vagonaro al Vladivostok kaj morgaŭ onidire okazos la enŝipigo — li diras simple kaj tamen tiel kruele.

Ho, la ĝojanto ofte estas kruela kaj Marja vidas en liaj okuloj la saman ĝojbrilon, kiun ŝi iam estis vidanta en la okuloj de la foriranta Koluŝ.

— Kaj kion nun? ... Kien nun? — ŝi demandas malespere. Ŝia voĉo estas tre mallaŭta, ŝiaj lipoj plore tremetas.

— Kien? Al la klubejo kaj poste al via hejmo. Mi ne iros plu al la militkaptitejo. Miaj kamaradoj zorgos pri miaj pakaĵoj. Mi petis ilin.

La ĉefo de Marja kompreneme konsentas pri kelkhora libertempo. Ili senvorte rapidas tra la bone konataj stratoj al la lernejo, kie nun troviĝas la klubejo de la esperanto societo. Nadai pense adiaŭas de ĉio: de la stratoj, de la domoj, de la primitiva ligna trotuaro, de la "urba parko", de ĉiu konata kaj nekonata vizaĝo sur la stratoj. Li adiaŭas kaj lia mano tenas forte, kvazaŭ spasme ŝian manon.

Ili preterpasas la iaman hejmon de Iĉio Pang. Nadai salutas lian patron. La maljuna ĉino sen resaluto sidas plu kaj pipfumas. Lia rigardo direktiĝas ien al la fora malproksimo.

En la klubejo la famo pri la foriro de Nadai jam estis alvenanta antaŭ lia apero kaj la geamikoj decidis, ke kelkaj, kiuj povas, vojaĝos al Vladivostok por diri koran adiaŭon al la instruisto kaj fondinto de la societo. La membroj de la unua kurso estas tre silentaj. La prema humoro havas efikon ankaŭ al la aliaj membroj ... Kaj denove vortoj, vortoj, koraj bondeziroj.

La maljuna Kuratov kortuŝite premadas la manon de Nadai.

— Frato, ne forgesu nin kaj estu sana!

Li ne povas paroli pli. La kutima oratoraĵo haltas ĉe lia gorĝo premata de emocio. Li ĉirkaŭprenas kaj kisas lin. Unu post la alia la malnovaj geamikoj paŝas al li kaj ili donas la adiaŭan kison. La okuloj de Nadai ne ridas plu. La ĝojo dronas en malĝojajn pensojn.

Ĉiu ŝtele rigardas al Marja. Ŝi staras senmove kaj ŝia pala vizaĝo estas tiel rigida, kiel iam tiu de Sunfloro. Larmoj ne estas en ŝiaj okuloj. Ĉio, kion ŝi vidas, rememorigas al ŝi la unuan poemon de Iĉio Pang. Ĝin ĉiuj lernis ja parkere.

"En homan mondon venas Amo

per Nova Sento, kormuziko;

vi faras Pacon el malamo

kaj fraton el la malamiko."

Kaj Iĉio Pang pravas. Nur tiu neniam sentas sin frato, kiu mem ne volas vidi fraton en la alia homo.

*   *

 *

La granda nigroventra ŝipo staras ĉe la bordo de la haveno. Sur la kajo mil ducent iamaj militkaptitoj atendas laŭvice sian enŝipigon.

Bogatireva, Tkaĉeva, Kuratov kaj Lekko staras apud la forirontoj. Nadai kun sia amiko Ŝaroŝi parolas al Vonago, kiu venis kun sia helpnotario por adiaŭi.

Marja ne venis. Ŝin retenas la kontora laboro. Sed almenaŭ ŝi estus povinta sendi kelkvortan satuton. La geamikoj ja venis per la posta vagonaro. Nadai pensas nur pri ŝi kaj pri la hieraŭa tago. Ilia disiĝo estis tiel stranga. En ŝia hejmo li dankis al ŝia patrino pro la bonkoreco, per kiu ŝi donis familian varmon al la senhejmulo en Siberio. La malsana virino malgaje karesis liajn harojn, diris kelkajn vortojn en la pola lingvo. Li kisis la infanojn. Orela, Tadeusz, Erna senvorte, nur per malĝoja rigardo, ĉirkaŭprena alpremiĝo diris "feliĉan vojaĝon". Nur la plej malgranda Valja ekploris kaj preskaŭ sufokis lin per siaj infanaj braketoj.

— Antaŭ monato paĉjo kaj nun vi. Kiu restos kun ni? — Ŝi plendis tiel korŝire, kiel nur infano povas.

Kaj poste ek al la stacidomo rapide, kure. Nadai parolis, parolis. Marja silentis. Nur ĉe la stacidomo, antaŭ la envagoniĝo ŝi retrovis sian voĉon.

— Atentu, kara! Se vi fartos malbone, tuj ekkuŝu! Kontraŭ marmalsano onidire tio estas la plej bona rimedo.

Перейти на страницу:

Похожие книги