Margarita jam konis la sensajhon de flugo, sed ghi estis nova por la majstro, kaj lin mirigis tio, kiel rapide ili proksimighis al la celo, al la homo kiun li volis adiaui, char li havis neniun alian por adiaui. Tra la pluvvualo li tuj rekonis la klinikon de profesoro Stravinskij, la riveron kaj la alibordan pin’arbaron, tiel detale de li studitan. Ili alterighis sur maldensejo en bosko, apud la kliniko.
– Mi vin atendos chi tie, - kriis Azazello metinte la manojn en formo de vochtubo, jen prilumate de fulmo, jen perdighante en la griza vualo, - adiauu, tamen rapide!
La majstro kaj Margarita salte elselighis kaj flugis intermite videblaj, kiel akvaj ombroj, tra la ghardeno de la kliniko. Post momento la majstro per rutina movo estis malfermanta la balkonkradon de la chambro n-ro 117, Margarita lin sekvis. Ili eniris che Ivachjon, nevideblaj kaj nerimarkitaj, dum la krakbruego kaj la mughado de la fulmotondro. La majstro haltis apud la lito. Ivachjo kushis senmove, kiel antaue, kiam li unuafoje observis fulmotondron el la domo de sia ripozo. Sed li ne ploris, malkiel je la unua fojo. Li atente rigardis la malhelan silueton impete venintan de la balkono, sin levetis, etendis la manon kaj gaje diris:
– Ah, estas vi, mia najbaro! Longe, longe mi vin atendis. Jen vi estas chi tie.
La majstro respondis:
– Mi estas chi tie! Sed via najbaro, bedaurinde, mi ne povas plu esti. Mi forflugas por chiam kaj venis al vi por vin adiaui.
– Mi sciis tion, mi ghin divenis, - mallaute diris Ivano kaj demandis: - Chu vi lin renkontis?
– Jes, - respondis la majstro, - mi venis vin adiaui char vi estas la sola homo kun kiu mi interparolis lastatempe.
Ivachjo serenighis kaj diris:
– Estas bone, ke vi alflugis chi tien. Ja mian vorton mi tenos, neniam mi versachos. Alia afero nun min interesas, - li ridetis kaj per frenezaj okuloj rigardis ien preter la majstro, - alion mi volas verki. Chu vi scias, dum mi kushis chi tie mi komprenis multajn aferojn.
Tiuj vortoj ekscitis la majstron, li ekparolis sidighante sur la randon de la lito:
– Bone, jen kio estas bona. Vi pri li verku la daurigon!
La okuloj de Ivachjo ekbrilis.
– Sed vi, chu vi mem ghin ne finverkos? - chi tiam li mallevis la kapon kaj mediteme aldonis: - Ali jes… kial demandi… - Ivachjo timigite jhetis oblikvan rigardon sur la plankon.
– Prave, - diris la majstro, kaj al Ivachjo lia vocho shajnis obtuza kaj fremda. - Mi ne plu verkos pri li. Mi havos alian okupon.
La bruon de la fulmotondro trapikis malproksima fajfo.
– Chu vi audas? - demandis la majstro.
– La fulmotondro bruas…
– Ne, oni min vokas, jam tempas, - klarigis la majstro kaj ekstaris.
– Atendu! Ankorau unu vorton, - petis Ivano, - chu vi shin trovis? Chu shi restis fidela al vi?
– Jen shi estas, - respondis la majstro almontrante la muron. De ghi disighis la nigra silueto de Margarita kaj pashis al la lito. Shi rigardis al la kushanta junulo kaj en shiaj okuloj estis profunda aflikto.
– Kompatinda junulo, - shi flustris sensone kaj klinis sin super la lito.
– Kia belulino, - diris Ivano sen envio, sed melankolie kaj iel serene kortushite. - Nu jen, kiel bone pri vi chio aranghighis. Pri ml estos ne tiel. - Li enpensighis por unu momento kaj mediteme aldonis: - Au, finfine, eblas ke tiel…
– Tiel, jes, tiel, - flustris Margarita, kaj sin klinis tute proksimen al la kushanto, - tuj mi kisos vian frunton kaj chio pri vi ordighos… tion kredu al mi, mi chion jam vidis, chion scias.
La kushanta junulo brakumis shian kolon kaj shi lin kisis.
– Adiau, dischiplo, - apenau audeble diris la majstro kaj aerdisighis. Li malaperis, kaj kun li malaperis ankau Margarita. La balkonkrado fermighis.
Ivachjon atakis maltrankvilo. Li eksidis sur la lito, jhetis chirkauen timan rigardon, ekparolis kun si mem, ekstaris. Probable, la fulmotondro, kiu nun furiozis duoble pli f orte, estigis angoron en lia animo. Lin ekscitis ankau tio, ke malantau la pordo li per sia audo, jam kutimighinta al permanenta silento, perceptis alarmitajn pashojn kaj malklarajn vochojn. Li vokis, jam nervoza kaj tremeranta:
– Praskovja Fjodorovna!
Praskoyja Fjodorovna jam estis eniranta la chambron, demande kaj zorgeme shi rigardis al Ivachjo.
– Kion? Kio okazis? - shi demandis, chu la fulmotondro vin ekscitas? Nu, kuraghon, kuraghon. Tuj mi vokos la doktoron.
– Ne, Praskovja Fjodorovna, ne voku la doktoron, - diris Ivachjo, maltrankvile rigardante ne al la vickuracistino sed en la muron, - pri mi estas nenio speciala, ja mi mem nun povas determini tion, vi ne dubu. Vi prefere jen kion al mi diru, - kore petis Ivano, - kio jhus okazis apude, en la cent dek oka chambro?
– Chu en la cent dek oka? - redemandis Praskovja Fjodorovna, kaj shia rigardo ighis evitema, - nenio, nenio tie okazis. - Shia vocho sonis false, Ivano tion rimarkis kaj diris:
– Fi, Praskovja Fjodorovna, vi estas ja tia verema homo… Chu vi pensas, ke mi furiozighos? Ne, Praskovja Fjodorovna, neniel. Vi prefere diru la veron, char tra la muro mi chion ja sentas.