– Nu bone, - diris la majstro, - sorchistino, do estu sorchistino. Tre brave kaj grandioze! Do, mi estas elshtelita el la kuracejo. Ankau chi tio estas tre charma. Revenigita chi tien - plua afero, kiun ni ne pridubu… Ni ech supozu, ke neniu atentos nian foreston… tamen diru al mi, pro chio sankta, per kio kaj kiel ni vivos? Kredu al mi, mi parolas pri tio char mi pensas pri vi.
Je tiu momento trans la fenestro aperis stumpnazaj botetoj kaj la malsupra parto de alternfadena pantalono. La pantalono fleksighis che la genuoj kaj la taghelon kashis ies peza postajho.
– Alojzo, chu vi estas hejme? - demandis vocho el ie super la pantalono, de trans la fenestro.
– Jen, la misajhoj komencighas, - diris la majstro.
– Chu Alojzo? - redemandis Margarita proksimighante al la fenestro, - oni arestis lin liierau. Sed kiu pri li demandas? Kiu estas via nomo?
La genuoj kaj la postajho tuj malaperis, audighis ekklako de la stratpordo, kaj chio renormalighis. Margarita falis sur la sofon kaj ridegis tiel, ke larmoj rulighis el shiaj okuloj. Sed kiam shi kvietighis, drasta shangho okazis pri shia mieno, shi ekparolis serioze, parolante, shi glitis de la sofo, rampis al la genuoj de la majstro kaj rigardante en liajn okulojn shi karesis lian kapon.
– Kiel vi suferis, mia kompatinda amiko, kiel vi suferis! Nur mi sola scias tion. Jen, vi havas blankajn fadenojn en la haroj, kaj tiun poreternan falton che la lipoj. Mia kara, mia unika, ne pensu pri io plua. Tro multe vi devis pensi, nun mi pensos por vi! Kaj mi jhuras al vi, mi jhuras, ke chio estos blindige bela.
– Sed mi nenion timas,
– Ho! Vi, vi… - murmuris Margarita skuante sian hirtan kapon, - vi, malgrandfidulo, vi, malfelicha homo. Pro vi hierau la tutan nokton mi skuighadis nuda, mi perdis mian naturon kaj anstatauigis ghin je alia, plurajn monatojn mi pasigis en la malluma kamero pensante nur pri unu afero - pri la fulmotondro super Jershalaim, mi elploris miajn okulojn, kaj nun, kiam sur nin falis la felicho, vi min forpelas! Bone, mi foriros, sed sciu, ke vi estas kruela homo! Ili dezertigis vian animon!
Maldolcha tenero levighis al la koro de la majstro kaj, nesciate kial, li ekploris kashinte sian vizaghon en la haroj de Margarita. Shi, plorante, flustris al li, kaj shiaj fingroj saltetis sur la tempioj de la majstro:
– Jes, fadenoj, blankaj fadenoj, mi vidas vian kapon kovrighi per la negho, ah, kara, mia kara kapo, tiom suferinta. Rigardu viajn okulojn, kiajn vi havas okulojn! En ili estas dezerto… Kaj la shultroj, la peze sharghitaj shultroj… Kripligis, ili vin kripligis… - la parolo de Margarita ighis senkohera, shin skuis plorsingultoj.
Tiam la majstro vishis siajn okulojn, levis Margaritan de la genuoj, mem surpiedighis kaj firme diris:
– Sufichas! Vi min hontigis. Neniam mi refalos en malkuraghon, nek revenos al tiu demando, estu certa pri tio. Mi scias, ke ni ambau estas viktimoj de mensa malsano, kiun, eble, mi kontaghis al vi… Do, ni portu ghin kune.
Margarita proksimigis siajn lipojn al la orelo de la majstro kaj flustris:
– Mi jhuras al vi je via vivo, mi jhuras je la de vi divenita filo de la astrologiisto, ke chio estos bona.
– Belege, belege, - respondis la majstro kaj, ekridinte, li aldonis: - Nature, kiam homoj estas tute prirabitaj, kiel vi kaj mi, ili serchas savon che la transmonda potenco! Konsentite, ni serchu ghin tie.
– Ah! Jen, jen, finfine vi estas kiel antaue, vi ridas, - diris Margarita, - kaj iru al la diablo kun viaj kleraj vortoj. Transmonda au ne transmonda, chu tio ne estas tutegala? Mi estas malsata, - kaj shi tiris lin je la mano al la tablo.
– Mi ne certas, chu tiuj manghajhoj ne malaperos tuj ien sub la teron au ne forflugos tra la fenestro, - diris la majstro tute trankvilighinte.
– Ili ne forflugos!
Kaj ghuste je tiu momento el la fenestro audighis nazsona vocho:
– Pacon al vi.
La majstro ekskuighis, dum Margarita, jam kutimighinta al la eksterordinara, ekkriis:
– Azazello! Ah, kiel agrable, kiel bone! - kaj flustrinte al la majstro:
– Vi vidas, ili nin ne forlasas! - shi kuris malshlosi la pordon.
– Almenau fermu vian mantelon! - postkriis al shi la majstro.
– Bagatelajho, - jam el la koridoro respondis Margarita.
Kaj jen Azazello sin klinas, salutas la majstron, brilas lia misa okulo, kaj Margarita ekkrias:
– Ah, kiel mi ghojas! Neniam en mia vivo mi tiel ghojis! Sed vi pardonu, Azazello, ke mi estas nuda!