– Chio ordas, - diris Azazello. Post unu momento li estis apud la faligitaj geamantoj. Margarita kushis vizaghe sur la tapisho. Per siaj feraj manoj Azazello turnis shin kvazau pupon kaj plantis sian rigardon en shian vizaghon. Sub liaj okuloj la vizagho de la venenitino estis shanghighanta. Ech en la densighanta antaushtorma krepusko videblis, ke ghi perdas la efemeran strabismon sorchistinan, la kruelecon kaj la troecon de la trajtoj. La vizagho de la mortintino helighis kaj fine shia rabbesta rikano nuddenta ighis virineca sufergrimaco. Tiam Azazello disigis shiajn kunpremitajn blankajn dentojn kaj vershis en la bushon kelkajn gutojn da tiu sama vino, per kiu li shin venenis. Shi ekspiris, sen lia helpo sidighis kaj malforte demandis:
– Kial, Azazello, kial? Kion mi faris al vi?
Shi vidis la majstron kushi, ekskuighis kaj flustris:
– Tion mi ne atendis… murdulo!
– Neniel, ne, ja tute ne, - respondis Azazello, - tuj li ekstaros. Ah, kial vi estas tiel ncrvoza!
Margarita kredis al li sen heziti, tiel konvinka estis la vocho de la rufa demono. Shi salte surpiedighis, forta kaj viva, kaj helpis trinkigi vinon al la kushanto. Malferminte la okulojn, tiu sombre rigardis kaj malamege ripetis sian lastan vorton:
– Venenisto…
– Ah! Insulto estas la plej kutima rekompenco pro bona laboro, - respondis Azazello, - chu vi estas blinda? Retrovu do fine vian vidkapablon.
Chi tiam la majstro sin levis, jhetis chirkauen rigardon vivan kaj serenan, kaj demandis:
– Sed kion signifas tiu novo?
– Ghi signifas, - respondis Azazello, - ke jam tempas. Jam tondras, chu? Malhelighas. La chevaloj stamfas, skuighas la malgranda ghardeno. Adiauu la kelon, rapide adiauu.
– Ah, mi komprenas, - diris la majstro rigardante chirkauen, - vi nin mortigis, ni estas malvivaj. Ahh, kiel tio estas inghenia! Kiel ghustatempa! Nun mi komprenas chion.
– Ho, pardonon, - respondis Azazello, - chu vin mi audas? Ja via amikino nomas vin majstro, ja vi pensas, kiel do vi povus esti malviva? Chu por konscii sin viva nepras sidi en kelo surhavante kitelon kaj malsanulejan kalsonon? Ridindajho!
– Mi komprenis chion, kion vi diris, - ekkriis la majstro, - ne plu parolu! Miloble vi pravas.
– Voland! - alighis al li Margarita, - la granda Voland! Li chion elpensis multe pli bone ol mi. Sed la romanon, - shi kriis al la majstro, - vian romanon prenu kun vi, kien ajn vi flugu.
– Senbezone, - respondis la majstro, - mi ghin memoras parkere.
– Chu neniun… ech ne unu vorton el ghi vi forgesos? - demandis Margarita sin premante al la majstro kaj forvishante la sangon de lia vundita tempio.
– Estu trankvila. De nun mi neniam ion ajn forgesos, - li respondis.
– Do, fajron, - ekkriis Azazello, - la fajro, de kiu chio komencighis, kaj per kiu ni chion finas.
– Fajron! - timige kriis Margarita. La kela fenestro ekklakis, ventpusho shovis la kurtenon flanken. En la chielo ektondris lakone kaj gaje. Azazello shovis sian grandkrifan manon en la fornon, eligis fumantan shtipon kaj ekbruligis la tablotukon. Poste li ekbruligis stakon de malnovaj gazetoj sur la sofo, poste manuskripton kaj la kurtenon sur la fenestro. La majstro, jam ebriigita de la baldaua rajdo, jhetis libron de breto sur la tablon, hirtigis ghiajn foliojn sur la brulanta tablotuko, kaj la libro gaje ekflamighis.
– Brulu, forbrulu antaua vivo!
– Brulu, sufero! - kriis Margarita.
La chambro jam ondis, plena je purpuraj fajrokirloj, kaj kun la fumo la triopo eskapis tra la pordo kaj kuris per la masonita shtuparo supren en la malgrandan korton. La unua, kion ili tie vidis, estis la kuiristino de la konstrurajtigito; shi sidis sur la tero kaj chirkaue dise kushis malkolektighintaj terpomoj kaj kelkaj cepfaskoj. La stato de la kuiristino estis tre komprenebla. Tri nigraj chevaloj malpacience ronkis apud la shedo, tremeradis, per la hufo skrapfosis kaj shprucigis la teron. Unua saltis en la selon Margarita, poste Azazello, laste la majstro. La kuiristino ekghemis kaj levis la manon por fari kmcosignon, sed Azazello minace kriis de la selo:
– La manon mi fortranchos! - Li fajfis kaj la chevaloj, rompante branchojn de la tilioj, impetis supren kaj profundighis en la malaltan nigran shtormnubegon. Tuj el la fenestreto de la kelo disvershighis densa fumo. De malsupre venis, apenau audeble, la mizera krio de la kuiristino:
– Brulas!…
La chevaloj rapidis super la tegmentoj de Moskvo.
– Mi volas adiaui la urbon… - kriis la majstro al Azazello, kiu rajdis antaue. La resto de lia frazo perdighis en la tondro. Azazello kapjesis kaj lasis sian chevalon galopi. Renkonte al la rajdantoj impetis nubo, tamen ankorau retenante sian pluvon.
Ili flugis super bulvardo, ili vidis malgrandajn homfigurojn diskuri sin savante kontrau la pluvo. Falis la unuaj gutoj. Ili superflugis fumon - la solan postrestajhon de Gribojedovo. Ili flugis super la urbo jam inundata de la mallumo. Fulmoj ekbriladis super ili. Poste la tegmentojn anstatauis verdo. Nur de tiam ektorentis la pluvego kaj transformis la flugantojn en tri grandegajn akvobobelojn.