Margarita Nikolavna ne havis monzorgojn. Margarita Nikolavna povis acxeti cxion, kio al sxi placxis. Inter la konatoj de sxia edzo estis interesaj homoj. Margarita Nikolavna neniam tusxis primuson. Margarita Nikolavna ne konis la hororojn de plurfamilia logxejo. Resume… sxi estis felicxa, cxu? Ecx ne unu minuton! De kiam, deknaùjara, sxi edzinigxis kaj eklogxis en la palaceto, sxi ne konis felicxon. Ho dioj, dioj miaj! Kio do mankis al tiu virino?! Kion volis tiu virino, en kies okuloj cxiam brulis ia enigma flameto, kion volis tiu je unu okulo strabeta sorcxistino, kiu en la memorinda printempo sin ornamis per la mimozoj? Mi ne scias. Mi ne estas informita. Evidente, sxi diris la veron, sxi bezonis lin, la majstron, kiun neniel povis anstataùi la pseùdogotika palaceto nek gxia aparta gxardeno nek la mono. Sxi lin amis, sxi diris la veron. Ecx mi, la verfidela rakontanto sed homo fremda, sentas mian koron kunpremigxi cxe la penso pri tio, kion spertis Margarita, kiam sxi venis je la sekva tago en la dometon de la majstro - felicxe, ne sukcesinte interparoli kun sia edzo, cxar tiu ne revenis je la antaùfiksita tempo - kaj tie eksciis, ke la majstro malaperis.
Sxi faris cxion sercxante lian spuron, kaj memkomprene sxi trovis nenion. Tiam sxi revenis en la palaceton kaj plu logxis tie.
– Jes, jes ja, tia sama eraro! - diradis Margarita vintre, sidante cxe la kameno kaj rigardante en la fajron, - kial mi tiam, nokte, lin forlasis? Kial? Ja tio estis frenezajxo! Mi revenis je la sekva tago, honeste, kiel mi promesis, sed estis tro malfrue. Jes, kiel la malfelicxa Levio Mateo, mi venis tro malfrue!
Cxiuj tiaj paroloj, evidente, estis sensencaj, cxar fakte: kio estus sxangxita, se en tiu nokto sxi estus restinta cxe la majstro? Cxu sxi lin savus? Ridinde! - ni ekkrius, sed ni tion ne diru antaù la malesperigxinta virino.
En tiaj turmentoj Margarita Nikolavna travivis la tutan vintron gxis la printempo. Je la tago, kiam okazis la tuta absurda pandemonio, kaùzita de la apero de la nigra magiisto en Moskvo, kiam igxis forpelita reen al Kievo la onklo de Berlioz, kiam oni arestis la libroteniston kaj pasis amaso da aliaj, plej stultaj kaj nekompreneblaj aferoj, sxi vekigxis preskaù je la tagmezo en sia dormocxambro havanta orielon en la turo de la palaceto.
Vekigxinte Margarita ne ekploris, malkiel sxi ofte faris, cxar cxi-matene sxi vekigxis kun la antaùsento ke hodiaù, finfine, io okazos. Perceptinte tiun antaùsenton, sxi kovis kaj flegis gxin en sia animo, zorgante, ke gxi sxin ne forlasu.
– Mi kredas! - solene flustris Margarita, - mi kredas! Io okazos! Gxi nepre devas okazi, cxar kial, pro kio mi estu kondamnita al la dumviva turmento? Mi konfesas ke mi mensogis kaj vivis duan vivon, kasxitan disde la homoj, sed tio ne estas ja tiom kruele puninda. Io nepre okazos, cxar nenio povas daùri eterne. Kaj krome, mia songxo estis aùgura, pri tio mi certas.
Tiel sxi flustris, rigardante sur la puncajn kurtenojn kiuj sorbis la sunlumon, ekscitite sin vestante, kombante antaù la triparta spegulo la mallongajn frizitajn harojn.
La songxo, kiun en tiu nokto havis Margarita, vere estis neordinara. Cxi tie necesas diri, ke dum siaj vintraj turmentoj sxi neniam songxis pri la majstro. Nokte li sxin ellasadis, kaj sxi suferis nur dum la tagoj. Tiun fojon li tamen aperis en sxia songxo.
En la songxo sxi vidis nekonatan pejzagxon - senesperan, mornan, sub malserena cxielo de frua printempo. Sxi vidis tiun distaùzitan, flosantan cxielacxon, kaj sub gxi silentan aron de kampokorvoj. Ia tuberoza ligna pontetacxo; sub gxi, malklara printempa rojo; malgajaj, magraj, duonnudaj arboj, izola orfa tremolo; pli malproksime - inter arboj, trans legomgxardeno - traba kromdometo, cxu aparta kuirejo, cxu banejo, cxu la diablo scias kio. Cxio cxirkaùe estis iel malviva kaj tiom morna, ke oni sentis la emon tuj sin pendumi sur la tremolo. Ne estis ecx unu ventobloveto, nek malpleja nubomovo, nek homo aù besto. Tute infera loko por vivulo!
Kaj jen, imagu, largxe malfermigxas la pordo de la dometo kaj li aperas. Iom malproksime, tamen li estas klare videbla. La vestoj tute cxifonigxis kaj estas nerekoneblaj. La haroj malordaj. Ne razite. La okuloj malsanulaj, angoraj. Li vokas sxin, gestas al sxi per la mano. Sufokigxante en la malviva aero, Margarita ekkuris al li tra la terbula tereno kaj vekigxis.