Bedaŭrinde ankaŭ pri tio mi eraris.
DEKSESA ĈAPITRO
Post kelkaj tagoj, matene, tre multaj kunvenis en mia proksimo, pri kio mi ĝojis; ĉar ĝi signifis almozon.
Iu el ili paŝis sur benkon kaj faris parolon al la ceteraj. Li asertis, ke la celo de la kona estas vivi en paco kaj frateco kun la kemonanoj, certigi la pacon kaj amon, subteni la sekurecon de la familia fajrujo sur ambaŭ flankoj kaj reciproke apogi unu la alian.
La Leganto eble miras pri la raciaj vortoj, sed mi, aŭdante tiujn, jam ektremis, suspektante malbonon.
Mi ja ne sciis ankoraŭ, kion tio signifas, sed laŭ miaj spertoj mi estis konvinkita, ke ne tion, kion ĝi fakte signifas. Ĝi sonis danĝere prudente kaj paceme.
Kaj mi denove pravis.
Post kelkaj minutoj alproksimiĝis timigaspekta procesio.
Multegaj behinoj venis en kvinopaj vicoj, kaj ili paŝadis laŭtakte, kio en la behina senordeco estis jam en si mem surprize. Sed eĉ pli surprize estis, ke ĉiu en mano tenis tranĉilon, per kiu ili post ĉiu dua paŝo piksvingis al la tero kaj kriadis:
– Zuk!… Zuk!… Zuk!… Zuk!…
Apud ili paŝadis iu, ankoraŭ pli ĉifona figuro ol la ceteraj behinoj, frapsonigante per grandega tondilo kaj kelkfoje ekkriis ion al la amaso, pro kio ili orelfende salutbruis kaj tranĉilsvingante kriadis:
– Huuu!… Huuu!… Huuu!…
La procesion ĉirkaŭkuradis alia arlekana figuro, tenante ladskatolon kaj disdonadis el ĝi flavajn ŝtonerojn per furioza fervoro.
Kiam ili pli alproksimiĝis, mi povis pli detale observi la parolanton. Senkaraktera, stulta vizaĝo, preskaŭ senfrunta. La progresinta basedov-malsano terurigis el liaj ŝvelantaj okuloj, al kiu similis ankaŭ lia antaŭstaranta mentono. Nome lia malsupra dentvico tiom elstaris, ke li ne povis ĝin kuŝenfermi, pro kio liaj vortoj apenaŭ estis kompreneblaj, kvankam mi jam konjektis, ke eĉ mia vivo povas dependi de tio, kiome mi povas kompreni la okazintaĵojn.
Fine, kiam ili ĵus pretermarŝis nur kelkpaŝe de mi, sukcesis mi kompreni liajn vortojn:
– Lundo, mardo ĵaŭdo, merkredo… Lundo, mardo, ĵaŭdo, merkredo!…
Gape mi rigardis al li. Do, ĉu ili salutbruis pro tio! Ĉu ili entuziasmiĝis pro tio!
Subite mi sentis manon sur mia ŝultro. Turniĝante mi ekvidis du tranĉilajn behinojn apud mi. La unua ekparolis:
– Kion vi faras ĉi tie?
– Mi almozpetas – mi respondis.- Sed diru, kiu estas tiu kun la tondilego?
– Tiu estas la tranĉilbetiko. Ĉu vi ne vidas ilian duoblan tranĉilon?
– Kion signifas tranĉilbetiko?
– Ke li estas la plej saĝa betiko.
– Plej saĝa? Kiai?
Ĉar li partoprenigas nin en la graco de la tranĉilo.
– Se li estas la plej saĝa, kial li ne diras: merkredo – ĵaŭdo?
– Tiel ĉiu povas diri. Li scias, kiel ni akiru la gracon de la tranĉilo, kaj li ĉiam pravas. Kaj eĉ cetere: nun estas bukuo, kaj tio bezonas eksterordinarajn prizorgojn.Sed ni parolu pri la temo: ĉu vi havas legitimaĵon por korpuzado?
– Kiooon?
– Do, vi ne havas. Tiam vi rajtas partopreni en la paclaboro.
– Kiamaniere?
– Vi ekprenas tiun – kaj li enmanigis al mi tranĉilon, – vi venas kun ni al la monteta deklivo, kaj tie vi certigas la pacon kaj civilizacion.
– Kiel?
– Ke vi pikas la kemonulojn kaj ili pikas vin.
Nur nun lumiĝis al mi la tuta teruraĵo de la situacio. Tiuj malfeliĉuloj nun iras fakte por mortigi. La furioziĝo, nomita bukuo, pri kio mi jam ofte aŭdis, sed mi ne povis kredi ĝian realaĵon, nun fakte erupciis inter ili.
Mi rapide deklaris, ke mi provizore ne intencas uzi mian rajton, sed li alkriis min:
– Mi diris jam, ke vi
Poste li piedbatis min kaj ĵetis min en la vicon.
Mi ekprovis protesti, sed subite ĉiuflanke tranĉiloj turniĝis al mi, kaj la vortoj frostiĝis en mia gorĝo.
Do, okazis tio, kion mi neniam povis imagi pri mi. Mi devis enviciĝi kaj senproteste marŝadi kun la furiozuloj al la hekatombo. Ankoraŭ pli, por kompletigi la paroksismon, mi devis je ĉiu dua paŝo tranĉilpiki al la tero kaj kriadi:
– Zuk!… Zuk!… Zuk!…
Kaj se la birdkapa fantomo kvikis al ni la ĵaŭdo-merkredon, mi devis respondhurli:
– Huuu! Huuu!… Huuit!…
Mi priskribas tiajn aferojn kun la plej profunda ĥonto. Neniam mi estus kredinta, ke min, la oficiron de la angla militŝiparo povos tiom profundenigi la perforto de la frenezuloj. Sed la hontigo tute ne finiĝis per tio.
Nome, la birdkapa inkubfiguro foje alpaŝis min kaj liajn ŝvelintajn okulojn fulmante al mi, ordonis, ke mi komandu la hurladon. Kiam li eldiris la merkredon, mi devis signi per mia tranĉilo, kaj la amaso komencis huuui.
Do, ne sufiĉis, ke mi devis kunfreneziĝi, sed eĉ mi devis frenezigi aliulojn, aliokaze mi estus mortpikota.