Mi trovis la sumon iom multa, sed interne mi ne kuraĝis protesti, nur elveninte mi menciis al Zemoki, ke la betiko povus peti iom pli malmulte por tiel mallonga bikbamo, sed Zemoki bonvole klarigts, ke la monon mi ne donis al la betiko, sed al la bikru. Mi akre protestis, dirante, ke la bikru estas koncepto, kaj al koncepto ne eblas pagi, kaj cetere, mi vidis per miaj propraj okuloj, ke la monon transprenis la betiko, sed Zemoki riproĉe min silentigis, ĉar tion diri estas kave, kaj mi denove argumentas per miaj okuloj, forgesante, ke krom la okuloj estas anebaoj kaj tiuj estas pli gravaj. Do, mi devas por ĉiam noti, ke la monon mi donis al la bikru.

Kompreneble mi tute ne sciis, kio estas la bikru, mi konjektis entute nur, ke ĝi estas koncepto por resumi ĉion maibonan: se mia manĝaĵo estis konfiskita, ĝin forportis la bikru; mian monon mi pagis al ia bikru. Se iu ajn mortis en malsano, lin mortigis ne baciloj; sed la bikru. Se iu falis de la tegmento, tiun depuŝis la bikru. Kiam min Zemoki incitis bati la kemonanojn, mi devis scii, ke min incitis ne li, sed la bikru. Mi devis sin nutri per ŝtonero anstataŭ manĝajo pro la bikru. Pro la bikru ni devis vakei al la betiko, akvumi la herbon, bruligi la vestaĵon. Kaj ĝenerale, la kap-al-subigon kaj netolereblecon de la vivo ili atribuis al la bikru, kies destino estas seniĝi de respondeco la bacilojn, fajron, akvon, konfiskantojn kaj ĉefe la betikojn. La leganto jam povas imagi, kiel furiozis ĉi tie ĉiu malbonaĵo kaj malsano, kie oni ne povis aŭ ne rajtis rimarki la simplajn kaj okulfrapajn kaŭzojn, kiujn ĉe ni bone scias eĉ la etinfano.

Ĉio, kio okazis ĝis nun, estis nur ridinda stultaĵo. Ŝed nun sekvis tragika ŝanĝo.

Post la bikbam ni adiaŭis de Zemoki per varma pricc-prucc, poste Zukrula min kaptis, kurante hejmentiris, tie, ferminte la pordon, ŝi demetis de sia buŝo la poŝtukon kaj sufokiĝante de ekstazo tremvoĉis:

– Donu por manĝi, paĉjo, miaj okuloj streĉiĝas de malsato! Ĉi tien la manĝaĵon, ŝtopu ĝin en mian buŝegon, en mian stomakon, por ke mi fine satiĝu!

Eĉ la sango frostiĝis en miaj vejnoj. Tiom ŝi diboĉis en la malpermesitaj vortoj, ke mi, kiu jam alkutimiĝis al la ketnio, time elkuris, por ke mi ne estu denove enkarcerigota.

Kaj Zukrula postkuris min, kriegante kun insultaj mallaŭdoj.

Mi rifuĝis, ŝtopante miajn orelojn, por eviti la akuzon, ke mi eĉ nur aŭskultis tiujn terurajn vortojn.

Miaj legantoj ne imagas, kio sekvis.

Mi estis portita denove al la betiko, kiu kondamnis min por unumonata karcero, ĉar mi ne donis manĝaĵon al virino!

Nome, – kiel mi poste eksciis, – la bikbamo ĉe ili signifas, ke ĉion, kio antaŭe estis honto kaj malpermesaĵo, nun oni devas fari, kaj reciproke, kio antaŭe estis ketnio, nun fariĝas kave!

Se miaj legantoj entute kredas ĉi tiujn frenezaĵojn, certe tenas siajn ventrojn per la manoj pro la rido, legante la komikajn aventurojn de normalmensa homo inter la frenezuloj. La komikan guston al tio donas la paradoksa situacio, ke mi el mia tuta forto volis sekvi la frenezajn regulojn per mia malfeliĉa normala menso por eviti ilian indignon, kaj ĉio sukcesis tute inverse, ĉar la esenco de ilia frenezo estas ĝuste tio, ke eĉ laŭ siaj frenezaĵoj ili ne estas konsekvencaj.

Post unu monato, reliberiĝinte, mi ĉiuokaze volis ĉion ekscii pri la manĝreguloj de la virinoj.

De tiam mi pli atente studadis la virinojn.

Iam mi vidis unu, kiu min preterirante, por momento, ŝtelmove, por ke neniu vidu, forlevis sian poŝtukon de antaŭ sia buŝo, el kio mi konkludis, ke ŝi estas malsata, ŝi nur ne kuraĝas tion diri malkaŝe.

Mi tre ĝojis pri la okazo, esperante, ke de ŝi mi, povas multe ekscii. Do, mi akompanis ŝin, kaj ĉirkaŭdire mi demandis, kion ŝi opinias pri la spiritualaĵ o. Tiam ŝi urĝe min flankentiris kaj per senkaŝaj vortoj flustris, ke ŝi estas fakte malsata kaj ŝi estus feliĉa, se ŝi povus konsumi parton de mia spiritualaĵo.

Mi devas konfesi, ke la vortoj min tre agrable surprizis. Kun mia stulta kapo mi pensis, ke mi sukcesis trovi la unuan normalcerban homon, kies vortoj havas logikan interrilaton kun la reala mondo.

Per mildaj vortoj mi ŝin invitis kaj kondukis en mian ĉambron, bonkore senkovriligis antaŭ ŝi mian restintan manĝaĵon, ĉe kiu ŝi altabliĝis, demetis sian poŝtukon kaj ekmanĝis ĝin per videbla bonapetito. Ŝi eĉ plurfoje laŭtigis sian raviĝon pro la bonegaj manĝaĵoj, kiajn povas nur mi doni. Mi ridete dankis ŝian entuziasmon, sciante, ke la manĝaĵoj estls nur la normala ĉiutaga hina tagmezmanĝo.

Foje la virino sian buŝon tute malferminte, leviĝis, kaj tiel ŝi proksimiĝis al mia vizaĝo. Ŝajnis, kiel ŝi volus enbuŝigi mian nazon.

La neatendita ŝanĝo iom surprizis min, ektime mi retiriĝis, kaj ŝi per same miranta vizaĝo residiĝis al sia loko.

– Do, ĉu vi ne volas enrigardi en mian gorĝon? – ŝi demandis.

– En vian gorĝon? Kial enrigardi vian gorĝon?

Ŝi kapbalancis.

– Vi estas stranga viro. Aliuloj ofte postulas malfermadi mian buŝon post ĉiu gluto.

Перейти на страницу:

Похожие книги