Nur ĉi tio mankis al mia tragedio! Mi kuradis tien-reen petis Zemokion por helpo, sed jam ankaŭ li turnis sin de mi pro miaj "friponaĵoj". Post kelkaj tagoj mi estis eĉ eligita el mia ĉambro, kaj mi povis ekiri al la granda mondo.
Mi reiris al la betiko kaj preskaŭ preĝe mi petis, ke se mi jam estas senigita je mia spiritualaĵo, mi estu almenaŭ ankaŭ mortigota, ĉar tamen estas nerefutebla matematika vero, ke ĉiu havas vizaĝmezon por akcepti la spiritualaĵon. Tion mi ne povas demeti kun mia profesio kaj kiel mi sentas, mi mortos.
Sed la betik min konsolis, dirante, ke en la mondo estas nur unu veraĵo: la kona, kiu estas aneba, sed se mi volas rericevi mian vivon, mi feliĉe vizitis la ĝustan homon, ĉar li estas ĝuste pro tio, ke li donu nutraĵon al la mizeruloj kaj erarvagantoj.
Larme mi balbutis kelkajn dankplenajn vortojn kaj li siavice petis min alporti tiun grandan skatolon desur la bretaro, sur kiu estas surskribita la nomo de la bikru.
Kiam mi ĝin alportis, li prenis el ĝi flavan ŝtoneron, kelkfoje tuŝis per ĝi la flankon de la skatolo kaj poste ĝin transdonis al mi, ke mi metu ĝin sub mian akselon.
Min konsternis la senkora cinikismo, ke ankoraŭ nun li havas emon fari senspritan ŝercon pri sia homfrato, peteganta pri sia vivo. Bedaŭrinde mia sendefenda situacio ne permesis konforme respondi.
Anstataŭe mi devis honthumile surgenuiĝi kaj retenante mian koleron, petegi, ke li donu al mi krom la anebaj ankaŭ spiritualaĵon min nutri, por ke mi subtenu mian vivon.
Sed la betiko, anstataŭ moliĝo, saltleviĝis kaj fulmokule kriegis al mi, ke mi ne aŭdacu aserti pri la spiritualaĵo, ke ĝi nutras, kaj precipe mi ne diru tian aĉan vorton en la proksimo de la flava ŝtonero, ĉar li devos tre severe puni tian blasfemadon kontraŭ la anebaj.
Nur kiel malforta pledo mi ekprovis mencii, ke ni ja ĉiuj konsumas la spiritualaĵon, ankaŭ la elak-betikoj, ili eĉ pli multan.
Ĉi tio pereigis min. Li deklaris, ke la betikoj – kiel tio estas publike sciata, – ne uzas spiritualajon kaj aldonis, ke li zorgos pri mi tiel, ke mi tion ne dankos. Poste kaptinte mian kolumon, li elĵetis min tra la pordo.
Mi longe tremis pro senpova kolerego. Malsate, senokupe, mi vagadis sencele, ĝis mi fine devis rifuĝi al la lasta rimedo: mi sidiĝis sub arbo kaj almozpetis.
Tiel mi vivis dum unu semajno. Ankaŭ la noktojn mi tradormis tie, kovrite per miaj ĉifonoj kaj tremante pro malvarmo. Kaj la noktoj fariĝis pli kaj pli malvarmaj kaj eĉ laŭorde laviĝi mi ne povis. Mi ekhavis pedikojn kaj skabiojn, kaj neniu min prizorgis. Tago post tago mi malgrasiĝis kaj malfortiĝis pro la malsato.
Iutage mi ekhavis savan ideon. Mi ekmemoris pri la okazo de tiu virino pro kiu mi perdis mian oficon. Mi decidis sekvi ŝian ekzemplon, per kio oni povas tre facile akiri manĝaĵon kaj monon.
Do, la unuan virinon mi flankenvokis kaj konfidence mi flustris, ke mi estas malsata kaj mi volonte konsumus kelkan manĝaĵon por relative malalta sumo.
Sed tiu subite furioze ekkriegis, multaj kunvenis ĉirkaŭ mi, al kiuj ŝi duonsvene rakontis la okazon.
Teruraj aferoj sekvis, per kies priskribo mi ne volas ŝarĝi la nervojn de la leganto. Estu sufiĉe, ke post kvin minutoj mi sangkovrite sterniĝis sur la tero.
Evidentiĝis, ke la manĝado por mono estas valida
Nome, mi ja devas rimarki, ke ĉi tiuj mizere idiotaj viroj ne nur ne ekkonas siajn trompitecojn, sed kontraŭe: la viro sen ia ajn dubo kredas al sia virino, ke li estus trompita nur se la virino formanĝus ne lian propran manĝaĵon.
Sed tiun mi jam eĉ ne eksperimentas pruvi, prefere mi daŭrigas mian, historion, ĉar miaj suferoj eĉ nun ne pleniĝis.
La sekvantan tagon paŝis al mi oficiala homo, komunikis, ke Zukrula faris akuzon kontraŭ mi, ĉar mi petis manĝaĵon de alia virino, kaj verŝajne mi ricevos gravan punon.
Miregante mi demandis, kial, je kio li respondis, ke tion rajtus doni sole Zukrula, ĉar ŝi estis kapofrapita per la kuprokubuto.
Ĝojplene mi diris, ke mi volonte akceptas la manĝaĵon ankaŭ de Zukrula; mi eĉ proponis, ke asociiĝu, kvar-kvin virinoj, kiuj nutros min unu post la alia, sekve de kio, po unu el ili havos pli malgrandan ŝarĝon. Sed li abomenante deklaris, ke tio estas absurda, ĉar ja Zukrula estis kapofrapita.
Mi proponis, ke oni kapofrapu ankaŭ la ceterajn, post kio li rigard-mezuris min kun profundega naŭzo kaj diris, ke mi verŝajne senmoraliĝis plej profunde en la abismon, kaj mi meritus, ke oni bruligu min sur ŝtiparo.
La sekvantajn tagojn mi jam pasigis en la muta letargio de la duonfrenezo, kaj mi pensis, ke io pli malbona jam ne povas sekvi.