– Kaj kial ekzistas ankoraŭ nun behinoj?
– La behinan staton kaŭzas recesiva geno, kiu troviĝas ankoraŭ same en ni, sed ni ne ekkonas ĝin. Per la nupto de hinoj, ŝarĝitaj per tiaj genoj, povas okazi, ke en la zigoton eniĝas el ambaŭ gepatroj la geno de la behineco. Tiuokaze en la cerbo de la ido mankas la elektra konduktavolo kaj de la hinaj gepatroj devenas behina ido.
– Do, la frenezeco de la behinoj estas laŭesence atavisma retropaŝo al la prastato?
– Prave. Retropaŝo al la disharmonio de la prastato. Vi jam komprenas, kial ni apartigas la behinojn kaj kial ni malebligas ilin sekslabori kun ni. Per la senĉesa elselektado de la malsana raso ni esperas malaperigi tiun regresigan genon dum kelkaj jarcentoj.
En tiu momento multegaj aferoj eklumiĝis al mi.
– Do tial la behinoj ne estas homoj? – mi demandis.
– Tial. La behino estas prahino. Arkaiĝinta, praepoka raso. Ĉu vi jam komprenas nian kazoan vivon? Ĉu vi komprenas, kiel eblas la preciza kunfunkciado de la formikoj ankaŭ inter pensantaj homoj?
– Do, ĉu vi revenis al la naturo?
– Ni ne revenis, ĉar oni ne povas el la kazoo eliri, nur neniiĝi, se ni eksperimentas la eliron. Ni estas la memkomprenebla rezulto de matematika procedo. Ni evoluiĝis el la sin ekstermanta behina raso, kiel la sole konstanteca solvo. Alimaniere ne estas imagebla la evoluo.
Mi profunde enpensiĝis. Eble Njuton sentis simile al mi, kiam antaŭ li defalis la pomo, kaj en li naskiĝis la leĝo de la ĝenerala gravitado. Mi sentis, kvazaŭ mi ŝanĝiĝus dum unu minuto. Antaŭ miaj spiritaj okuloj aperis kolosaj perspektivoj, mondoj turniĝis aliflanken. Subite ĉio staris aliel kaj klare antaŭ mi. La aferoj simpliĝis kaj disvolviĝis. La flamo de la brulanta dornarbusto min eklumigis, kaj subite aperis al mi la nekonata trunko de la arbo de la vivo, el kiu mi ĝis nun vidis nur la foliojn kaj nur la plej grandaj biologoj povis palpe reiri ĝis la branĉoj.
Post longa cerbumado alia demando venis al miaj lipoj.
– Mi tamen miras, ke al la behinoj ne eblas komprenigi la simplajn realaĵojn. Nome ilia cerbo estas sufiĉe akra. Ili scias kalkuli, eĉ eminentajn matematikistojn mi trovis inter ili kaj tamen, ili ĝuste la plej simplajn aferojn…
– La cerbo de la behinoj ne distingas la memradiadon de la kosmaj radioj kaj se la akceptanta aparato deformigas pli komplike, tio nur pliforte pruvas la fakton de la deformigo. Ju pli multe ili scias, des pli malracie ili pensadas. Ju pli malsataj ili estos, des pli multan manĝaĵon ili elverŝos. Per jupli malmulta penado oni povas produkti la ĉiutagan panon, des pli furore ili murdados por ĝi unu la alian, kaj se ili suferos malsaton, malsanon kaj turmenton, ili esperos reakiri siajn fortojn de la flava ŝtonero, de la kipuo, boeto, de la graco de la trancilo, aŭ de la "enspiraĵoj" de la mufruko.
– Sed tamen troviĝis eĉ tute inteligentaj behinoj – mi interdiris. – Mi aŭdis pri iu Bikru…
– Jes, troviĝas, kies menso komprenas la neceson de la kazoo, sed tamen, eĉ ties individuo estas behin kaj tiu stato malperfektigas lian menson kaj malhelpas al li la perfektan konsciiĝon.
– Kiel kompreni ĝin?
– La behinojn karakterizas iliaj maniaĵoj. La imagitaj erarideoj.
– Kaj ĉu la bikruo?
– Vi ne parolu pri "la" bikruo. Ne kredu, ke ili havis nur unu bikruon. Multaj ekzistis. Eble eĉ vi estus fariĝonta bikruo.
– Ĉu vere? – mi demandis surprize.
– Ho, jes. Ĉe ili la bikrueco komenciĝas per la ŝtiparmorto. Poste ili rekonas la bruligiton, ĉar, – kiel vi mem spertis, – ili havas cerban talenton, ili konjektas ion, nur la memradiado malebligas ĝian puran efektiviĝon kaj se la sana penso realiĝas en vortoj aŭ en agoj, ĉio renversiĝas en ili. La bikruoj posedis la kapablon pure realigi siajn pensojn, sed – kiel mi jam menciis, – ilia individuo estas behina kaj ili ne povas liberiĝi de la malperfektaĵoj kaj de la maniaĵoj.
– Maniaĵoj? Kio estas tiu maniaĵo de la bikruoj?
– La bikrueco estas laŭesence ankaŭ manio: la erarideo, ke ĉe la behinoj ekzistas ligilo inter la aŭditaj vortoj kaj la cerbo. Bikruo estas tiu behino, kies sola behina karaktertrajto estas, ke li ne ekkonas sian medion, ĉar, ĉu ne, ekkonante la behinan malsanon, neimageble estas, ke iu ajn tamen provus klarigi la realaĵojn al ili.
Sekvis profunda, preĝeja silento, en kiun miksiĝis nur la kanto de la birdoj kaj la susuro de la malproksime ondanta maro.
Zatamon ekstaris, lian dekstran manon li etendis al la Suno:
– Nur la kazoo ekzistas!
Alrigardate el mia kuŝado, li aspektis tie, en la luminundo de la printempa suno, kiel la statuo de la ektrovita vivo. La facilajn faldojn de lia vestaĵo flirtigis la venteto, lia alta, bronza frunto brilis en la lumo, dum liaj okuloj senpalpebrume akceptis la radiojn.
Vidalvide, sur la monta deklivo, la florplenaj arboj, la supren-reen serpentanta, arĝentkolora ŝraŭblinio, la maro, la birdoj, malsupre la preterfulmanta elektra vagonaro kaj tiu senmova statuo de la sano kunfandiĝis en iu mirinda harmonio al la nedissolvebla tuto de iu pura mondo, sub la brilado de la kazoo.